Huevos de oro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Huevos de oro
filmo
Originala titolo Huevos de oro
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1993
Ĝenro komedia filmo, filma dramo
Kameraado José Luis Alcaine
Reĝisoro(j) Bigas Luna
Produktisto(j) Aurelio De Laurentiis
Scenaro Bigas Luna • Cuca Canals
Filmita en Madrido
Muziko de Nicola Piovani
Rolantoj Javier Bardem • Maria de Medeiros • Maribel Verdú • Alessandro Gassmann • Benicio del Toro • Elisa Tovati • Ángel de Andrés López • María Martín • Alicia Moro
IMDb
vdr

Huevos de oro hispana drama filmo de 1993 reĝisorita de Bigas Luna en kiu stelulas, inter aliaj, famaj geaktoroj kiel Javier Bardem, Maribel Verdú, Maria de Medeiros kaj Benicio del Toro.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo temas pri viro nomita Benito González (Javier Bardem), ambicia kiĉulo, kiu plenuminta la militservon en Melilo, sopiras al du celoj: nome edziĝi al sia amatino kaj konstrui grandan ĉielskrapulon. Tuj la unua celo estos neplenumebla, ĉar li ekscias, ke lia fianĉino trompis lin kun lia plej bona amiko. Tiel li dediĉas sin al la konstrudo de la ĉielskrapulo en marborda urbo. Tiucele li bezonas monon kaj por akiri ĝin li edziĝas al Marta (Maria de Medeiros), filino de milionulo. Pere de la mono de sia bopatro li povos plenumi almenaŭ unu de siaj iluzioj, kiu estos la komenco de sia granda riĉo, sed kiam li atingas la pinton, li deziras plie kaj tio estos la elirejo por lia falo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Komentoj[redakti | redakti fonton]

Grava estetika fono de la filmobildaro estas la entuziasma admiro de Benito, inter aliaj kiĉaj plaĉoj, por Salvador Dalí, kio aperas en liaj vestaĵoj, arkitekturaj elementoj ktp. Tiukadre unu el plej memorindaj scenoj estas amtriopo de Benito kun Maribel Verdú kaj Maria de Medeiros samtempe: li estis desegninta tirkestojn de komodo sur la nudaj korpoj de la virinoj, same kiel en kelkaj verkoj de Dalí.

La titolo Huevos de oro estas tradukeblaj kiel Oraj ovoj, kaj tio rilatas al obsedo de Benito (kaj de Dalí) per figuro de ovoj. La Muzeo Dalí estas pintigita de gigantaj ovoj, kaj ovoj estas arkitekturaj elementoj de la domego de Benito. Sed la titolo estas tradukeblaj ankaŭ kiel Oraj kojonoj kaj tio rilatas ĉefe al la kondutaj gestoj de Benito, kiu ofte maĉisme fanfaronas pri siaj kojonoj kaj vireco (vidu afiŝon de la anglalingva versio ĉe Golden Balls, kiu elektis la duan tradukon).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Huevos de oro en la hispana Vikipedio.