Soldados de Salamina (novelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soldados de Salamina
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Javier Cercas
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 2001
Ĝenro historia fikcio
vdr

Soldados de Salamina (Soldatoj de Salamino) estas la kvara rakonta libro de la hispana verkisto Javier Cercas,[1] publikigita en marto 2001 de Tusquets Editores.[2] La verko estas rakontita en unua persono (mi) kiel Javer Cercas mem kiel rakontisto; temas pri atestonovelo kun enhavo samtempe de historio kaj fikcio. La romano ricevis diversajn premiojn kaj ĝia sukceso permesis al li dediĉon al la literaturo, sendependiĝante de sia laboro kiel profesoro de filologio.[3]​ La verkon oni tradukis jam al pli ol du dek lingvoj.[4]​ Ĉirkaŭ 2005 jam oni vendis pli ol unu miliono da ekzempleroj.[5]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La novelisto mem deziras verki pri la Hispana Enlanda Milito. Li ekesploras el diversaj ekscioj pri la milito, kaj trafas realan okazaĵon de malsukcesa mortpafo al falangisto Rafael Sánchez Mazas kaj ekinteresiĝas prie. Dum la malvenko de la respublikana armeo kaj ties retiriĝo tra la lasta provinco al Francio, roto mortpafas kontraŭ aro da frankismaj malliberuloj. RSM fuĝas kaj respublika milicano trovas lin, sed lasas lin foriri, kion finfine li sukcesas kun helpo de kelkaj arbaranoj. RSM iĝos altrangulo de la frankisma reĝimo, parte pro sia historio de persekutito de la respublika tendaro. Jardekojn poste la verkisto klopodas ekkoni kiu estis tiu milicano, intervjuante kelkajn survivintojn de la afero, inter ili iu Miralles, kiu estis la "savinta" milicano, aŭ ĉeestis en la okazaĵo aŭ estas inventaĵo de la verkisto. Cercas mem interesiĝas ĉefe pri tio kion la milicano pensis, kiam li lasis fuĝi la fuĝintan RSM.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rakontotekniko[redakti | redakti fonton]

Cercas solvas, kiel suspensfilmo, la enigmon kiu ekscitas lian fantazion, kaj en la procezo li lernas novajn aferojn pri heroeco, malico kaj la evitema naturo de historia vero. La persona rakonto de Cercas estas teksita en ĉapitrojn en la romano en rekta, elokventa kaj foje iom seka lingvo, kaj ĝi ne nur donas al la unua persono rakontanto validecon kaj kredindecon, sed ankaŭ ligas la historiajn faktojn de la militperiodo kun la nuna periodo, en kiu la verkisto faras siajn historiajn esplorojn, kiuj strebas klarigi la kaŝitan aferon kaj solvi ĝin unufoje por ĉiam. La aliro de la verkisto kaj al literaturo kaj historio, lia deziro kontroli la faktojn kaj lia malemo al partia aŭ unuflanka vido, povas servi kiel parta klarigo por la granda sukceso kiun la romano gajnis ne nur en Hispanio, sed ankaŭ en multaj el la landoj en kies lingvoj ĝi estis tradukita.

Kinversio[redakti | redakti fonton]

David Trueba en 2012, amiko de Javier Cercas kaj reĝisoro de la filmo Soldados de Salamina

En 2002 la hispana kinreĝisoro David Trueba adaptis tiun novelon en samnoma filmo Soldados de Salamina, premierita en Hispanio en 2003, kaj nomumita en 2004 al ok Goja-premioj, el kiuj ĝi akiris unu, nome al la plej bona fotografio, zorgita de Javier Aguirresarobe. En tiu kinversio oni anstataŭis la figuron de Roberto Bolaño per meksika studento ludita de Diego Luna, dum la rakontisto Javier Cercas estis anstataŭita per la aktorino Ariadna Gil, en la rolo de Lola Cercas.

El la fotoj de la filmado faritaj de la fotisto David Airob, Cercas kaj Trueba publikigis en 2003 la libron Diálogos de Salamina: Un paseo por el cine y la literatura, en kiu la kinreĝisoro kaj la verkisto parolas pri la kreado kaj personaj interpretoj pri siaj respektivaj versioj de Soldados de Salamina.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arroyo Cantón, Carlos; Berlato Rodríguez, Perla (2012). «La comunicación». En Averbuj, Deborah, eld. Lengua castellana y Literatura. España: Oxford University Press. p. 407. ISBN 9788467367966.
  2. Tusquets Editores. «Soldados de Salamina». Konsultita la 16an de majo 2013.
  3. Carelli Lynch, Guido (11a de novembro 2012). «Javier Cercas: "El nacionalismo es la peste, pero en literatura es el horror"». Revista de Cultura, Clarín. Konsultita la 15an de junio 2013.
  4. ClubCultura.com. «Javier Cercas: Biografía». Arkivita el originalo la 20an de marto 2015. Konsultita la 15an de junio 2013.
  5. El Mundo (24a de januaro 2005). «'La velocidad de la luz', la primera novela de Cercas en cuatro años». Konsultita la 6an de decembro 2013.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Soldados de Salamina en la hispana Vikipedio.