Lejos del mar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lejos del mar
filmo
Originala titolo Lejos del mar
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2015
Ĝenro filma dramo, suspensa filmo
Kameraado Gonzalo Fernández Berridi
Reĝisoro(j) Imanol Uribe
Scenaro Imanol Uribe
Loko de rakonto Andaluzio
Rolantoj Elena Anaya • Eduard Fernández • Verónika Moral • Martxelo Rubio • José Luis García Pérez • Teresa Arbolí • Susi Sánchez
IMDb
vdr

Lejos del mar (Malproksime de la maro) estas hispana drama filmo pri terorismo de 2016 reĝisorita de Imanol Uribe kaj protagonistigita de Elena Anaya kaj Eduard Fernández.[1] [2] Ĝi temas pri rilato de eksteroristo kun filino de lia viktimo.[3]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Santi (Eduard Fernández) estas iama membro de terorisma grupo ETA kiu eliras el prizono kie li estis pro murdo de policano dum tiu promenis kun sia filino. Li veturas al provinco Almería por viziti sian iaman samĉelanon, Emilio, kiu estas baldaŭ mortonta malsanulo. Cele al refaro de sia vivo, Santi instaliĝas ĉe domo de la familio de Emilio kaj atingas laborpostenon, sed forgesigi la pasinton malfacilas. Sorto trafigas lin al Marina (Elena Anaya), kuracistino kiu zorgas lian amikon, kiu enamiĝas je li. Marina dum jaroj esperis revenĝon de la etano kiu murdis sian patron, sed nun frontas tragedian renkonton kiu remalfermas la vundojn de ambaŭ kaj konduks ŝin al esplorado de la limoj de la forgeso kaj la repaciĝo.2​5​

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Elena Anaya kiel Marina.
  • Eduard Fernández kiel Santi.
  • José Luis García Pérez kiel Andrés.
  • Ignacio Mateos kiel Emilio.
  • Juan Motilla kiel Modesto.
  • Teresa Arbolí kiel Justa.
  • Olivia Delcán kiel Anabel.
  • Martxelo Rubio kiel Mikel.

Ricevo[redakti | redakti fonton]

La filmo nek sukcesis en biletvendado nek ricevis nomumojn por gravaj premioj. Eble la temaro estas tro komplika kaj per ĝi malfacilas atingi la favoron de la publiko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lejos del mar en ecartelera
  2. Lejos del mar en FilmAffinity
  3. García, Rocío (24a de septembro 2015). «Imanol Uribe narra la atracción entre un exetarra y la hija de su víctima». El País. ISSN 1134-6582. Konsultita la 8an de aprilo 2019.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lejos del mar en la hispana Vikipedio.