Darío Grandinetti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Darío Grandinetti
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1959 (1959-03-05) (65-jaraĝa)
en Rosario
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1976– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Darío Alejandro GRANDINETTI[1]​ (Rosario, Provinco Santa Fe; 5-a de marto 1959), plej ofte konata kiel Darío Grandinetti, estas argentina aktoro. Li famis pro nombraj roloj en televido, teatro kaj kino, kaj partoprenis en filmoj de famaj reĝisoroj kiel Alejandro Doria, Pedro Almodóvar kaj Damián Szifron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kiel junulo, li ludis futbalon, poste li eklernis teatron kaj pro labortialoj translokiĝis al Bonaero.[2]

En 1980 li debutis en televidserio, Donde pueda quererte. En 1984 li debutis en kino per la filmo Darse cuenta. Lia unua eksterlanda filmo estis El día que murió el silencio (en 1998), de la itala reĝisoro boliviigita Paolo Agazzi. En 2001 li ricevis la Premion Konex kiel unu de la kvin plej bonaj kinaktoroj de la 1990-aj jaroj en Argentino. Li laboris multe ankaŭ en Hispanio kaj en filmoj kaj en televidserioj; ekzemple por la hispana reĝisoro Pedro Almodóvar en la Oskar-premiita filmo Hable con ella. En 2012 li ricevis la Premion Emmy al plej bona aktoro pro partopreno en televida ciklo Televisión por la inclusión.[3]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1984 Darse cuenta
  • 1985 Esperando la carroza
    • La búsqueda
  • 1986 Expreso a la emboscada
    • Seguridad personal
  • 1988 Las puertitas del señor López
  • 1990 Cien veces no debo
    • La pandilla aventurera
  • 1992 El lado oscuro del corazón
  • 1994 La balada de Donna Helena
  • 1995 Las cosas del querer: Segunda parte
    • No te mueras sin decirme adónde vas
  • 1996 El dedo en la llaga
    • Despabílate amor
  • 1997 Sus ojos se cerraron y el mundo sigue andando de Jaime Chávarri
    • La casa de Tourneur
  • 1998 El día que murió el silencio
  • 1999 El amateur
    • Operación Fangio
  • 2001 El lado oscuro del corazón 2
  • 2002 Hable con ella de Pedro Almodóvar
  • 2003 Ilusión de movimiento
    • Tiempo de tormenta
    • Palabras encadenadas
    • El juego de Arcibel
    • Ciudad del Sol
  • 2004 El año del diluvio de Jaime Chávarri
    • Próxima salida
  • 2005 Segundo asalto
    • El buen destino
  • 2007 La carta esférica de Imanol Uribe
    • ¿De quién es el portaligas?
    • El frasco
    • Quiéreme
    • La peli
  • 2008 Horizontal/Vertical
  • 2009 Haroldo Conti, homo viator
    • Días de mayo
  • 2010 Carne de neón
  • 2013 Matrimonio
  • 2014 Inevitable
    • Relatos salvajes
  • 2015 Francisco
  • 2016 Julieta de Pedro Almodóvar
  • 2016 Horas
  • 2017 Pescador
  • 2017 Te esperaré
  • 2018 La reina del miedo
  • 2018 Rojo
  • 2020 La isla de las mentiras
  • 2021 La casa de los conejos
  • 2022 Un crimen argentino

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Grandinetti Dario Alejandro». cuitonline.com. Konsultita la 21an de septembro 2021.
  2. «Darío Grandinetti: "Mis amigos siguen siendo los mismos de antes"» Arkivita la 4an de marto 2016 en Wayback Machine, artikolo de 29a de septembro 1996 en la ĵurnalo Clarín (Bonaero).
  3. «Cristina Banegas y Darío Grandinetti, ganadores en los Emmy», Arkivigite je 2017-05-01 per la retarkivo Wayback Machine 20a de novembro 2012, La Nación (Bonaero).


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Darío Grandinetti en la hispana Vikipedio.