Karlos Arguiñano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karlos Arguiñano
Persona informo
Naskonomo Karlos Arguiñano Urkiola
Naskiĝo 6-an de septembro 1948 (1948-09-06) (75-jaraĝa)
en Beasain, Provinco Gipusko
Lingvoj hispanaeŭska
Loĝloko Zarautz
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Frat(in)o Eva Arguiñano
Infano Joseba Arguiñano
Okupo
Okupo kuiristoverkistoentreprenisto • televida prezentisto • restoraciestro • aktoro
vdr

Karlos ARGUIÑANO Urkiola (Beasain, Gipuzko, 6a de septembro 1948) estas hispana kuiristo, prezentisto de televido, verkisto, entrepreno kaj porokaza aktoro.

Ekde la 20a de septembro 2010 li prezentas en Antena 3, la programon Cocina abierta de Karlos Arguiñano (ĝis 2019 nomita Karlos Arguiñano en tu cocina). Tiu programo ekzistas ekde 1990 kaj estas pionira en tiu formato, kun diversaj titoloj en ETB2, Telenorte, TVE Internacional, La 1, Telecinco, ATC, Canal 13, ETB1, La 2 kaj Nova.

Li estis unu de la profesiuloj kiuj kun Juan Mari Arzak kaj Pedro Subijana fondus en la 1970-aj jaroj la nomita Nueva Cocina Vasca (Nova Eŭska Kuirarto). Krome, li havis la prestiĝan Stelon Michelin dum dekses jaroj (1982 – 1998). Lia restoracio en Zarautz estas referenco tiukadre.

En kino li partoprenis en filmoj kiel Airbag, de Juanma Bajo Ulloa (1997); Año mariano, de Karra Elejalde kaj Fernando Guillén Cuervo (2000), kaj El rey de la granja, de Carlos Zabala kaj Gregorio Muro (2002).

Li publikigis kvindekon da libroj pri kuirarto kaj eldonas librojn de aliaj aŭtoroj tiutemajn.

Eksteraj lgiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo Oficiala retejo


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Karlos Arguiñano en la hispana Vikipedio.