Jeznik Koghbaci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jeznik Koghbaci
Eznik Koghbatsi.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de januaro 500 (0500-01-01)
en Koghb
Morto 30-an de novembro 449 (0449-11-30) (-51-jara)
Profesio tradukisto, teologo, filozofo, verkisto
Lingvoj armena lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Jeznik de KolbJeznik Koghbaci (armene: Եզնիկ Կողբացի), estis armena kristana verkisto de la 5-a jarcento.

Jeznik naskiĝis en Koghb (Tuzluca), en la historia provinco Tajko, en norda Granda Armenio.

Li estis lernanto de Isahak, la katolikoso-patriarko Isaak la Granda de Armenio aŭ Isahak de Seleŭko, kaj de Mesrop. Je ilia peto li iris unue al Edeso, poste al Konstantinopolo por perfektigi sin en la diversaj sciencoj kaj kolekti aŭ kopii siriajn kaj grekajn manuskriptojn de la Biblio, kaj la skribaĵojn de la Patroj de la Eklezio. Li revenis al Armenio post la Unua Koncilio de Efeso (431).

Li probable estas identa kun Jeznik, episkopo de Bagrevand-regiono, kiu partoprenis en la Sinodo de Artaŝat en 449.