Matenadarano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Matenadarano
armene: Մատենադարան
deponejo de manuskriptoj
Matenadaran, Ereván, Armenia, 2016-10-03, DD 22.jpg
Ĉefkonstruaĵo de Matenadarano
Lando Armenio Armenio
Provinco Erevano
Erevano Erevano
Montaro Armena Altebenaĵo
Stilo Klasika sovet-armena arkitekturo
Posedanto Armena Ministerio de Kulturo
Horzono UTC (UTC+4)
 - somera tempo UTC (UTC+5)
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Matenadaran
Retpaĝo: www.matenadaran.am

Matenadarano (armene Մատենադարան, « biblioteko» aŭ «deponejo») aŭ Instituto Maŝtoc por la Esplorado de Antikvaj Manuskriptoj estas unu el la plej riĉenhavaj bibliotekoj aŭ deponejoj pri manuskriptoj kaj dokumentoj, el la tuta mondo.[1]։ La biblioteko troviĝas en Erevano, ĉefurbo de Armenio, ĝi havas pli ol 17000 antikvajn manskribaĵojn kaj ĉ. 300.000 arkivdokumentojn. La historio de tiu biblioteko komenciĝas en la 5-a jarcento p.K kaj laŭ la tradicio, la kreinto estis Mesrop Maŝtoc mem, inventinto de la armena alfabeto en 405.[2]։ La biblioteko estas publika proprietaĵo listigita en la listo Memoro de la Mondo de Unesko, la Instituto estas unu el la esencaj kaj plej gravaj bibliotekoj de Armenio, kiu okupiĝas pri la kolektado kaj konservado de la nacia armena memoro[3] ».

Nomo[redakti | redakti fonton]

Vagharŝapat forrabita de kurdoj kaj persoj. Verko de Grigori Gagarine.

La vorto մատենադարան, matenadaran estas kunmetaĵo de la vortoj մատեան (matean, "libro" aŭ "pergameno") kaj դարան (daran, "deponejo"). Laŭ Hraĉja Aĝarjan ambaŭ vortoj havas mezpersan originon [4]. Kvankam ĝi foje estas tradukita kiel "scriptorium" en la anglan[5], pli preciza traduko estas "biblioteko de manuskriptoj". ​​Matenadaran ofte estas nomata biblioteko[6][7][8] En mezepoka Armenio, la esprimo matenadaran estis uzita kun la signifo de biblioteko ĉar ĉiuj libroj estis manuskriptoj.[9][10][11][9]

Nuntempe ekzistas pluraj manuskriptaj deponejoj ĉirkaŭ la mondo konataj kiel matenadaran kiel ekzemplo, tiuj en la Mekitarista kongregacio ĉe la insulo San Lazzaro degli Armeni[12], Venecio kaj alia ĉe la Armena Patriarkejo de Konstantinopolo[13], kaj la Deponejo de Manuskriptoj Vaĉe kaj Tamar Manukjan en la Sankta Sidejo de Eĉmiadzin. Por distingi ĝin de aliaj, oni ofte nomas ĝin Matenadarano de Erevano, aŭ Maŝtoca Matenadarano.[14]

Historio[redakti | redakti fonton]

Historiaj antaŭantoj[redakti | redakti fonton]

Eĉmiadzino, unua sidejo de antikva Matedarano.

La plej frua mencio pri manuskripta deponejo en Armenio estis registrita en la verkoj de historiisto de la 5a jarcento Ghazar Parpeci, kiu rimarkis la ekziston de tia deponejo ĉe la katolikosejo de Eĉmiadzin, kie estis konservitaj tekstoj grekaj kaj armenaj. Fontoj silentas pri la sorto de la eĉmiadzina Matenadarano ĝis la 15-a jarcento, kiam la katolikosejo revenis de Siso en Kilikio.[15] Manuskriptaj deponejoj ekzistis ĉe ĉefaj monaĥejoj en mezepoka Armenio, kiel ĉe Haghpat (Haghpata matenadarano), Sanahin, Saghmosavank, Tatev, Geghard, Keĉaris, Hromkla, kaj Bardzraberd (nuna Turkio)[9]. En iuj kazoj, monaĥejaj kompleksoj havas apartajn strukturojn kiel manuskriptaj deponejoj. Foje manuskriptoj estis transdonitaj al kavernoj por eviti detruon de fremdaj invadantoj[9] . Miloj da manuskriptoj en Armenio estis detruitaj dum la deka ĝis dekkvina jarcentoj dum la turkaj kaj mongolaj invadoj. Laŭ la mezepoka armena historiisto Stepanos Orbeljan, la selĝukaj turkoj respondecis pri la forbruligo de pli ol 10 000 armenaj manuskriptoj en Baghaberd en 1170.[15]

Moderna Matenadarano[redakti | redakti fonton]

Plejmulto el la manskribaĵoj iĝis la kerno de la Matedarana kolekto, kun aldono de la kolekto restinta ĉe Eĉmiadzin.[16]

Pro tio ke, Armenio iĝis konstanta batalkampo inter du ĉefaj potencoj, Matenadarano en Eĉmiadzin estis plurfoje prirabita, la lasta prirabo okazis en 1804, dum la rusa-persa milito. La aneksado de Orienta Armenio fare de la Rusa Imperio en la frua 19-a jarcento disponigis pli stabilan klimaton por la konservado de la ceteraj manuskriptoj.[15] Dum en 1828 la kuratoroj de Matenadarano katalogis kolekton de nur 1,809 manuskriptoj, en 1863 la kolekto pliiĝis al 2,340 manuskriptoj, kaj en 1892 al 3,338 manuskriptoj.[17] Antaŭ la Unua Mondmilito, en 1914, la kolektita atingis 4.660 manuskriptojn.[15][17] La kolekto estis sendita al Moskvo por konservado ĉar Eĉmiadzin estis proksima al la milita zono.[17]

Miloj da armenaj manuskriptoj estis detruitaj dum la genocido en la Otomana Imperio.[15]

La 17-an de decembro 1920, nur du semajnojn post la forpaso de la Unua Respubliko de Armenio kaj Sovetiigo de Armenio, la nova bolŝevika registaro de Armenio eldonis dekreton naciigantan ĉiujn kulturajn kaj edukajn instituciojn en Armenio[17]. La numero, subskribita de Ministro pri Edukado Aŝot Hovhannisjan, deklaris la manuskriptan deponejon de Eĉmiadzin kiel "posedaĵo de la laborantaj homoj de Armenio."[18] Ĝi estis submetita al la superrigardo de Levon Lisicjan, arthistoriisto kaj la nove nomumita komisaro de ĉiuj kulturaj kaj edukaj institucioj de Eĉmiadzin.[18][19] En marto 1922 la manuskriptoj de Eĉmiadzin senditaj al Moskvo dum la unua mondmilito estis ordonitaj esti redonitaj al Armenio fare de Aleksandr Miasnikjan [15]. 1.730 manuskriptoj estis aldonitaj al la originaj 4.660 manuskriptoj konserviaj ĉe Eĉmiadzin post kiam ili revenis al Armenio.[17]

En 1939 la tuta kolekto de manuskriptoj de Eĉmiadzin estis transdonita al la Ŝtata Publika Biblioteko en Erevano (kio poste fariĝis la Nacia Biblioteko de Armenio) per la decido de la sovetia armena registaro.[18][20] En la sama jaro estis 9.382 katalogitaj manuskriptoj ĉe la Matenadarano. La 3-an de marto 1959 la Konsilio de Ministroj de Soveta Armenio oficiale establis Matenadaranon kiel "instituton de scienca esplorado kun specialaj fakoj pri scienca konservado, studado, tradukado kaj publikigado de manuskriptoj" en nova konstruaĵo.[17] Ĝi ricevis la nomon de Mesrop Maŝtoc, la kreinto de la armena alfabeto, en 1962.[20]


Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Malnova konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Statuoj fronte de Matenadarano

La Matenadarano situas ĉe la piedo de malgranda monteto ĉe la norda rando de la avenuo Mesrop Maŝtoc, la plej vasta vojo en centra Erevano. La konstruaĵo estis diverse priskribita de observantoj kiel monumenta[21],, impona[22], kaj severa[23]. Herbert Lottman nomis ĝin "solena kaj solidaspekta"[24]. Sovetia vojaĝverkisto Nikolao Miĥajlov rimarkis, ke "En ĝiaj dimensioj kaj arkitekturo ĝi estas palaco."[25] La konstruaĵo estas listigita kiel nacia monumento de la registaro de Armenio.[26]

Ĝi estis konstruita el griza bazalto ekde 1945 ĝis 1958, tamen konstruado estis interrompita de 1947 ĝis 1953 pro manko de spertaj laboristoj. Projektita de la ĉefa arkitekto de Erevano Mark Grigorjan, ĝi estas influita de mezepoka armena arkitekturo. Laŭ Murad Hasratjan, la fasado de Matenadarano estas influita de la preĝejo de la 11-a-jarcenta Sanktaj Apostoloj de Anio, la granda ĉefurbo de Bagratida Armenio. Tamen, Grigorjan rimarkis, ke la fasada projektado (enirejo meze kun du ornamaj niĉoj ambaŭflanke) havas praajn radikojn, aperantajn ĉe la antikva egipta Templo de Edfu, kaj poste ĉe la preĝejo de la Sanktaj Apostoloj kaj la Senjora Palaco de Anio. Grigorjan projektis la enirhalon konforme al la gavito de la monaĥejo Sanahin. La konstruaĵo estis renovigita en 2012.[15]

Murpentraĵo de Van Ĥaĉatur (Vanik Ĥaĉatrjan) el 1960 prezentanta la Batalon de Avarajr situas en la enirejo. Tri murpentraĵoj kreitaj de Ĥaĉatur en 1959, kiuj prezentas tri periodojn de armena historio: Urarto, Helenismo kaj Mezepoko ĉirkaŭas la ŝtupojn kondukantajn al la ĉefa ekspoziciejo. Granda ebura medaljono kun diametro de 2 metroj prezentanta la portreton de Vladimir Lenin de Sergej Merkurov estis origine starigita en la aŭditorio de Matenadarano. La konstruaĵo havas suman etaĝan areon de 28.000 kvadrataj metroj. En la 1970-aj jaroj usona arkivisto Patricia Kennedy Grimsted rimarkis, ke Matenadaran estas unu el la malmultaj lokoj en sovetia Armenio kun klimatizilo.

De 1963 ĝis 1967, la statuoj de historiaj armenaj erudiciuloj, Toros Roslin, Grigor Tatevaci, Anania Ŝirakaci, Moseo de Ĥoreno, Mĥitar Goŝ kaj Frik, estis starigitaj maldekstre kaj dekstre de la ekstera konstruaĵo. Ili ĉiu reprezentas unu kampon: manuskripta bildigado, filozofio, kosmologio, historio, jurisprudenco kaj poezio respektive. La statuoj de Mesrop Maŝtoc kaj lia disĉiplo Korjun (1962) situas sub la teraso, kie staras la ĉefa konstruaĵo. Ekde la 1970-aj jaroj subĉiela ekspozicio situas proksime al la enirejo de la konstruaĵo. Ekspozicie estas ĥaĉkaroj de la 13-a - 17-a jarcentoj, tomboŝtono de la tombejo Noratus, viŝapo (armena motologiaĵo, drako) de 2a - 1a jarmiloj antaŭ Kristo, pordo de Tejŝebano (Karmir Blur), urarta arkeologia ejo.

Nova konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La nova konstruaĵo de Matenadarano.

La nova konstruaĵo de Matenadarano estis projektita de Arthur Meschian, arkitekto pli konata kiel muzikisto, por gastigi la kreskantan nombron de manuskriptoj. Kvinetaĝa konstruaĵo, ĝi estas trioble pli granda ol la malnova. Ĝi estas ekipita per altteknologia laboratorio, kie manuskriptoj estas konservitaj, restarigitaj kaj bitigitaj. Meschian rimarkis, ke li projektis la novan konstruaĵon laŭ maniero ne konkurenci kun la malnova, sed anstataŭe esti daŭrigo de ĝi. Komence oni planis konstrui ĝin fine de la 1980-aj jaroj, sed ne realiĝis pro la armena tertremo en 1988, la milito en Montara Karabaĥo kaj la sekva ekonomia krizo. Financita de moskva armena komercisto Sergej Hambarcumjan (10 milionoj da usonaj dolaroj) kaj Maksim Hakobjan, direktoro de la kombinaĵo Kupro kaj Molibdeno Zangezur (4 milionoj da usonaj dolaroj), ĝi estis konstruita de majo 2009 ĝis septembro 2011. Ĝi estis inaŭgurita la 20an de septembro 2011 antaŭ la festoj de la 20a datreveno de sendependeco de Armenio per ĉeesto de la tiama prezidanto Serĵ Sargsjan, katolikoso Garegino la 2-a de Eĉmiadzin kaj Aramo la 1-a de Kilikio, arcaĥa prezidanto Bako Sahakjan, kaj aliaj.[22]

Kolekto[redakti | redakti fonton]

Koridoro de la scienca deponejo

Nuntempe Matenadarano enhavas entute ĉirkaŭ 23.000 manuskriptojn kaj volvlibrojn inkluzive de fragmentoj. Ĝi estas, senkompare, la ununura plej granda kolekto de armenaj manuskriptoj en la mondo. Krome, pli ol 500,000 dokumentoj kiel imperiaj kaj dekretoj de la katolikosoj, diversaj dokumentoj rilataj al armenaj studoj kaj arkivaj periodaĵoj. La manuskriptoj kovras larĝan aron da temoj: religiaj kaj teologiaj verkoj (Evangelioj, Biblioj, lecionaroj, psalmoj, himnaroj, moralpredikaj kaj liturgiaj libroj), tekstoj pri historio, matematiko, geografio, astronomio, kosmologio, filozofio, jurisprudenco, medicino, alkemio, astrologio, muziko, gramatiko, retoriko, filologio, pedagogio, poemaroj, literaturaj tekstoj, kaj tradukoj el la greka kaj siria lingvoj. La verkoj de klasikaj kaj mezepokaj historiistoj Moseo de Ĥoreno Jeghiŝe kaj Korjun estas konservitaj ĉi tie, same kiel la laŭleĝaj, filozofiaj kaj teologiaj verkoj de aliaj famaj armenaj figuroj. La konservitaj verkoj de Gregorio de Narek kaj Nerses la 4-a ĉe Matenadarano formas la bazŝtonon de mezepoka armena literaturo.[18]

La manuskriptoj antaŭe konservitaj ĉe Eĉmiadzin konsistigas la kernon de la kolekto Matenadarano. La resto venis de la Lazarev-Instituto pri Orientaj Lingvoj en Moskvo, la Nersisian Seminario kaj la Armena Etnografia Societo, ambaŭ en Tbiliso, kaj la Muzeo de Literaturo kaj Artoj.

Kiam ĝi estis establita kiel klara institucio en 1959, Matenadarano havis ĉirkaŭ 10 000 armenajn manuskriptojn kaj 4 000 fragmentojn (nekompletajn volumojn aŭ izolitajn paĝojn) datantajn jam en la 5-a jarcento. Tiutempe estis ĉirkaŭ mil manuskriptoj en aliaj lingvoj, kiel la persa, siria, araba, greka, kartvela, rusa, hebrea, hinda, tamila, latina, etiopa (amhara) kaj aliaj lingvoj. Iuj originaloj, verkitaj en aliaj lingvoj, estis konservitaj nur en la armenaj tradukoj.[20]

Konstante kreskis la nombro de manuskriptoj konservitaj ĉe Matenadarano, plejparte danke al donacoj de privataj homoj de la armena diasporo. En 1972 estis jam 12 960 armenaj manuskriptoj kaj preskaŭ du mil manuskriptoj en aliaj lingvoj. Inter la ĉefaj donacantoj al Matenadarano estas Harutjun Hazarjan el Novjorko (397 manuskriptoj), Varuĵan Salatjan el Damasko (150 manuskriptoj), Rafael Markosjan el Parizo (37 manuskriptoj). Ruben Galiĉjan el Londono donacis malnovajn mapojn. En 1969 Taĉat Markosjan, 95-jaraĝa, el la vilaĝo Gharghan, proksime al Esfahano, en centra Irano, donacis manuskripton el 1069 al Matenadarano. Verkita en monaĥejo Narekavank, ĝi estas kopio de Evangelio verkita de Maŝtoc.[27]

La plej malnovaj manuskriptaj fragmentoj devenas de la 5a-6a jarcentoj, la plej malnovaj ilustritaj libroj kaj miniaturoj (tiuj de la Evangeliisto de Eĉmiadzin) devenas de la 6a jarcento, la plej malnova kompleta manuskripto datiĝas de 887 (Lazara Evangelio); la plej granda manuskripto estas la Homiliaro de Muŝ (Monaĥejo de la Sanktaj Apostoloj 16, 1200-1202, 70,5 × 55 cm, 27,5 kg) kaj la plej malgranda kalendaro (1434, 4 × 3 cm, 19 g) 17.

Rimarkindaj manuskriptoj[redakti | redakti fonton]

Statuo de Toros Roslin en Matedarano.

La kolektoj de antikvaj manuskriptoj estas inkluzivitaj en la internacia registro de Unesko Memoro de la Mondo ekde 1997, sub la nomo "Kolekto de antikvaj manuskriptoj de Matenadarano Maŝtoc". Inter la plej signifaj manuskriptoj de Matenadarano estas la Lazara Evangelio (9-a jarcento), la Eĉmiadzin-Evangelio (10-a jarcento) kaj la Mughni-Evangelio (11-a jarcento). La unua, tiel nomata ĉar ĝi estis alportita de la Lazara Instituto, estas de la jaro 887 kaj estas unu el la plej malnovaj kompletaj volumoj de Matenadarano. La Evangelio de Eĉmiadzin, datita el 989, havas 6-jarcentan, probable bizancan, ĉizitan eburan kovrilon. La kilikiaj prilumitaj manuskriptoj de Toros Roslin (13-a jarcento) kaj Sargis Picak (14-a jarcento), du eminentaj majstroj, ankaŭ estas tre aprezataj.[28]

Tri manuskriptoj rajtas forlasi la Matenadaranon regule. La unua estas la Evangelio Vehamor, donacita al Matenadarano de la katolikoso Vazgen la 1-a en 1975. Ĝi probable devenas de la 7-a jarcento kaj estas, do, la plej malnova kompleta armena manuskripto. La nomo rilatas al la patrino de la Katolikoso (vehamajr), al kies memoro Vazgen la 1-a dediĉis la manuskripton. Ekde Levon Ter-Petrosjan en 1991, ĉiu prezidanto de Armenio ĵuris sur ĉi tiu libro. La aliaj du, la Ŝuriŝkana Evangelio (1498, Vaspurakano) kaj la Evangelio de Ŝuhontoj (1669) estas ĉiujare kondukataj al la preĝejoj de Mughni kaj Oŝakan kaj honorataj de tieaj kunvenintoj.[29]

Publikigaĵoj[redakti | redakti fonton]

Katalogoj[redakti | redakti fonton]

La unua kompleta katalogo de la manuskriptoj de Matenadarano («Ցուցակ ձեռագրաց») estis eldonita en du volumoj en 1965 kaj 1970 kun suplementa volumo en 2007. Ĉi tiuj tri volumoj listigis 11 100 manuskriptojn konservitajn ĉe Matenadarano kun mallongaj priskriboj. Ekde 1984, pli detala katalogo estis publikigita, titolita La Ĉefa Listo de Armenaj Manuskriptoj («Մայր ցուցակ հայերէն ձեռագրաց»). En 2019, dek volumoj estis publikigitaj.

Banber Matenadarani[redakti | redakti fonton]

Matenadarano eldonas la sciencan ĵurnalon Banber Matenadarani (Բանբեր Մատենադարանի, "Heroldo de Matenadaran") ekde 1941. La artikoloj kutime estas dediĉitaj al la manuskriptoj kaj eldonoj de tekstoj en la kolekto. La ĵurnalo estis laŭdita pro altkvalita stipendio.

Aliaj eroj[redakti | redakti fonton]

Krom manuskriptoj, Matenadarano enhavas kopion de la Urbatagirk, la unua publikigita armena libro (1512, Venecio) kaj ĉiuj numeroj de la unua armena revuo Azdarar ("Heroldo"), publikigita en Madraso, Barato de 1794 ĝis 1796. La unua mapo presita en la armena, en Amsterdamo en 1695, ankaŭ estas konservita en Matenadarano[9].

Signifo kaj rekono[redakti | redakti fonton]

Kunmemora soveta monero dediĉita al Matenadarano, 1990.
Poŝtmarko de 2007 pri Matenadarano

Laŭ Nora Dudwick, en la sovetia periodo, la Matenadarano "simbolis la centrajn valorojn de armena kulturo [kaj signifis] al la armenoj la altnivelan kulturon kaj lernadon de iliaj prapatroj atingitajn jam en la kvina jarcento." Antropologo Levon Abrahamjan rimarkis, ke la laika Matenadarano daŭrigis la tradiciojn de la monaĥejaj muzeoj ene de ŝtata ateisma ŝtato. Thomas de Waal rimarkas, ke apud pluraj aliaj institucioj (ekz. La Opero, Nacia Galerio) Matenadarano estis centra en la sovetiaj klopodoj fari Erevanon "deponejo de armenaj mitoj kaj esperoj." [17]

Karen Demirĝjan, la sovetia armena gvidanto, skribis en libro de 1984, ke "Unuafoje ne necesis savi armenajn librojn kaj manuskriptojn de detruo per senfinaj vagadoj, ĉar ili estas konservitaj en la templo de nepageblaj kreaĵoj de la popola menso kaj talento, la Erevana Matenadarano". La oficiala gazeto de la Komunista Partio, Pravda, skribis en 1989, ke neniu edukita sovetia civitano povas "imagi spiritan vivon sen la ĉefurba Galerio Tretjakov, la Leningrada Ermitejo kaj la Erevana Matenadarano".[24]

Usona diplomato John Brady Kiesling priskribis Matenadaranon kiel "mondan klasan muzeon [...] ĉefe pro ĝia statuso kiel la eterna (oni esperas) deponejo por la mezepoka skriba kulturo de Armenio." La kolekto Matenadarano estis enskribita de Unesko en la Registro pri Memoro de la Mondo en 1997. Ĝi efike agnoskis Matenadaranon kiel valora kolekto de internacia signifo.[30]

Matenadarano fariĝis unu el la famaĵoj kaj gravaj turismaj allogaĵoj de Erevano ekde la estiĝo. En 2016 ĝi ricevis ĉirkaŭ 89.000 vizitantojn, kaj ĉirkaŭ 112.000 vizitantojn en 2018. Turistoj venas de Rusio, Germanio, Italio, Hispanio, Francio, Pollando kaj aliloke. Multaj eksterlandaj eminentuloj vizitis la Matenadaranon, kiel Indira Gandhi, Leonid Breĵnev, Karlo, princo de Kimrujo, Vladimir Putin, Sirindhorn, Boris Tadić, Sergio Mattarella, José Manuel Barroso, Bronisław Komorowski, Heinz Fischer, Valdis Zatlers, Rumen Radev, kaj aliaj.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Fakoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la decido de la Registaro de la Respubliko Armenio, La Esplorcentro Matenadarno estas "neprofitcela organizaĵo", kiu funkcias en la Ministerio pri Edukado kaj Scienco.Rouzan Poghosian (19an de julio 2007). Hrachya Tamrazian becomes new Director of Matenadaran. Alirita 27an de junio 2009..</ref>[31]։ Ĝia direktoro estas doktoro pri filologio Hraĉja Tamrazjan . La ĉefa misio de la kolekto estas konservado kaj esplorado de la Instituto.[32]

La Instituto dividiĝas en naŭ fakojn:

  • Manuskriptoj, kie estas konservitaj ĉirkaŭ 23 000 manuskriptoj, fragmentoj kaj dokumentoj. La jenaj kolektoj estas en la fako pri manuskriptoj: originalaj armenaj manuskriptoj, modernaj armenaj manuskriptoj, armenaj fragmentoj, arabaj manuskriptoj, arabaj leteraj fragmentoj, fremdlingvaj manuskriptoj, fremdlingvaj fragmentoj.[33],
  • Ekspoziciejoj situantaj en la malnova monumenta konstruaĵo, 15 ekspoziciejoj estas prezentitaj.[34]
  • Legado - legado estas farata de dungitoj kaj patronoj ekster manuskriptaj kaj arkivaj materialoj, presita informservo.[35]
  • Fako pri Internaciaj Rilatoj, kiu celas certigi la internaciigon de la ĉefaj strategiaj direktoj de Matenadaran .
  • Fako pri prizorgado de retejoj: temas pri bitigado de mezepokaj manuskriptoj, arkivaj dokumentoj, same kiel armenologia literaturo kaj gazetaraj kolektoj konservitaj en la biblioteko Matenadarano, same kiel la disvolviĝo kaj uzo de aldonaj programoj rezultantaj de bitigo.
  • La gazetara fako pri armenologia presita literaturo, kiu okupiĝas pri liverado de libroj, gazetaro, ellaborado, registrado, mapado, instalado kaj prizorgado en la biblioteko.[36],
  • Fako pri Konservado kaj Scienca Disvolviĝo de Arkivaj Dokumentoj: pli ol 500 000 arkivaj dokumentoj estas stokitaj ĉi tie.[37]
  • Fako pri Restarigo: la fako okupiĝas pri restarigo de manuskriptoj kaj dokumentoj.[38]
  • Komputila fako: la ĉefaj funkcioj estas la enigo, provlegado, paĝigo, aranĝo kaj publikigo de Matenadaranaj verkoj, artikoloj, libroj.[39]

Ekzistas ankaŭ apartaj esploraj fakoj. La biblioteko estas financata grandparte de la kulturministerio kaj de fondaĵoj funkciantaj en la armena diasporo (kiel ekzemple la Fondaĵo Calouste Gulbenkian), per diversaj donacoj.

Մատենադարանի հին շենքի համայնապատկերը

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2012) Հայաստան Հանրագիտարան. Erevano: Հայկական հանրագիտարան հրատարակչություն, p. 736. ISBN 978-5-89700-040-1.
  2. Histoire du peuple arménien. Privat. ISBN 9782708968745.
  3. Gérard Dédéyan (dir.). Histoire du peuple arménien. Privat, Toulouse, 2007. p. 660.
  4. (1971) Հայերեն արմատական բառարան [Vortaro de Armenaj Radikvortoj], 2‑a eldono (armene), Erevano: Erevana Ŝtata Universitato. Volumo Volumo III, p. 269
  5. "The Madenataran: The Parchment Gate of Armenian", Hairenik Association, 1981, paĝo 219.
  6. (1991) Selected Studies in Pseudepigrapha and Apocrypha: With Special Reference to the Armenian Tradition. BRILL. ISBN 9789004093430. “Two MSS in the Matenadaran, Library of Ancient Manuscripts in Erevan...”.
  7. (2009) “Eastern Christian Iconographic and Architectural Traditions: Oriental Orthodox”, The Blackwell Companion to Eastern Christianity. John Wiley & Sons, p. 398. ISBN 9780470766392. “Nuntempe, kiel rezulto de ampleksa armena diasporo, manuskriptoj troviĝas ĉie en kolektoj ĉirkaŭ la mondo, inkluzive de Erevano (la erevana Matenadarano)...”.
  8. (1983) History of Libraries: Ancient and Mediaeval (Historio de bibliotekoj: antikvaj kaj mezepokaj). Nov-Delhio: Oxford & IBH Publishing Co. Pvt. Ltd., p. 71. “La atesto pri la riĉeco de ilia produktaĵo kaj la spekulativa penso sur ĝi nun haveblas al ni en la biblioteko Matenadarano en Erevano.”..
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 (1981) “Մատենադարան [Matenadaran]”, Armena Soveta Enciklopedio Volumo 7 (armene).
  10. (1976) Արդի հայերենի բացատրական բառարան [Klariga Vortaro de Moderna Armena Lingvo] (armene). Erevano: Hayastan Publishing, p. [htt//www.nayiri.com/].
  11. (1837) Նոր բառգիրք հայկազեան լեզուի [Nova Vortaro de Armena Lingvo] (armene). Venecio: San Lazzaro degli Armeni.
  12. "Հայկական մանրանկարչութիւն. Մխիթարեան մատենադարան ձեռագրաց, Ա, Վենետիկ, 1966", 1968, paĝoj 264–269. (armene)
  13. APIA 00248. Hill Museum & Manuscript Library. “Armena Patriarkejo de Itanbulo, Nacia Matenadarano”.
  14. "malfermo de nova Matenadarano en la Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin".
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 15,4 15,5 15,6 (1981) “Մատենադարան (Matenadarano)”, Armena Soveta Enciklopedio Volumo 7 (armene).
  16. Old Seminary Building. Patrina Sidejo de Sankta Eĉmiadzino. “The vast collection of manuscripts of the Armenian Church were housed in the building until the Soviet Period.”.
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 17,4 17,5 17,6 (1981) “Matenadaran”, Moderna enciklopedio de rusa kaj soveta historio Volumo 21. Academic International Press. ISBN 978-0-87569-064-3.
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 "Երբեք չհնացող արժեքներ", Hayastani Hanrapetutyun, 28an de junio 2018. (armene)
  19. "Եկեղեցու սեփականության բռնագրավումը Խորհրդային Հայաստանում (1920 թ. դեկտեմբեր – 1921 թ. փետրվար) [Elproprigo de ekleziaj proprietaĵoj en Soveta Armenio (Decembro 1920-Febrero 1921)]", 2014, paĝoj 96–97. (armene)
  20. 20,0 20,1 20,2 Matenadaran. Historical review.
  21. (1979) Armenia Observed. Novjorko: Ararat Press, p. 166. ISBN 9780933706101. “Fine de Lenin-Avenuo, kie iam leviĝis nuda roko, tie nun staras la monumenta konstruaĵo de Matenadarano - deponejo de raraj manuskriptoj kaj miniaturoj”.
  22. 22,0 22,1 (2010) Historia Vortaro de Armenio. Lanham, Marilando: Scarecrow Press, p. 58. ISBN 978-0-8108-7450-3.
  23. (1993) Claws of the Crab: Georgia and Armenia in crisis. Londono: Trafalgar Square Publishing, p. [htt://archive.org/details/isbn_9781856191616/e/172 172]. ISBN 978-1856191616. “Malsupre laŭ la monteto, sed ankoraŭ sur elstara deklivo, staras la Matenadaran, severa konstruaĵo el griza ŝtono, finita en 1957 laŭ la monumenta rondarkada stilo.”.
  24. 24,0 24,1 "Despite Ages of Captivity, The Armenians Persevere", The New York Times, 29an de februaro 1976, paĝoj 287.
  25. (1988) Libro pri Rusio - En la Unio de Egaluloj - Priskriboj, Impresoj, La memoreblo. Moskvo: Progress Publishers, p. 111. ISBN 978-5010017941.
  26. Ինստիտուտի շենք. Մեսրոպ Մաշտոցի անվան հին ձեռագրերի գիտահետազոտական ինստիտուտը (Մատենադարան) (armene). Armena Ministerio de Kulturo.
  27. “Матенадаран [Matenadaran]”, Granda Soveta Enciklopedio (ruse). online
  28. (2014) “"One Nation, One Faith, One Church": The Armenian Apostolic Church and the Ethno-Religion in Post Soviet Armenia”, Armenian Christianity Today: Identity Politics and Popular Practice. Londono: Routledge. ISBN 9781317178576.
  29. "Մատենադարանի նոր գիտական համալիրը` հայագիտության զարգացման խթան", azatutyun.am, 19an de septembro 2011. (armene)
  30. "90.000 vizitantoj en 2016: Geography of tourists visited Armenia’s Matenadaran expands", 9an de februaro 2017.
  31. Histoire du peuple arménien. Privat, p. 637. ISBN 9782708968745.
  32. ՀՀ Կառավարության որոշումը «Մատենադարան» Մեսրոպ Մաշտոցի անվան հին ձեռագրերի գիտահետազոտական ինստիտուտ» պետական ոչ առևտրային կազմակերպության կանոնադրությունը հաստատելու ՀՀ Կառավարության 2002 թվականի սեպտեմբերի 12-ի n 1885-ն որոշումն ուժը կորցրած ճանաչելու մասին (Decido de la Registaro de la Respubliko Armenio pri aprobado de la ĉarto de la Ŝtata Nekomerca Organizo "Matenadaran" Mesrop Mashtots Ancient Manuscripts Research Institute "Ŝtata Nekomerca Organizo, la decido de la Registaro de la Respubliko Armenio de la 12a de septembro 2002 n 1885) (2008-05-15). Alirita 2016-05-13.
  33. Մատենադարանի կայքէջ, Ձեռագրատուն. Alirita 2016-05-13.
  34. Մատենադարանի կայքէջ, Մատենադարանի թանգարանային համալիր. Alirita 2016-05-13.
  35. Մատենադարանի կայքէջ, Մատենադարանի ընթերցասրահ. Alirita 2016-05-13.
  36. Մատենադարանի կայքէջ, Միջազգային կապերի բաժին. Alirita 2016-05-13.
  37. Մատենադարանի կայքէջ, Արխիվային փաստաթղթերի պահպանման և գիտական մշակման բաժին. Alirita 2016-05-13.
  38. Մատենադարանի կայքէջ, Թվայնացման և կայքէջի սպասարկման բաժին. Alirita 2016-05-13.
  39. Մատենադարանի կայքէջ, Հայագիտական տպագիր գրականության և մամուլի բաժին. Alirita 2016-05-13.