Julieta (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julieta
filmo
Originala titolo Julieta
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 4 aŭg. 2016, 4 maj. 2017, 2016
Ĝenro filma dramo
Kameraado Jean-Claude Larrieu
Reĝisoro(j) Pedro Almodóvar
Produktisto(j) Agustín Almodóvar
Scenaro Pedro Almodóvar
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Alberto Iglesias
Rolantoj Adriana Ugarte • Emma Suárez • Inma Cuesta • Michelle Jenner • Darío Grandinetti • Rossy de Palma • Pilar Castro • Nathalie Poza • Daniel Grao • Susi Sánchez • Priscilla Delgado • Ramón Agirre • Luís Iglesia • Monti Castiñeiras • Agustín Almodóvar • Ramón Ibarra • Bimba Bosé • David Delfín • Esther García Rodríguez • Blanca Parés • Paqui Horcajo
Produktinta firmao El Deseo
Honorigoj San Diego International Film Festival
IMDb
vdr

Julieta[1] estas la titolo de hispana drama filmo verkita kaj reĝisorita de Pedro Almodóvar kaj protagonistigita de Emma Suárez kaj Adriana Ugarte – kiuj ludas la komencan kaj postan protagonistinon –, kiu estas la 20a filmo de Almodóvar.[2]

La filmo ricevis diversajn nomumojn kaj premiojn. Ĝi premieris la 8an de aprilo 2016 en Hispanio, kaj ricevis pozitivajn kritikojn. Ĝi debutis internacie en la Festivalo de Cannes de 2016, kie ĝi estis elektita por konkurenci al la Ora Palmo.[3][4]

La filmo estas inspirita en tri noveloj de Alice Munro, tradukitaj en la hispana kiel "Destino", "Pronto" kaj "Silencio", inkluditaj en ŝia libro Runaway (2004).

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Julieta loĝas en Madrido perdinta sian edzon Xoan. Ŝia filino, Antía, ĵus iĝis 18-jarulino kaj fuĝas neklarigante tion. Julieta klopodas por trovi ŝin, sed ŝi trovas nur, ke ŝi konas malmulte pri sia filino.

Retroirante, Julieta memoras kiel ŝi konis la patron de sia filino, kiun ŝi ekkonis aventure en trajno, kaj poste ili pluigis sian rilaton, kiam li vidviĝis. Li estis havante rilaton kun amatino Ava, kaj servistino Marian intervenas komplikante la situacion. Tiukadre la edzo mortas pro ŝtormo dum li fiŝkaptas. La filino estis en somera kampadejo kie ŝi amikiĝis kun samaĝulino.

Multajn jarojn poste pli matura Julieta hazarde trovas tiun amikinon de Antía surstrate kaj ekkonas pri la malapero de sia filino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Emma Suárez kiel Julieta Arcos.
  • Adriana Ugarte kiel Julieta Arcos (juna).
  • Priscilla Delgado kiel Antía Feijoó Arcos (infana).
  • Michelle Jenner kiel Beatriz.
  • Rossy de Palma kiel Marian.
  • Inma Cuesta kiel Ava.
  • Darío Grandinetti kiel Lorenzo Gentile.
  • Daniel Grao kiel Xoan Feijoó.
  • Pilar Castro kiel Claudia (patrino de Beatriz).
  • Nathalie Poza kiel Juana.
  • Blanca Parés kiel Antía Feijoó Arcos (juna).
  • Susi Sánchez kiel Sara (patrino de Julieta).
  • Ramón Ibarra Robles kiel trajnulo.
  • Jorge Pobes kiel trajnulo.
  • Sara Jiménez kiel Beatriz (infana).
  • Joaquín Notario kiel Samuel (patro de Julieta).
  • Jimena Solano kiel Antía Feijoó Arcos (2 jara).
  • Mariam Bachir kiel Sanaa.
  • Luis Iglesia kiel Juĝisto.
  • Bimba Bosé kiel Amijkino de Bea.
  • David Delfín kiel Amiko de Bea.
  • Tomás del Estal kiel trajnulo.

Analizo[redakti | redakti fonton]

La unuaj kritikoj estis pozitivaj ĝenerale, multe malpli malbonaj ol tiuj kiujn Almodóvar estis ricevinta pro sia antaŭ filmo Los amantes pasajeros (2013), kaj la kritikistoj laŭdis la filmon pro ĝia "vida beleco kaj kinarata majesteco", sed bedaŭris "la scenaron de Almodóvar kaj liajn rakontajn decidojn."[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antaŭe titolita Silencio, Silento, «Almodóvar cambia de título: De ‘Silencio’ a ‘Julieta’». El País. 18a de novembro 2015. Konsultita la 18an de novembro 2015.
  2. «Pedro Almodovar Announces New Cast for Film 'Julieta'» (en angla). latinpost.com. 29a de marto 2015. Konsultita la 11an de junio 2015.
  3. «"2016 Cannes Film Festival Announces Lineup"» (en angla). IndieWire. 14a de aprilo 2016. Konsultita la 25an de aprilo 2016.
  4. «"Cannes 2016: Film Festival Unveils Official Selection Lineup"» (en angla). Variety. 14a de aprilo 2016. Konsultita la 25an de aprilo 2016.
  5. «'Julieta' Review Roundup: Critics Say Pedro Almodóvar Hits Visual High Notes in Latest Female-Centered Film» (en angla). Indiewire. 8a de aprilo 2016. Konsultita la 9an de aprilo 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Julieta (película) en la hispana Vikipedio.