Koncilio de Efezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koncilio de Efezo
3-a Ekumena Koncilio
Dato 431
Agnoskata de Katolikoj, Ortodoksuloj, Apostolaj Armenoj kaj Koptoj
Antaŭa Koncilio Unua koncilio de Konstantinopolo
Posta Koncilio Koncilio de Kalcedono
Kunvokata de Imperiestro Teodozio la 2-a
Prezidata de Patriarko Cirilo de Aleksandrio
Partopreno 200 - 250
Ĉeftemo Nestorianismo
Kanonoj 8

La Koncilio de Efezo (antikve-greke Σῠ́νοδος τῆς Ἐφέσου, Súnodos tē̂s Efésou, latine Concilium Ephesīnum) estis koncilio celebrata inter la 22-a de junio kaj la 16-a de julio 431, en Efezo, antikva greka havenurbo, en la nuna Turkio.

Ĝi estas konsiderata de la Katolika Eklezio, de la Ortodoksa Eklezio, la Armena Eklezio kaj de la Kopta Eklezio kiel la 3-a Ekumena Koncilio.

Male al la antaŭaj koncilioj kies teologiaj debatoj ĉiam rilatiĝis ĉefe al la unueco de Dio, la koncilio de Efezo ŝanĝis tiun direkton, ĉar ĝi debatis la naturon de Kristo pro la neado de la nestorianoj de la unueco de la naturo de Kristo kaj konsideri ke liaj naturoj, dia kaj homa, ne estis disaj, sed elstarante la homa naturo super la dia, pro kio Maria ne povus esti konsiderata kiel Dipatrino (Theotókos), sed nur kiel "Patrino de Kristo" (Khristotokos), ĉar ŝi akuŝis homon en kiu la dia naturo ankoraŭ ne vivis.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kunvoko de la koncilio[redakti | redakti fonton]

La Koncilio estis kunvokata de la romia imperiestro Teodozio la 2-a por meti finon al la kvereloj okazigitaj de la nestoriana doktrino. Ĝi renkontigis ĉ. ducent partoprenantojn sub la prezido de la Patriarko de Aleksandrio, Cirilo.

Unua sesio[redakti | redakti fonton]

En la unua sesio de la koncilio, okazinta je la 22-a de junio, kaj profitante la malĉeeston de Nestorio kiu ne volis ĉeesti ĝis la alveno en Efezon de lia amiko la patriarko Johano de Antioĥio, oni kondamnis la doktrinon de Nestorio kiel erara, dekretante ke Kristo estis unu sola persono kun du nedisigeblaj naturoj. Tiamaniere ankaŭ dekretiĝis la dia patrineco de Maria. Cirilo ankaŭ sukcesis aprobigi dekreton redaktita de li mem kie Nestorio estis elpatriarkigita kaj ekskomuniita.

Postaj sesioj[redakti | redakti fonton]

La 27-a de junio alvenis al Efezo, Johano de Antioĥio, tuj celebrante paralelan asembleon en kiu estis akuzata Cirilo je ariana herezo, kio ankaŭ kondamnis kaj forigis lin de la eklezio.

La 10-a de julio alvenis la papaj legatoj (la episkopoj Arkadio kaj Projekto kaj la persona reprezentanto de la papo Celesteno la 1-a, Filipo), kiuj aprobis la sesion celebrita la 22-an de junio kaj per ĝi, la kondamno al Nestorio.

Post la koncilio[redakti | redakti fonton]

La imperiestro Teodozio decidis eksigi kaj al Cirilo kaj al Nestorio kaj enkarcerigas ilin, sed poste estis avertata de la papaj legatoj por ke li akceptu la decidon de la koncilio kie oni nur kondamnis Nestorion. Tial, Cirilo estis elkarcerigata kaj revenas al Aleksandrio, kaj Nestorio, retiriĝas al iu monaĥejo de Antioĥio.

Aktoj de la koncilio[redakti | redakti fonton]

Kondamno de Nestorianismo[redakti | redakti fonton]

La koncilio kondamnis la doktrinon de Nestorio, kaj dekretis ke Kristo estis unu persono (hipostazo) kaj homa kaj dia, ne du personoj (hipostazoj).

Tial, la koncilio dekretis, ke ĉar la dia persono kaj la homa persono estas unu kaj samaj, Maria la patrino de Jesuo nomiĝas Dinaskinto (greke Θεοτόκος, Theotókos).

Kondamno de Pelagianismo[redakti | redakti fonton]

La koncilio de Efezo, krom kondamni la doktrinon de Nestorio, ankaŭ kondamnis kiel hereza la doktrinon nomata Pelagianismo, kaj ekskomuniigita al ĝia ĉefa elpensinto, Celestio.

Aprobo de la mema kaj antaŭaj koncilioj[redakti | redakti fonton]

Ĝi ankaŭ dekretis la ekskomunion por ĉiuj kiuj ne akceptos la dekretaĵojn de la koncilio, kaj ĵetis anatemon por tiuj kiuj ne respektos la kanonojn de la Koncilio de Niceo, klarigante ke la teksto de la Kredo elaborita kaj aprobita en tiu koncilio ne povus suferi aldonon aŭ ŝanĝojn.