Fernando Tejero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fernando Tejero
Persona informo
Naskonomo Fernando Tejero Muñoz-Torrero
Naskiĝo 24-an de februaro 1967 (1967-02-24) (57-jaraĝa)
en Kordovo
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Kordovo vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1999– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fernando TEJERO Muñoz-Torrero (Kordovo; 24a de februaro 1967) estas hispana aktoro, kiu atingis grandan popularecon pro sia partopreno en la televida serio Aquí no hay quien viva.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Li studis teatron en la lernejo de Cristina Rota, kie li kontaktis kun Alberto San Juan kaj la teatra kompanio Animalario, inter kies membroj estis Ernesto Alterio, Andrés Lima kaj Guillermo Toledo. David Serrano, ankaŭ proksima al tiu grupo, havigis al Fernando Tejero oportunon en la filmo Días de fútbol (2003), per kiu li ricevis la Goya-premion al plej bona novula aktoro. Samjare li estis elektita por la televida serio Aquí no hay quien viva.[1] Tio rezultis en granda populareco, kaj tial Fernando Tejero povis atingi rolojn pli protagonistajn en filmoj kiel El penalti más largo del mundo (Roberto Santiago, 2005).

Li ludis rolon de blindulo en la filmo Va a ser que nadie es perfecto (Joaquín Oristrell, 2005), en kiu li aktoris kun Santi Millán kaj José Luis García Pérez. En 2009 li kun laboris kun la aktorino Malena Alterio por kvara fojo (post du filmoj kaj la serio Aquí no hay quien viva) en la filmo Al final del camino. Ili ree kunlaboris en 2011 en Cinco metros cuadrados de Max Lemcke, kiu ricevis kvin premiojn en la Festivalo de Malago. La 1an de junio 2012 premieris En fuera de juego, kiu estis ege malsukcesa.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Filmoj
Jaro Titolo Rolo
1998 Leones Junulino
1999 Sobreviviré Junulo 4a
2001 Los lunes al sol Lázaro
2003 Torremolinos 73 Juan Luis
Días de fútbol Sefarín
2004 Cachorro Macarrilla
Crimen ferpecto Alonso
2005 El penalti más largo del mundo Fernando Díaz
Volando voy Juan
2006 Va a ser que nadie es perfecto Carlos Díaz
2007 Días de cine Fino
El club de los suicidas Antonio
2008 Gente de mala calidad Andrés
8 citas Antonio
Fuera de carta Ramiro
2009 Al final del camino Nacho
2011 Cinco metros cuadrados Álex
El sueño de Iván Toribio
La chispa de la vida Juan Gutiérrez "Johnny"
2012 Desechos Soto
En fuera de juego Javi
2020 Explota Explota Chimo
2022 Modelo 77 El Marbella[2]
2023 Últimas Voluntades Coque

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fernando Tejero en la hispana Vikipedio.