Eliseo Subiela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eliseo Subiela
Persona informo
Naskiĝo 27-an de decembro 1944 (1944-12-27)
en Bonaero
Morto 25-an de decembro 2016 (2016-12-25) (71-jaraĝa)
en San Isidro
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristoaktoro vd
Aktiva dum 1963–2016 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eliseo SUBIELA (Bonaero, 27a de decembro 1944 - San Isidro,​ 25a de decembro 2016) estas argentina reĝisoro, kaj scenaristo. Li laboris kaj por kino kaj por televido. Li estis famiĝinta pro siaj filmoj Hombre mirando al sudeste, Últimas imágenes del naufragio kaj El lado oscuro del corazón, inter aliaj.

Li ekfilmis estante 17-jaraĝa, kiam li faris sian unuan kurton, nome Un largo silencio (1963). Li laboris ankaŭ kiel reklamisto por Lowe kaj poste por Radiux Publicidad. June li estis membro de la movadoj peronisma kaj de montoneroj.​ En 1969 lie ekkonis Mora Moglia, kun kiu li havis tri gefilojn: nome Guadalupe, Eliseo Ignacio kaj Santiago. Lia definitiva alveno al kino okazis en 1980 per la filmo La conquista del paraíso, kvankam li jam estis filminta Argentina, mayo del 1969, los caminos de la liberación, kiu neniam premieriĝis.

En 1985 li premieris Hombre mirando al Sudeste, per kiu li akiris popolan kaj artan rekonon. La filmo iĝis klasikaĵo de la argentina kinarto estas konsiderata majstroverko de Subiela. Ekde la 21-a jarcento la filmo denove estis atentita post la premiero de la usona filmo K-Pax (2001), kio rezultis en polemiko ĉar ĝian intrigon konsideris kritikistoj kopio de Hombre mirando al Sudeste.

Filmoj kiel reĝisoro[redakti | redakti fonton]

  • 1963: Un largo silencio
  • 1965: Sobre todas estas estrellas.
  • 1969: Argentina, mayo de 1969: los caminos de la liberación (inédita)
  • 1981: La conquista del paraíso.
  • 1986: Hombre mirando al sudeste.
  • 1989: Últimas imágenes del naufragio.
  • 1992: El lado oscuro del corazón.
  • 1995: No te mueras sin decirme adónde vas.
  • 1996: Despabílate amor.
  • 1997: Pequeños milagros.
  • 2000: Las aventuras de Dios.
  • 2001: El lado oscuro del corazón 2.
  • 2005: Lifting de corazón.
  • 2007: El resultado del amor.
  • 2008: No mires para abajo.
  • 2010: Rehén de ilusiones.
  • 2012: Paisajes devorados.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Manrupe, Raúl; Portela, María Alejandra (2001). Un diccionario de films argentinos (1930-1995). Buenos Aires: Editorial Corregidor. ISBN 950-05-0896-6.
  • Martínez, Adolfo C. (2004). Diccionario de directores del cine argentino. Buenos Aires: Editorial Corregidor. ISBN 950-05-1524-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eliseo Subiela en la hispana Vikipedio.