Nadie hablará de nosotras cuando hayamos muerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nadie hablará de nosotras cuando hayamos muerto
filmo
Originala titolo Nadie hablará de nosotras cuando hayamos muerto
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 16 sep. 1995
Ĝenro krimfilmo, filma dramo
Reĝisoro(j) Agustín Díaz Yanes
Produktisto(j) Manolo Matji
Scenaro Agustín Díaz Yanes
Loko de rakonto Meksiko
Muziko de Bernardo Bonezzi
Rolantoj Victoria Abril • Saturnino García • Ángel Alcázar • Marta Aura • Ana Ofelia Murguía • Pilar Bardem • Daniel Giménez Cacho • Federico Luppi • Bruno Bichir • María Asquerino • Demián Bichir • Fernando Delgado • Laura Mañá • Francis Lorenzo • Blanca Apilánez • Antonio Dechent • Ramón Langa • Antoñete
Honorigoj Goya Award for Best Producer • Goya Award for Best Editing • Goya Award for Best Original Music • Goya Award for Best Film • Goya Award for Best New Director • Goya Award for Best Actress • Goya Award for Best Original Screenplay • Goya Award for Best Supporting Actress • Premios Ondas
IMDb
vdr

Nadie hablará de nosotras cuando hayamos muerto (Neniu parolos pri ni kiam ni estos mortintaj) estas hispan-meksika drama filmo de 1995 reĝisorita de Agustín Díaz Yanes kaj protagonistigita de Victoria Abril, kaj Federico Luppi, inter aliaj. La filmo estis sekvita de Sólo quiero caminar (2008) kaj tiukadre Victoria Abril ludos denove la rolon de Gloria Duque.

Nadie hablará de nosotras cuando hayamos muerto ricevis plurajn nomumojn kaj premiojn, inter kiuj nomumojn al dek Goya-premioj, de kiuj ĝi ricevis ok, inter kiuj tiu de la plej bona filmo, la plej bona nova reĝisoro kaj plej bona originala scenaro (ambaŭ por Agustín Díaz Yanes), plej bona aktorino (Victoria Abril) plej bona aktoro (Federico Luppi), kaj plej bona duaranga aktorino (Pilar Bardem).

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Hispana ebriulino loĝanta en Meksiko, Gloria Duque, atestas pafadon inter mafiuloj kaj policanoj dum ŝi estas prostitutino. Mortonta policano havigas al ŝi kajeron kun adresoj en kiuj la bando monlavas en la tuta mondo. Gloria estas repatriigita al Hispanio kaj revenas al la hejmo de sia edzo en komato kaj de sia bopatrino, forta virino kiu vere amas sian bofilinon kaj private instruas por pagi la hipotekon. Gloria lokigas el la kajero felvendejon kiu kaŝas monlavadon kaj plans ŝteli tie tra tro el supra etaĝo, sed ŝi malfruas kaj la posedantoj revenas antaŭ ol Gloria povas preni monon, sed ŝi kapablas fuĝi.

Dume unu de la mafiuloj, Eduardo, venas serĉi Gloria en Madridon por murdi ŝin, sed li dubas ĉar kredas, ke lia filino estas malsana kiel dia puno pro sia vivo de murdisto. Gloria intencas trovi laborpostenon malsukcese, pro kio ŝi planis ŝteli la felvendejon, post kio trafas ŝin Eduardo kiu kondukas ŝin ĉe la mafiuloj. Eduardo klopodas konvinki sian kunulon lasi ŝin vivi, sed tiu murdas Eduardo. La mafiulo torturas Gloria (per batado kaj vundante ŝian genuon per korkotirilo), sed ŝi sukcesas mortigi lin per skribilfrapon en la kolon.

La bopatrino de Gloria petas monon al amikino por finpagi la hipotekon kaj memmortigas sin (kaj sian komatan filon) lasinte kosnilojn por Gloria.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Gloria Duque - Victoria Abril
  • Doña Julia - Pilar Bardem
  • Eduardo - Federico Luppi
  • Oswaldo - Daniel Giménez Cacho
  • Doña Amelia - Ana Ofelia Murguía

Referencoj[redakti | redakti fonton]