Serĵ Sargsjan
Serĵ Azati Sargsjan (armene Սերժ Ազատի Սարգսյան, latinliterigite ankaŭ Serž Azati Sargsyan) estas armena politikisto naskiĝinta la 30-an de junio 1954 en Stepanakerto, Montara Karabaĥo, do nun 70-jara. Ekde februaro 2008 li estas la prezidanto de Armenio.
Antaŭe li inter la jaroj 1993 kaj 2007 estis nacia ministro pri defendo. Inter marto 2007 kaj aprilo 2008 li estis ĉefministro de la ŝtato. En februaro 2008 li elektiĝis posteulo de la antaŭa ŝtata prezidanto Robert Koĉarjan.[1] Kvankam la balotaj observantoj de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) juĝis la baloton plejparte justa, la kandidato Levon Ter-Petrosjan post la baloto alvokis al manifestacioj kaj postulis nuligon de la laŭ li manipulitaj balotaj rezultoj. La 1-an de marto 2008 amasa manifestacio estis perforte finita.[2]
La 9-an de aprilo 2008 Serĵ Sargsjan per solena ĵuro en celebraĵo oficiale ekdeĵoris kiel prezidanto de Armenio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo pri la prezidanta baloto de februaro 2008 en la germanlingva retejo n24.de
- ↑ http://www.newsru.com/world/01mar2008/sd.html artikolo "В Ереване полиция разогнала митинг оппозиции" en la retejo NEWSru.com (ruse)