La piel que habito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La piel que habito
filmo
Originala titolo La piel que habito
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 19 maj. 2011
Ĝenro filma dramo, filmo pri seksatenco kaj venĝo, horora filmo, sciencfikcia filmo, samseksemeca filmo, spekulativa filmo, body horror film, filmo bazita de literatura verko, melodrama
Kameraado José Luis Alcaine
Reĝisoro(j) Pedro Almodóvar
Produktisto(j) Agustín Almodóvar • Esther García Rodríguez
Scenaro Pedro Almodóvar • Agustín Almodóvar • Thierry Jonquet
Filmita en Madrido • Hispanio
Loko de rakonto Toledo
Muziko de Alberto Iglesias
Rolantoj Antonio Banderas • Elena Anaya • Marisa Paredes • Jan Cornet • Roberto Álamo • Blanca Suárez • Susi Sánchez • Eduard Fernández • José Luis Gómez • Bárbara Lennie • Fernando Cayo • Concha Buika • Esther García Rodríguez • Carmen Machi • Agustín Almodóvar • Guillermo Carbajo • Sheyla Fariña • Chema Ruiz
Produktinta firmao El Deseo
Honorigoj Saturn Award for Best International Film • BAFTA Award for Best Film Not in the English Language • Goya Award for Best Original Music • Goya Award for Best Actress • Goya Award for Best New Actor • Goya Award for Best Makeup and Hairstyles
IMDb
vdr

La piel que habito (trad. La haŭto kiun mi loĝas) estas hispana filmo de 2011 reĝisorita de Pedro Almodóvar. La filmado finiĝis en 2010,[1] kaj premiero okazis la 2an de septembro 2011. Temas pri adaptaĵo de la romano Mygale de la franca verkisto Thierry Jonquet.

Ĝi estas la 18a filmo de Almodóvar kaj ricevis diversajn premiojn, inter kiuj kvar Goja-premioj (inter kiuj, al la plej bona protagonista aktorino) kaj la brita BAFTA al la plej bona eksterlanda filmo. La filmo estis parto de la oficiala elekto de la 64a Festivalo de Cannes en 2011.

La ĉefaj aktoroj estis Antonio Banderas, Elena Anaya, Marisa Paredes kaj Blanca Suárez.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En Toledo, en 2012, la doktoro Robert Ledgard (Antonio Banderas), prilaboras sintezan haŭton, nome revolucia tekniko kiu plibonigas lian reputacion. Sed estas sekreto pri la testoj kiujn li faras ĉe kobaja virino, nome Vera, kiu loĝas enfermita en lia bieno en la regiono de Toledo. La rilato inter la kuracisto kaj lia pacientino estas problemo por la nura persono kiu kunkonas la sekreton: nome Marilia, la fidela servistino de la kirurgo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La piel que habito en la hispana Vikipedio.