Premio Emmy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Emmy)
Jump to navigation Jump to search
premia statueto

La Premioj Emmy estas dediĉataj al usonaj televidaj produktaĵoj, precipe en la amuza sektoro.

La premiojn aljuĝas tri disaj organizaĵoj:

  • La Akademio pri Televidaj Artoj kaj Sciencoj (Academy of Television Arts & Sciences, Los-Anĝeleso) premias pri la usona amuz-prezento kern-tempa (escepte de sportaĵoj).
  • La Nacia Akademio pri Televidaj Artoj kaj Sciencoj (National Academy of Television Arts & Sciences, Novjorko) premias novaĵajn kaj sportajn programojn escepte de dokumentaj produktaĵoj.
  • La Internacia Akademio pri Televidaj Artoj kaj Sciencoj (International Academy of Television Arts & Sciences, Novjorko) premias produktaĵojn el landoj ekster Usono.