Mesrop Maŝtoc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mesrop Maŝtoc
2014 Erywań, Matenadaran (16).jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de januaro 361 (0361-01-01)
Morto 17-an de februaro 440 (0440-02-17) (79-jara)
en Eĉmiadzin
Profesio teologo, tradukisto, lingvisto, tradukisto de Biblio
Lingvoj armena lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Sankta Mesrop Maŝtoc (en la armena lingvo Մեսրոպ Մաշտոց) (36017-a de februaro 440) estis monaĥo, teologo kaj armena lingvisto. Li estas konata pro sia kreado de la armena alfabeto eble en la jaro 405 p.K., fundamenta paŝo por la plifortigo de la Armena Apostola Eklezio, la registaro de la Reĝlando Armenio, kaj laste la unuiĝo inter armenoj loĝantaj inter la Reĝlando Armenio, la Bizanca Imperio kaj Persio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Mesrop aŭ (Mesrob) Maŝtoc naskiĝis en Taron kaj forpasis en Eĉmiadzin. Lia disĉiplo kaj biografiisto, Korjun, rakontas ke Mesrop ricevis liberalan edukadon, kaj bone scipovis la lingvojn: siria, greka kaj persa. Pro lia pieco kaj inteligento, Mesrop estis nomumita sekretario de la reĝo Kosroes la 3-a. Lia tasko konsistis en verkado en la greka, persa kaj siria de la dekretoj kaj ediktoj de la reĝo. Li baldaŭ konsakriĝis al la religia vivo kaj estis konvinkita, ke la kristaniĝo de la armena popolo estos faciligita pere de la tradukado de la evangelioj en la propran lingvon de la armenoj, li ekserĉas adekvatan alfabeton por la lingvo. La alfabeto de siria episkopo nomata Danielo ne ŝajnis adekvata, tiam li mem decidas krei la alfabeton kiu estis finita eble en 406.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Sankta Mesrob ankaŭ komponis liturgian muzikon. Kelkaj el liaj komponaĵoj estas: Megha Qez Ter, Voghormea indz Astvats , Ankanim Aadgi Qo kaj Voghormea (pentaj himnoj).

Armena alfabeto[redakti | redakti fonton]

Memorparko "Armena Alfabeta Monumento" en Artashavan, je 30km de Erevano.
Memorparko "Armena Alfabeta Monumento" en Artashavan, je 30km de Erevano.

Mesrop pasis iom da tempo en monaĥejo preparanta sin al monaĥeja vivo. Kun la subteno de princo Shampith, li predikis la evangelion en la distrikto de Goghtn proksime al la rivero Aras, kaj konvertis multajn herezulojn kaj paganojn. Tamen, li spertis grandan malfacilecon por instrui homojn, ĉar la armenoj ne posedis propran alfabeton sed male uzis grekanpersan kaj sirian skribojn, de kiuj neniu bone taŭgis por reprezenti la multajn kompleksajn sonojn de ilia propra lingvo. Denove, la Sanktaj Libroj kaj la liturgio, estantaj skribitaj en la siria, estis grandparte nekompreneblaj al la kreduloj. Tial sentiĝis la konstanta bezono je tradukistoj kaj interpretistoj por klarigi la 'Vorton de Dio' al la homoj.

Mesrop, kiu deziris ŝanĝi ĉi tiun situacion, solvis ĝin per la invento de nacia alfabeto, en kiu Isaac kaj reĝo Vramshapuh promesis helpi al li. Malfacilas precize determini kiun kontribuon Mesrop havis en la kreado de la nova alfabeto. Laŭ liaj armenaj biografoj, li konsultis Daniel, episkopo de Mezopotamio kaj Rufinus, monaĥo de Samosato. Kun ilia helpo kaj tio de Isaac kaj la reĝo, li kapablis doni definitivan formon al la alfabeto, kiun li verŝajne adaptis surbaze de la greka alfabeto. Aliaj, kiel François Lenormant, pensas ke ĝi estas derivata de la avesta lingvo. La alfabeto de Mesrop konsistis el tridek ses literoj; du pliaj (longa O kaj F) estis aldonitaj en la dekdua jarcento.

Mezepokaj armenaj fontoj ankaŭ asertas ke Maŝtoc inventis la kartvelan kaj kaŭkazajn-albanajn alfabetojn ĉirkaŭ la sama tempo. Tamen, plejparto de scienculoj ligas la kreon de la kartvela skribo al la procezo de kristanigo de Iberio, kerna kartvela reĝlando de Kartli[1]. La alfabeto estis sekve plej verŝajne kreita inter la konvertiĝo de Iberio sub reĝo Mirian III de Iberio (326 aŭ 337) kaj la epigrafioj 'Bir el Qutt' de 430, kiuj datumas de la sama periodo kiel la armena alfabeto[2] [3]. La armenan alfabeton oni uzas en Armenio, Respubliko Montara Karabaĥo, Ĝavaĥko, en armenaj diasporaj komunumoj, en diversaj armenologiaj kaj kulturaj centroj[4]

La invento de la alfabeto en 405[5] estis la komenco de la armena literaturo kaj montriĝis potenca faktoro en la konstruado de la nacia spirito. "La rezulto de la laboro de Isaac kaj Mesrop", diras Sankta Martin, "estis apartigi por ĉiam la armenoj disde la aliaj loĝantaroj de la Orienta, fari de ili malsimilan nacion kaj plifortigi ilin en la kristana fido malpermesanta aŭ faranta malpian ĉiujn fremdajn alfabetajn skribojn kiuj estis utiligitaj por transskribi la librojn de la paganoj kaj de la adeptoj de Zaratuŝtro (14).  Danke al Mesrop konserviĝis la armena lingvo (sendependa branĉo en hindeŭropa lingva familio) kaj literaturo de Armenio; sen lia laboro, la armenoj estus estintus asimilitaj de la persoj kaj sirianoj kaj estus malaperintaj kiel propra popolo kiel tiom multe da nacioj de la Oriento"[5].

Lingvaj turismejoj[redakti | redakti fonton]

Armenia alfabeta memorparko (Armenio)[redakti | redakti fonton]

La memorparko nomata 'armenia alfabeta monumento' (armene : Հայոց այբուբենի հուշարձան) dediĉita al la armena alfabeto honore al Mesrop Maŝtoc estas la plej grava kaj granda en la mondo. Ĝi situas en la vilaĝo Artashavan en la regiono Aragatsotn. Je la 1600-a datreveno de la kreo de armena alfabeto, la arkitekto Jim Torosian (armene-hy : Ջիմ Թորոսյան) [6] ricevis la taskon konstrui memorparkon konata sub la nomo 'armenia alfabeta monumento' (hy : Հայոց այբուբենի հուշարձան). La komplekso inkludas skulptaĵojn de ĉiuj 39 literoj de la armena alfabeto, samkiel statuoj de Mesrop Maŝtoc kaj liaj gelernantoj. Ĉiuj literoj kaj statuoj estas faritaj el armena tufa[4].

Armenalfabeta ĝardeno (Armenio)[redakti | redakti fonton]
Ĝardeno de la katedralo Mesrop Maŝtoc kun la originaj 36 krucŝtonoj.Maŝtoc.
Oshakan - ĝardeno de la katedralo Mesrop Maŝtoc kun la originaj 36 krucŝtonoj.

En la vilaĝo Oshakan, antaŭ la enirejo de la katedralo Mesrop Maŝtoc, troviĝas ĝardeno ornamita kun 36 "khachkars" (krucŝtonoj), prezentante la originajn 36 literojn de la armena alfabeto[7].

Armena arto-parko en Cleveland (Usono)[redakti | redakti fonton]

Sur la monumento troviĝas la literoj kaj la nomoj de famaj artistoj kun armenaj radikoj[8].

Armena heredaĵo-parko en Providence (Usono)

En Providence (Rod-Insulo) la monumento reprezentas la armenan alfabeton kaj tekstas : "Tiom longe ke la armena vorto aŭdeblas kaj Armenio ekzistas, Armenio vivos."

Monumenta libro en Novokuznetsk kaj Barnaul (Rusio)[redakti | redakti fonton]

En Novokuzneck (ruse Новокузнецк) la Fondumo «Կուզբասի հայերի միություն» (Armena Unio) starigis la monumenton. La skulptaĵo prezentas la paĝojn en la armena kaj rusa lingvoj [8]. En Barnaul la sama monumento volis honori la armen-rusan amikecon[8].

Preĝejo en San-Paŭlo (Brazilo)

En Sao Paulo la loka armena komunumo financis la monumenton troviĝante ĉirkau la preĝejo Johano la Baptisto [8].

En diversaj aliaj lokoj kiel en Nikozio (Kipro) kaj Aforville (Francio) ankaŭ ekzistas jam tiaj alfabetaj artaĵoj[8].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Armena lingvo

La monumento de la armena alfabeto

Armenio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Virtuale promenu tra la parko de la armenaj grandliteroj ĉi tie.

Fotopanoramo pri la armena alfabeto kaj la parko kun literŝtonegoj. Samspeca fotaro videblas ĉi tie.

Bildoj de la krucŝtonoj videblas bone sur YouTube (Церковь ..Ошакан. (Oshakan) -Армения)

(angla) St. Mesrop Mashtots Cathedral: The Creator of the Armenian Alphabet (Katedralo de Sankta Mesrop Maŝtoc, la kreinto de la armena alfabeto - kun grandaj fotoj)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) B. G. Hewitt (1995). Georgian: A Structural Reference Grammar. John Benjamins Publishing. p. 4. ISBN 978-90-272-3802-3. konsultite la 19-an septembro 2013.
  2. Hewitt, p. 4
  3. (angla) Barbara A. West; Oceania. Encyclopedia of the Peoples of Asia. p. 230. ISBN 9781438119137. Archaeological work in the last decade has confirmed that a Georgian alphabet did exist very early in Georgia's history, with the first examples being dated from the fifth century C.E.
  4. 4,0 4,1 (angla) Armenian Alphabet Monument, Barev Armenia, konsultite la 16-an decembro 2017.
  5. 5,0 5,1 (angla) Mesrop mashtots, inventor of armenian and other alphabets, 100 Lives, konsultite la 16-an decembro 2017.
  6. (angla) Byurakan & Around - Armenian Alphabet Monument, Byurakan Astrophysical Observatory, Scientific Tourist Centre, konsultite la 17-an decembro 2017.
  7. (angla) Saint Mesrop Mashtots Cathedral, Travel Armenia, konsultite la 17-an decembro 2017.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 (hy) Հայոց այբուբենին նվիրված հուշարձաններ աշխարհի տարբեր անկյուններում (memorejoj pri la armena alfabeto en diversaj lokoj tra la mondo), Blog News, la 9-a de junio 2017, konsultite la 17-an decembro 2017.