El año del diluvio (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El año del diluvio
filmo
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 24-a de aprilo 2004
Ĝenro filma dramo
vdr

El año del diluvio (La diluva jaro) estas filmo reĝisorita de Jaime Chávarri en 2003 kaj publikigita en 2004 pri la samnoma romano de la hispana verkisto Eduardo Mendoza publikigita en 1992. La romano rakontas la konflikton en kiu monaĥino administras ruinan hospitalon, kaj ĉio komplikiĝas kiam ŝi klopodas por akiri financadon. Geaktoris Darío Grandinetti, Fanny Ardant (kun voĉo de Mercedes Sampietro), Ginés García Millán, Pepa López, Francesc Orella, Eloy Azorín, Rosa Novell kaj Francis Lorenzo.

Tiu filmo estis nomumita al Goya-premio pro adaptita scenaro kaj al la Kinfestivalo de Malago por la Biznaga de Oro.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Sor Consuelo (Fanny Ardant) estas abatino de hospitalo. Ŝi intencas transformi la ruinan kaj preskaŭ neutilan hospitalon de la vilaĝo en moderna maljunulejo. Sed ŝi bezonas financadon. Tiukadre la monaĥino vizitas riĉan terposedanton nome Augusto Aixelá (Darío Grandinetti). Al tiu senhonta virinema gravulo plaĉas la kuraĝo kaj ambicio de la abatino, kaj promesas sian helpon per demarŝoj en altaj registaraj niveloj de Madrido. Tiukadre Sor Consuelo ekrilatas pro la ekonomiaj promesoj kun Aixelá, sed kontinuaj rekontoj rezultas en pasia kaj ŝtorma altiro kies memoro restos ĝis la fino de iliaj tagoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]