Hraĉja Aĝarjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hraĉja Aĝarjan
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1876 (1876-03-08)
en Istanbulo
Morto 16-an de aprilo 1953 (1953-04-16) (77-jaraĝa)
en Erevano
Lingvoj armena
Ŝtataneco Otomana ImperioSovetunio
Alma mater Getronagan Armenian High School • Literatura fakultato de Parizo • Universitato de Strasburgo
Subskribo Hraĉja Aĝarjan
Memorigilo Hraĉja Aĝarjan
Okupo
Okupo lingvisto • filologo • universitata instruisto
Verkoj Q13053558
Dictionary of the Armenian First Names
vdr
Hraĉja Aĝarjan

Hraĉja Aĝarjan (armene: (klasika skribo) Հրաչեայ Աճառեան, (reformita skribo) Հրաչյա Աճառյան, n. en Konstantinopolo, Otomana Imperio, la 8-an de marto 1876 - m. en Erevano, Armena Soveta Socialisma Respubliko, la 16-an de aprilo 1953) estis armena lingvisto, leksikografo, etimologo, filologo kaj akademia profesoro ĉe la Armena Akademio de Sciencoj. Li ankaŭ estis membro de la Franca Lingvistika Asocio kaj de la Ĉeĥoslovaka Instituto de Orientaj Studoj.

Aĝarjan studis ĉe la Universitato La Sorbonne kun Antoine Meillet kaj ĉe la Universitato de Strasburgo. Li laboris kiel instruisto en la Gevorkjan Teologia Seminario de Eĉmiadzin, en Ŝuŝo kaj en Teherano. Li estis postvivinto de la Armena genocido, li venis al Erevano en 1923. Tie, li instruis fremdlingvojn, relativan gramatikon, kaj la historion de la armena lingvo en la Erevana Ŝtata Universitato. Li estas la verkinto de pli ol 200 sciencaj publikaĵoj pri armenologio, armena lingvo kaj orientaj lingvoj. La armena Ŝtata Instituto de Lingvistiko estas nomita laŭ li.