Pulp Fiction
Pulp-fikcio | |
---|---|
Originala titolo | Pulp Fiction |
Produktadlando | ![]() |
Filmita en | ![]() |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | Majo 1994 (ĉe Festivalo de Cannes) |
Daŭro | 154 minutoj |
Ĝenro | Krimo/Dramo |
Kameraado | Andrzej Sekuła |
Buĝeto | Usona $8.500.000 |
Reĝisoro(j) | Quentin Tarantino |
Produktisto(j) | Lawrence Bender |
Scenaro | Quentin Tarantino Roger Avary |
Muziko de | Karyn Rachtman |
Ĉefrolantoj | John Travolta Samuel L. Jackson Uma Thurman Bruce Willis Harvey Keitel Christopher Walken Maria de Medeiros |
Produkto | Miramax Films |
Distribuo | Miramax Films |
IMDb | |
Pulp Fiction (anglalingve: "Pulp-fikcio", la fikcio kiu aperas en malmultekostaj revuoj) estas 1994-jara krimdrama filmo de reĝisoro Quentin Tarantino, kaj kunverkita de Tarantino kaj Roger Avary. La filmo utiligas nelinearan rakonton kaj estas konata pro eklektika dialogo, ironia mikso de humoro kaj perforto kaj pluraj referencoj pri popkulturo.
La filmo estis kandidato por sep Akademiaj Premioj, inkluzive premion por la plej bona filmo. Tarantino kaj Avery gajnis la Akademian Premion por plej bona scenaro. Ĝi ankaŭ gajnis la Oran Palmon de la Festivalo de Cannes. Plue, ĝi estis granda komerca sukceso kaj revigligis la karieron de la ĉefaktoro John Travolta, kiu ricevis kandidatigon por Akademia Premio, kune kun aktoroj Samuel L. Jackson kaj Uma Thurman.