Maria de Medeiros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria de Medeiros
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1965 (1965-08-19) (58-jaraĝa)
en Lisbono
Lingvoj franca
Ŝtataneco PortugalioFrancio
Alma mater Conservatoire national supérieur d'art dramatique
Subskribo Maria de Medeiros
Familio
Patro António Victorino de Almeida
Frat(in)oj Inês de Medeiros • Anne Victorino de Almeida
Okupo
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristokantisto • filmaktoro
TTT
Retejo http://www.mariademedeiros.net
vdr

Maria Esteves de Medeiros Victorino de Almeida, MSE (19a de Aŭgusto 1965), konata profesie kiel Maria de Medeiros (portugallingva prononco: [mɐˈɾiɐ ðɨ mɨˈðɐjɾuʃ]), estas portugala aktorino, reĝisoro, kaj kantistino, kiu partoprenis en kinproduktaĵoj kaj eŭropaj kaj usonaj.

Ŝi ekkarieris en teatro; kaj en kino per la filmo Silvestre de João César Monteiro (1982). Internacie ŝi famiĝis per Henry & June (1990), de Philip Kaufman, kiu kunĉefrolis en la rolo de la aŭtoro, kun Fred Ward kaj Uma Thurman, kaj Pulp Fiction (1994), de Quentin Tarantino, en kiu ŝi ludis kun Bruce Willis, John Travolta, Samuel L. Jackson kaj denove Uma Thurman. Elstaras ŝiaj roloj en A Divina Comédia, de Manoel de Oliveira (1991); Huevos de oro, de Bigas Luna (1993); Três Irmãos, de Teresa Villaverde (1994), kiu havigis al ŝi premion al la plej bonkvalita aktorino de la Festivalo de Venecio kaj de la Festivalo de Cancún; Adão e Eva, de Joaquim Leitão (1995) kiu havigis al ŝi portugalan premion Ora Globo al la plej bonkvalita aktorino de la jaro; O Xangô de Baker Street, de Miguel Faria Jr. Ŝi faris ĉirkaŭ 90 filmojn, inklude kurtojn.

En 2000 ŝi debute reĝisoris per Capitães de Abril, inspirita en la okazaĵoj de la 25a de Aprilo de 1974 en Portugal, konataj kiel la Revolucio de la Diantoj, kaj elektita por la Festivalo de Cannes kaj premiita en la Festivalo de São Paulo, kun partopreno de aktoroj kiel Stefano Accorsi, Joaquim de Almeida kaj Fele Martínez. Ŝi faris aliajn filmojn kiel Bem-Vindo a São Paulo (2004), Mathilde au Matin (2004), Je t'aime, moi non plus: artistes et critiques (2004), A Morte do Principe (1991), Fragmento II (1988) kaj Sévérine C. (1987).

Por muzikkariero en 2007, Medeiros publikigis albumon A Little More Blue en kiu ŝi kantas kantojn de brazilaj muzikistoj, kiel Chico Buarque, Caetano Veloso, Ivan Lins, kaj Dolores Duran. Ŝi kantas en portugala, franca ("Joana Francesa" de Buarque), kaj angla ("A Little More Blue" de Veloso).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]