Soldados de Salamina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soldados de Salamina
filmo
Originala titolo Soldados de Salamina
Originala lingvo hispana lingvo • kataluna lingvo
Kina aperdato 21 mar. 2003
Ĝenro filma dramo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Javier Aguirresarobe
Reĝisoro(j) David Trueba
Produktisto(j) Andrés Vicente Gómez • Cristina Huete
Scenaro David Trueba • Javier Cercas
Filmita en Madrido • Ĝirono
Loko de rakonto Katalunio
Rolantoj Ariadna Gil • Ramon Fontserè • María Botto • Joan Dalmau • Carmen Belloch • Diego Luna • Luis Cuenca • Éric Caravaca • Vahina Giocante • Vicente Gil • Alberto Ferreiro • Ana Labordeta
Produktinta firmao Lolafilms 
Fernando Trueba P. C.
Honorigoj Goya Award for Best Cinematography
IMDb
vdr

Soldados de Salamina (Soldatoj de Salamino) estas hispana filmo de 2002 reĝisorita de David Trueba. La scenaron verkis la propra Trueba baze sur samnoma novelo de la verkisto Javier Cercas, kun agado en la Hispana Enlanda Milito.

La filmo faris kelkajn intrigajn modifojn, kiel ĉe la ĉefrolulo, kiu estas virino anstataŭ viro (Ariadna Gil, kiel Lola, samnome kiel en ŝia unua filmo; ankaŭ lernanto helpas ŝin verki (Diego Luna, kiel Gastón, anstataŭ la verkisto Roberto Bolaño). Krome oni enprofundigas en la rolo de Rafael Sánchez Mazas (falangisto), La filmo estis elektita de Hispanio por la Oskar-premio al plej bona neanglalingva filmo, super Al sur de Granada kaj Hotel Danubio.[1] La filmo ricevis krome kelkajn premiojn.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La novelisto Lola Sánchez ricevas mendon de gazeto pri la Hispana Enlanda Milito. Ŝi ekesploras, kaj trafas realan okazaĵon de malsukcesa mortpafo al falangisto Rafael Sánchez Mazas kaj ekinteresiĝas prie. Dum la malvenko de la respublikana armeo kaj ties retiriĝo tra la lasta provinco al Francio, roto mortpafas kontraŭ aro da frankismaj malliberuloj. RSM fuĝas kaj respublika milicano trovas lin, sed lasas lin foriri, kion finfine li sukcesas kun helpo de kelkaj arbaranoj. RSM iĝos altrangulo de la frankisma reĝimo, parte pro sia historio de persekutito de la respublika tendaro. Jardekojn poste Lola klopodas ekkoni kiu estis tiu milicano, intervjuante kelkajn survivintojn de la afero.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Ariadna Gil (Lola)
  • Ramon Fontserè (Rafael Sánchez Mazas)
  • Joan Dalmau (Miralles)
  • María Botto (Conchi)
  • Diego Luna (Gastón)
  • Alberto Ferreiro (juna milicano)

Aperas en la filmo ankaŭ kelkaj personoj kiel ili mem, iel rilataj al reala historio, nome la jenaj:

  • Chicho Sánchez Ferlosio, filo de Rafael Sánchez Mazas.[2]
  • Daniel Angelats, Joaquim Figueras, Jaume Figueras, filo de Pere Figueras kaj nevo de Joaquim Figueras, du de «la arbaranoj» kiuj helpis la fuĝinton Sánchez Mazas kaj posedanto de la kajero en kiu Sánchez Mazas priskribis sian fuĝon.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ´Soldados de Salamina´ opta al Oscar al mejor filme extranjero Arkivita la 18an de julio 2011 en Wayback Machine.
  2. Cercas kaj Trueba, 2003, «El hombre que se convirtió en poema», pp. 37-45.
  3. Cercas, Trueba, «Un cielo para los que no creen en el cielo», pp. 47-55.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cercas, Javier; Trueba, David (2003). Alegre, Luis, eld. Diálogos de Salamina: Un paseo por el cine y la literatura (1a eldono). Madrido kaj Barcelono: Plot Ediciones kaj Tusquets Editores. p. 220. ISBN 84-8310-809-7.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Soldados de Salamina en la hispana Vikipedio.