Albert Pla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Pla
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1966 (1966-09-22) (57-jaraĝa)
en Sabadell
Lingvoj katalunahispana
Loĝloko Sabadell
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo komponistokantaŭtoroaktoro • romanisto • gitaristo • diskografa artisto • kantistomuzikisto
TTT
Retejo http://www.albertpla.com/
https://www.albertpla.com
vdr

Albert PLA i Álvarez (Sabadell, Katalunio; 22a de septembro 1966) estas hispana kaj kataluna kantoverkisto kaj aktoro. Li kutima kantas kaj katalune kaj hispane. Li estas ikonoklasta, sarkasma kaj polemikiga artisto, kiu celas provokon kaj cerbumadon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

​Li kunlaboris kun prestiĝaj muzikistoj kaj kantistoj kiel Manolo Kabezabolo, Robe Iniesta (Extremoduro), Fermin Muguruza (Kortatu, Negu Gorriak), Quimi Portet (El Último de la Fila), Kase.O (Violadores del Verso), Quico Pi de la Serra, Kiko Veneno, The Kagas, Pascal Comelade kaj Diego Cortes inter aliaj; krome li omaĝis Pau Riba kaj Jaume Sisa ofte. Li kunlaboris ankaŭ kun Estopa en ties albumo, X Anniversarium.

Li ankaŭ kunlaboris en kinaj filmoj kiel Airbag, de Juanma Bajo Ulloa; A los que aman, de Isabel Coixet; Honor de cavallería, de Albert Serra kaj Murieron por encima de sus posibilidades, de Isaki Lacuesta. Krome li estis protagonisto de la teatraĵo Caracuero de Helmut Krausser je pli ol 150 ludoj. En decembro 2009 li estis protagonisto de la teatraĵo "Llits" (Litoj), en kiu li ludis rolon de akrobato Lectus.

Inter multaj polemikigas deklaroj li ofte asertis malamon esti hispana, kaj defendis sendependecon de Katalunio.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Ho sento molt (PDI 1989)
  • Aquí s'acaba el que es donava (PDI 1990)
  • Una MM... lligada amb un cordill (kompilaĵo, 2 CD - PDI 1991)
  • No sólo de rumba vive el hombre (BMG Ariola 1992)
  • Supone Fonollosa (BMG Ariola 1995)
  • Veintegenarios en Alburquerque (BMG Ariola 1997)
  • ¿Anem al llit? (BMG Ariola 2002)
  • Cançons d'amor i droga (2 CD - BMG Ariola 2003)
  • Vida y milagros (CD + DVD en directo - BMG Ariola 2006)
  • La diferencia (El Volcán Música 2008)
  • Concert a París (kun Joan Miquel Oliver) (DISCMEDI 2010)
  • Somiatruites (kun Pascal Comelade, 2011)
  • Miedo (2018)

Libroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Albert Pla en la hispana Vikipedio.