Saltu al enhavo

El lado oscuro del corazón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El lado oscuro del corazón
filmo
Originala titolo El lado oscuro del corazón
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1992, 22 jan. 1998
Ĝenro drama filmo
Reĝisoro(j) Eliseo Subiela
Produktisto(j) Roger Frappier  Suzanne Dussault
Scenaro Eliseo Subiela
Muziko de Osvaldo Montes
Rolantoj Darío Grandinetti  Sandra Ballesteros  Nacha Guevara  André Melançon  Jean Pierre Reguerraz  Mónica Galán  Hugo Arana  Mario Benedetti  Jesús Berenguer  Pablo Brichta  Jorge Dória  Luis Gianneo  Jorge Lanata  Juan Leyrado  Chela Ruiz  María Elena Sagrera  Miguel Ángel Solá  Walter Soubrié  Néstor Zacco  Inés Vernengo  Tito Haas  Carmen Renard  Diego Leske  Salvador Sammaritano  Andrea Tenuta  Eliseo Subiela
IMDb
vdr

El lado oscuro del corazón (La malhela korflanko) estas argentin-kanada drama-surrealisma filmo verkita kaj reĝisorita de Eliseo Subiela kaj ĉefrolulita de Darío Grandinetti, Sandra Ballesteros, Nacha Guevara, André Mélançon kaj Jean Pierre Reguerraz. Ĝi premieris la 21an de majo 1992. La intrigo estas bazita ĉefe sur la poezia verkaro de Oliverio Girondo, kaj duarange sur poeziaĵoj de Mario Benedetti kaj Juan Gelman.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Oliverio (Grandinetti), bohemieca poeto, trairas Bonaeron kun amikoj, fronte al morto, serĉante virinon kapablan "flugi". En la daŭro de la filmo, la poezio de Mario Benedetti, Juan Gelman kaj Oliverio Girondo interplektiĝas kun tipaj lokoj de la ĉiutageco kaj argentina kaj urugvaja. Ĉe rostitaĵo kaj la drinkejaĉoj de Bonaero kaj Montevideo, la pensaro de la protagonisto intermite miksiĝas kun la fikcio, nur por plej bone montri la sintenon de la centra ĉefrolulo.

Unu el la plej memorindaj scenoj de la filmo konsistas en surlita amparo postseksa. La fino estas tute surpriza. Li diras, ke li serĉas virinon kapablan "flugi", kaj tuj li premas butonon kaj la liton renversiĝas englutante la virinon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro

[redakti | redakti fonton]
  • La filmo estas unu el malmultaj raraj montroj de kinigo de poezia materialo, nome de tre malsimilaj esprimiloj.
  • La filmo ricevis diversajn premiojn en tre variaj kinfestivaloj, inter kiuj de Montrealo, Biarritz, Onubo, Havano, Berlino, Kolombio, Kanado, Argentino, Brazilo, Bergamo ktp.
  • En 2001 oni premieris El lado oscuro del corazón 2, sekvaĵo realigita tiam kiel hispan-argentina kunproduktaĵo, denove verkita kaj reĝisorita de Eliseo Subiela, kaj protagonistigita de Darío Grandinetti kaj Sandra Ballesteros, kun Ariadna Gil kaj Nacha Guevara. Ĝi estis premierita la 5an de julio 2001.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]