Serĵ Sargsjan
Serĵ Sargsjan | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() en oktobro 2007
| |||||
Persona informo | |||||
Սերժ Սարգսյան | |||||
Naskiĝo | la 30-an de junio 1954 (do nun 69-jara) en Stepanakerto, Montara Karabaĥo | ||||
Religio | Armena Apostola Eklezio vd | ||||
Lingvoj | armena • rusa • azerbajĝana vd | ||||
Loĝloko | Erevano vd | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio • Armenio vd | ||||
Alma mater | Erevana ŝtata universitato | ||||
Partio | Respublikana partio de Armenio | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Azat Sargsyan vd | ||||
Patrino | Nora Sargsyan vd | ||||
Gefratoj | Levon Sargsyan • Sashik Sargsyan vd | ||||
Edz(in)o | Rita Sargsjan | ||||
Infanoj | filinoj Anuŝ kaj Satenik | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • militisto vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
prezidanto de Armenio | |||||
Dum | la 9-an de aprilo 2008 – la 9-an de aprilo 2018 | ||||
Antaŭulo | Robert Koĉarjan | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Serĵ Azati Sargsjan (armene Սերժ Ազատի Սարգսյան, latinliterigite ankaŭ Serž Azati Sargsyan) estas armena politikisto naskiĝinta la 30-an de junio 1954 en Stepanakerto, Montara Karabaĥo, do nun 69-jara. Ekde februaro 2008 li estas la prezidanto de Armenio.
Antaŭe li inter la jaroj 1993 kaj 2007 estis nacia ministro pri defendo. Inter marto 2007 kaj aprilo 2008 li estis ĉefministro de la ŝtato. En februaro 2008 li elektiĝis posteulo de la antaŭa ŝtata prezidanto Robert Koĉarjan.[1] Kvankam la balotaj observantoj de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) juĝis la baloton plejparte justa, la kandidato Levon Ter-Petrosjan post la baloto alvokis al demonstracioj kaj postulis nuligon de la laŭ li manipulitaj balotaj rezultoj. La 1-an de marto 2008 amasa demonstracio estis perforte finita.[2]
La 9-an de aprilo 2008 Serĵ Sargsjan per solena ĵuro en celebraĵo oficiale ekdeĵoris kiel prezidanto de Armenio.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ artikolo pri la prezidanta baloto de februaro 2008 en la germanlingva retejo n24.de
- ↑ http://www.newsru.com/world/01mar2008/sd.html artikolo "В Ереване полиция разогнала митинг оппозиции" en la retejo NEWSru.com (ruse)