Crimen ferpecto
Aspekto
Crimen ferpecto | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Crimen ferpecto |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2004, 26 maj. 2005 |
Ĝenro | komedia dramo, komedia filmo |
Kameraado | José L. Moreno |
Reĝisoro(j) | Álex de la Iglesia |
Produktisto(j) | Álex de la Iglesia • Roberto Di Girolamo • Gustavo Ferrada |
Scenaro | Álex de la Iglesia • Jorge Guerricaechevarría |
Filmita en | Madrido |
Loko de rakonto | Hispanio |
Muziko de | Roque Baños |
Rolantoj | Willy Toledo • Mónica Cervera • Fernando Tejero • Javier Gutiérrez • Kira Miró • Luis Varela • Enrique Martínez • Enrique Villén • Eduardo Gómez Manzano • Héctor Gómez |
Produktinta firmao | Sogecine Pánico Films Planet Pictures |
IMDb | |
Crimen ferpecto (ferpekta murdo) estas filmo de la hispana reĝisoro Álex de la Iglesia de 2004. Protagonistigita de Willy Toledo kaj Mónica Cervera, ĝi premieris la 22an de oktobro en Hispanio kaj en aŭgusto 2005 en Usono kiel The Perfect Crime.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Rafael (Willy Toledo) estas ambicia alloganto ema de belulinoj, elegantaj vestaĵoj kaj elektita etoso. Li laboras en granda vendejo kaj deziras iĝi etaĝestro. Lia nura rivalo estas don Antonio, kiun li mortigas akcidente dum arda diskuto. La nura atestanto estas Lourdes (Mónica Cervera), nek bela nej alloga, kiu ĉantaĝas lin por igi lin unue sia amanto kaj poste ŝia edzo. Iam li jam ne povas elteni la situacion kaj planas ion simple "ferpecto" (ferpekta).
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Guillermo Toledo: Rafael
- Mónica Cervera: Lourdes
- Luis Varela: Don Antonio
- Enrique Villén: Policestro Campoy
- Fernando Tejero: Alonso
- Javier Gutiérrez: Jaime
Kuriozaĵoj
[redakti | redakti fonton]- La titolo Crimen ferpecto estas vortoludo kiel koruptaĵo de pli logika titolo Crimen perfecto tradukebla al Perfekta murdo, sed kadre de la genro de nigra komedio, la perfekta murdo iĝas ferpekta murdo.
- La filmo ricevis premiojn en la Festivalo de krimkino de Cognac kaj nomumojn al Goya-premioj.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Crimen ferpecto en la hispana Vikipedio.