Avenuo Mesrop Maŝtoc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La avenuo Maŝtoc ekde la monteto Matenadarano.

La Avenuo Maŝtoc estas unu el la ĉefaj stratoj de la armena ĉefurbo Erevano. Ĝi trairas la centran distrikton de la urbo, Kentrono, sude — ĉe la Ponto de la Venko — norde ĉe monteto Matenadarano.

Historio[redakti | redakti fonton]

La avenuo jam estis la plej grava en la soveta Armenio, sed ĝi estis nomata Lenini prospekt omaĝe al Lenino. Tial, granda nombro de erevananoj daŭre nomas ĝin Prospekt (avenuo en rusa lingvo).

Post la landa sendependeco en 1991, Armenio forigis la komunismaĵojn, kio kaŭzis la renomadon de pluraj stratoj kaj avenuoj. La avenuo Lenino estas rebaptita laŭ Mesrop Maŝtoc omaĝe al la monaĥo, kreinto de la armena alfabeto.

En septembro 2006, la placo kiu situas malantaŭ la operejo kaj kiun trairas la avenuo Maŝtoc estis nomita Placo Francio de la prezidentoj Chirac kaj Koĉarjan.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]