Room in Rome

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Room in Rome
filmo
Originala titolo Room in Rome
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 24 apr. 2010
Ĝenro filma dramo, samseksemeca filmo
Kameraado Alex Catalán
Reĝisoro(j) Julio Medem
Produktisto(j) Álvaro Longoria
Scenaro Julio Medem • Katherine Fugate
Loko de rakonto Romo
Muziko de Jocelyn Pook
Rolantoj Elena Anaya • Natasha Yarovenko • Enrico Lo Verso • Najwa Nimri
Produktinta firmao Canal+
Honorigoj Q24051689 • Turia Award for Best New Actress
IMDb
vdr

Room in Rome (en hispana Habitación en Roma, en Esperanto Ĉambro en Romo, nome reference al hotelĉambro) estas hispana drama filmo de 2010 reĝisorita de Julio Medem kaj protagonistigita de Elena Anaya kaj Natasha Yarovenko. Ĝi estis iom bazita sur la ĉilia filmo de 2005 En la cama (En la lito), kiu temas pri hazarda amnokto de du geamantoj en motelĉambro, historio kiu estis adaptita ankaŭ al teatro.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Du virinoj, Natasha, rusa, kaj Alba, hispana, renkontiĝas hazarde unu nokton en Romo, interparolas kaj rakontas siajn respektivajn vivojn; ambaŭ komprenas la invadon de tute nova sento: vera amo. La plejmulto de la filmo okazas en la hotelĉambro, nome sur la lito aŭ en la banujo, kio rezultas en tre erotika historio. Nur tro malofte hotela kelnero interrompas ilian ekrilaton. Mateniĝe ili konsentas vojapartigon, sed tio ege malfacilas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Ricevo[redakti | redakti fonton]

La filmo ricevis kritikajn laŭdojn, nomumojn al Goya-premioj kaj la premion Fotogramas de Plata 2010 al Elena Anaya kiel Plej Bona Aktorino.

Referencoj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Habitación en Roma en la hispana Vikipedio.