Obra maestra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Obra maestra
filmo
Originala titolo Obra maestra
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 27 okt. 2000
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Javier Aguirresarobe
Reĝisoro(j) David Trueba
Produktisto(j) Cristina Huete
Scenaro David Trueba
Muziko de Roque Baños
Rolantoj Ariadna Gil • Santiago Segura • Pablo Carbonell • Loles León • Luis Cuenca • Jesús Bonilla • Ana María Barbany • Ana Labordeta • Janfri Topera
IMDb
vdr

Obra maestra (Majstroverko) estas hispana filmo de 2000 reĝisorita de David Trueba, kaj ĉefrolulita de Santiago Segura, Pablo Carbonell kaj Ariadna Gil. Ĝi estis la dua longa filmo de la prestiĝa reĝisoro.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Benito Cañaveras kaj Carolo Suárez Perales estas du kinŝatantoj. La unua estas la reĝisoro kaj la dua aktoro en ilia lasta projekto, nome muzikalo per Super 8 titolita "Un mundo para nosotros" (Mondo por ni). Ili decidis, ke la protagonistan inan rolon ludos stelulon de la nacia kino nomita Armanda Castro.

Juna ankoraŭ, sed jam en probabla dekadenco, la aktorino ricevas la proponon per mikso de malaprezo kaj naŭzo. Ŝi ankoraŭ ne scias ke la okazaĵoj devigos ŝin filmi devigita tiun rolon kaj kunvivi en totala izolado kun Benito kaj Carolo. Neniu de la triopo estos la sama persono kiam finiĝos la filmado de tiu «majstroverko».

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Ariadna Gil ... Armanda
  • Santiago Segura ... Benito
  • Pablo Carbonell ... Carolo
  • Loles León ... Catalina
  • Luis Cuenca ... Damián
  • Jesús Bonilla ... veterinaro
  • Joserra Cadiñanos ... Perfecto
  • Manolo Codoso ... patro de Benito
  • Ana Mª Barbany ... patrino de Benito
  • Alicia Cifredo ... bofratino de Benito

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]