Oŝakan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oŝakan
village in Armenia
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 962  (2012) [+]
Geografio
Geografia situo 40° 16′ N, 44° 19′ O (mapo)40.26333333333344.314722222222Koordinatoj: 40° 16′ N, 44° 19′ O (mapo) [+]
Alto 1 020 m [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Oŝakan (Armenio)
Oŝakan (Armenio)
DEC
Oŝakan
Oŝakan
Situo de Oŝakan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oshakan [+]
vdr

Oŝakan (armene Օշական ) estas granda vilaĝo en Aragacotno (Armenio) situanta 8 kilometrojn sudokcidente de Aŝtarako. Ĝi estas konata kaj de historiistoj kaj de pilgrimantoj de la Armena Apostola Eklezio. Ĝi havas 5,179 loĝantojn.

Dum la Arsakida Dinastio de la Reĝlando Armenio, ĝi funkciis kiel ĉefurbo de la provinco Ajrarato kaj ĉefurbo de la provinco Aragacotno kiun la nobeldomo Amatuni regis. Tamen, ĝi estas eble plej konata pro la preĝejo Sankta Mesrop Maŝtoc kiu ankaŭ estas la tombo de la sanktulo, kreinto de la armena alfabeto kaj tradukinto de la Biblio en la armenan lingvon. La preĝejo havas lian tombon ene kaj estis rekonstruita de la Katolikoso Georgo la 4-a en 1875. Murpentraĵoj en la interno estis faritaj en 1960 fare de la artisto H. Minasjan[1].

Je la sudo de la urbo estas arkeologiejo, kie elfosaĵoj malkovris fortikaĵon kaj kvin palacojn konstruitajn ĉirkaŭ la 7-a kaj 5-a jarcentoj a.K.

En la nordo de urbo situas la valo Mankanoc kie troviĝas la preĝejo Sankta Ciono, el la 7-a jarcento. Oni kredas ke ĝi havas la tombon de la bizanca imperiestro Maŭrico aŭ de lia patrino, ĉar historiisto asertis ke li devenis el Oŝakan. Najbare de la preĝejo estas kolono sur soklo datita de la 7-a al la 6-a jarcentoj a.K[2].

Okcidente de Oŝakan troviĝas ponto de la jaro 1706 kiu transiras la riveron Kasagh.

Sur altaĵo iom for de la urbo ekzistas la sanktejo Tuĥ Manuk kun granda ĥaĉkaro apude kiu sidas ene de granda tombejo. Ekzistas tombejoj de la Ferepoko ĉirkaŭ la areo. Pli alte sur la sama monteto povas esti vidata la sanktejo de sankta Gregorio. Proksime estas ankaŭ la sanktejoj de Sankta Sarkis, Santa Tadeo la apostolo, kaj rok-tranĉita preĝejo Astvacacin[3].

Situo[redakti | redakti fonton]

Rivero Kasagh proksime al Oŝakan.

Oŝakan situas 23 kilometrojn nordokcidente de Erevano kaj atingeblas per la rapidvojo M1 kondukanta al Gjumri . En la provinca ĉefurbo Aŝtarako, flanka vojo (H19) disbranĉiĝas sudokcidente, kiu post kvar kilometroj kondukas tra Oŝakan kaj plu al Eĉmiadzin, kie ĝi ligas al la M5 inter Erevano kaj Armaviro . Kvinkilometra vojo (H20) en nordokcidenta direkto ankaŭ ligas Oŝakan kun la M1 proksime al la vilaĝo Agarak kaj poste grimpas supren laŭ la deklivo de Aragaz al monaĥejo Tegher kaj Bjurakan. Kun alteco de 1051 metroj, Oŝakan ankoraŭ estas en la larĝa ebenaĵo de la valo Aras ĉe la rando de la sudaj promontoroj de la 4090 metrojn alta Aragaz. Tie leviĝas la rivero Kasagh , kiu transiras Aŝtarakon en profunda gorĝo, ĝi fluas sude de la urbocentro preter Oŝakan kaj poste enfluas en la rivero Aras[4][5].

Mezepoka ponto en Oŝakan

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la Arsakida Dinastio de la Reĝlando Armenio ĝi servis kiel la ĉefa urbo de la provinco Ajrarat kaj la ĉefurbo de sia kantono Aragacotn, el kiu regis la nobela familio Amatuni. Tamen Oŝakan estas plej konata pro la katedralo Sankta Mesrop Maŝtoc, kiu estas la tombo de la monaĥo kaj sanktulo Mesrop Maŝtoc, la kreinto de la armena alfabeto. La preĝejo enhavas lian tombon kaj estis rekonstruita de Katolikoso Georgo la 4-a en 1875. Murpentraĵoj interne estis faritaj en 1960 de la artisto H. Minasjan. La preĝejo Sankta Mesrop estas la sidejo de la diocezo de Aragacotn de la Armena Apostola Eklezio.

Tuj sude de la urbo estas la monteto Didikond, kie elfosadoj malkovris fortikaĵon kaj kvin palacojn konstruitajn ĉirkaŭ la 7-a ĝis 5-a jarcentoj a.K.

Norde de la urbo situanta en la valo Mankanoc troviĝas preĝejo Sankta Siono el la 7-a jarcento p.K. Ĝi verŝajne markas la tombon de bizanca imperiestro Maŭrico aŭ lia patrino, ĉar historiisto asertas ke li venis de Oŝakan. Apud al la preĝejo estas kolono sur soklo datita en la 6-a aŭ 7-a jarcento.

Preĝejo Mesrop Maŝtoc konstruita en 1875

Unua preĝejo fondiĝis post la morto de Mesrop Maŝtoc ĉirkaŭ 443 de Vahan Amatuni, princo de la dinastio Amatuni nomumita de la sasanidoj kiel asistanto de la guberniestro, kiu en 451 ribelis sin kun aliaj armenaj dinastioj kontraŭ la enkonduko de la persa religio en sian landon kaj pro ĝi Gorgan estis sendita al ekzilo. Krom la kripto, nenio konserviĝis de ĉi tiu konstruaĵo kaj la multaj postaj ankaŭ forperdiĝis. La nuna preĝejo estis konstruita sub la zorgado de la Katolikoso Georgo la 4-a inter 1875–1879.[6].

Oŝakan estas menciita kune kun Karbi (norde de Mughni) en surskribo datita en 1244 fare de princo Kurd, filo de princo Vache Vaĥutjan, sur la ĉefa preĝejo de la eksa monaĥejo Astvacnkal (sur rivero Kasagh duonvoje inter Saghmosavank kaj la rezervujo Aparan). La princo donacis teron al ambaŭ lokoj. Dum la regado de la Katolikoso Movses Siuneci (1620-1633) kaj lia posta lernanto Pilipos Haghbakeci (1633-1655), la monaĥejo de Oŝakan kaj aliaj armenaj monaĥejoj, kiuj antaŭe fermiĝis, estis rekonstruitaj[7].

En 1827 batalo inter la trupoj de la persa ŝaho Abas Mirza kaj la trupoj de la Rusa Imperio sub la gvidado de generalo Afanasi Krasovskij okazis proksime al Oŝakan dum la rusa-persa milito 1826-1828. Monumento estis starigita en 1833 por memorfesti la malvenkon de la rusoj, kiuj perdis inter 1154 kaj 3200 virojn. En 2011 nova monumento estis inaŭgurita sude de la rivero Kasagh sur la vojo al Eĉmiadzin.

Sur monteta pinto super la urbo estas la sanktejo Tuĥ Manuk kun granda ĥaĉkara monumento apuda, kiu sidas ene de granda tombejo. La parto de la tombejo pli alta sur la monteto estas la plej malnova sekcio dum la pli malalta parto enhavas lastatempan tombejon. Ekzistas Ferepokaj tombokampoj ĉirkaŭ la areo. Pli alte sur la sama monteto videblas la sanktejo Sankta Gregorio. Proksime estas ankaŭ la sanktejoj de Sankta Sargis, Sankta Tadeo la Apostolo, kaj rok-tranĉita Dipatrino[8].

Prelato de Diocezo Aragacotn[redakti | redakti fonton]

Katedralo de la Diocezo de Aragacotn en Oŝakan.

La diocezo kaj prelato estis formita de la Katolikoso Garegino la 1-a, en 1996. La 30-an de majo, per encikliko. La Primaso de la Katedralo Sankta Mesrop Maŝtoc de Oŝakan, kiu estas unu el la ĉefaj armenaj naciaj sanktejoj (la korpo de Mesrop Maŝtoc estas entombigita ĉi tie). La Diocezo de Aragacotn kovras la regionon Aragacotn de la Respubliko Armenio (Aragacotn kaj la plej ganda parto el la historia provinco Ajrarat). La teritorio de la diocezo estis subigita al malsamaj episkopaj seĝoj en malsamaj tempoj[9].

La funkciantaj monaĥejoj kaj preĝejoj de la diocezo de Aragacotn estas: Preĝejo Sankta Mesrop Maŝtoc, preĝejo Sankta Marine de Aŝtarako, Preĝejo Sankta Sarkis , Baziliko de Sankta Kruco de Aparan, Katedralo de Talin, Preĝejo Sankta Dipatrino de Karbi, Preĝejo Sankta Georgo de Koŝ, Preĝejo Sankta Johano de Mastara, Monĥejo de Mughni kaj Saghmosavank . En Oŝakan, apud la preĝejo Mesrop Maŝtoc ekzistas lernejo nomita laŭ li. La diocezo publikigis la periodaĵojn "Ŝoghakn" (1998 -2000), 2000 "Aragatsotn" ekde La lernejo Ĥrimjan kiu funkcias en la vilaĝo sub la aŭspicioj de la diocezo de Aragatsotn kaj uson-armenaj bonfarantoj Silva kaj Irma Ter-Stepanjan. La vikario de la diocezo Aragatsotn estis pastro Vazgen Mirzaĥanjan (ekde 1999). Nun tiun postenon okupas la episkopo Proŝjan[10].

Arkeologiaj elfosejoj en Oŝakan[redakti | redakti fonton]

Tomboj eltrovitaj en Oŝakan.

La areo de Oŝakan riĉas je arkeologiaj monumentoj. Fine de la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a jarcento oelfosis tie arkeologoj Uvarov kaj Lalajan. Dekduoj da maŭzoleoj envicigitaj per grandaj ŝtonoj estis trovitaj sur la maldekstra bordo de la rivero Kasagh. Regulaj elfosadoj estis faritaj en la regiono Oŝakan ekde 1971. Monumentoj de malsamaj epokoj estis rivelitaj en apartaj lokoj de la monteto "Didi Kond" en la centro de la vilaĝo[11].

Elfosado estis farita sur la supro de la monteto kaj eltroviĝis katelo el la 7a-5a jarcentoj a.K. kun areo de 0,25 ha․ La eksteraj muroj larĝaj 2,5 - 2,65 m estas tegitaj per grandaj tofaj ŝtonoj, plifortigitaj per argila mortero. Ene de la kastelo (dividita per nord-suda vando) estas kelkaj kel-loĝdomaj konstruaĵoj el la 5-a kaj 7-a jarcentoj․ La areo de la kastelo estis loĝejo. Sur la norda deklivo de la monteto kaj ĉe la piedo․ La unua kaj parto de la dua palaca komplekso, konsistanta el 40 ĉambroj, salonoj kaj temploj, estas nuntempe elfosita.

Dum la elfosado troviĝis granda nombro da ceramikaĵoj, ŝtonoj, ostoj, juvelaĵoj, idoloj kaj pli ol 100 aliaj statuoj. Ĝi estis malfermita sur la ruinoj de ĉi tiuj kompleksoj en la 3-a jarcento a.K. Praa maŭzoleo, kiu ekzistis ĝis la 2a jarcento. Sur la orientaj, sudaj kaj parte nordaj deklivoj de la monteto estas pli ol 1000 ferepokaj urartaj tomboj, el kiuj ĉirkaŭ 70 kromakoj, ŝtonaj skatoloj kaj grandaj maŭzoleoj estis elfositaj. Granda nombro da iloj, armiloj, oro, arĝento, bronza juvelaĵo, agato, diversaj ceramikaĵoj kaj lignaj aĵoj estis eltrovitaj. Sur la okcidenta deklivo de la monteto estas mezepoka maŭzoleo (surskriboj, altaj skulptaĵoj, multaj ĥaĉkaroj konserviĝis sur la tomboŝtonoj).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Fruktoproduktado en Oŝakan..

La ĉefa branĉo de la komunuma ekonomio estas agrikulturo. Plej multe de la malneta produkto dependas de agrikultura produktado. La ĉefa parto de la kultivitaj teroj funkcias kiel fruktoplantejoj, vitejoj, kultiveblaj teroj, paŝtejoj, herbejoj. La kultiveblaj teroj okupas 314 hektarojn en la terkulturaj posedaĵoj, la fruktoplantejoj kaj vitejoj okupas areon de 123 hektaroj. En la vilaĝo ili okupiĝas pri fruktokultivado, vinkultivado, kultivado de legomoj, greno kaj furaĝaj kultivaĵoj. Rezervaj teroj okupas ĉirkaŭ 27% de la komunuma areo, el kiuj paŝtejoj estas 152 hektaroj, kultiveblaj teroj, 69 hektaroj. Ili okupiĝas pri bredado de brutoj kaj malgrandaj brutoj, la laktindustrio estas disvolvigita. La nutraĵa industrio disvolviĝas en la kampo de industrio. Ĉi tie konstruiĝis vinfabrikejo. Ŝereo estas marko de vinoj produktitaj en la regiono. La produkto estas konsumata en Armenio kaj eksterlande. En la vilaĝo konstruiĝis viandoproduktada entrepreno. Ĝi ankaŭ havas edukan bonfaradan fondaĵon "Oshakan".

Edukado[redakti | redakti fonton]

Lernejo ''Drpatun''.

kvankam Oŝakan estas malgranda komunumo kaj ĉirkaŭ ĝi troviĝas pli grandaj loĝlokoj kiaj la provinca ĉefurbo mem (Aŝtarako), ĝi havas plurajn edukajn centrojn.

  • Mezlernejo Mesrop Maŝtoc:

La lernejo ekzistas delonge, sed en 1945, kiam Harutjun Stepanjan fariĝis la direktoro de la lernejo, la nuna konstruaĵo de la lernejo estis konstruita pro la lastaj klopodoj. Antaŭ tio, klasoj okazis en la lernejo de preĝejo Sankta Mesrop Maŝtoĉ en Oŝakan (ĝi estis konstruita en 1914). Danke al Stepanjan, la lernejo ricevis la nomon de Mesrop Maŝtoc. La lernejo nun estas mezlernejo kun ĉirkaŭ 700 lernantoj. Ĝi konsistas el 3 konstruaĵoj. La lernantoj de la lernejo multfoje partoprenis diversajn olimpikojn kaj konkursojn. Lerneja teamo partoprenis en la televida ludo "Armena Kavaliro".

  • Bazlernejo Pajlak Babkenjan
  • Lernejo Ĥrimjan estis fondita en 2007. Uson-armenaj filantropoj Silva kaj Irma Ter-Stepanjan vizitis Armenion en la jaro 2000, kaj ankaŭ vizitis Oŝakanon, tiam renkontiĝis kun la katolikoso Garegino la 2-a kaj ofertis krei lernejon pri la armena alfabeto en la korto de la preĝejo Sankta Maŝtoco. Tio fariĝis realaĵo kaj estis la kialo por fondi ĉi tiun lernejon en Oŝakan. Unu tia lernejo funkcias en Nov-Ĵerzejo.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Kvaropo Evat el Oŝakan muzikumas proksime al la preĝejo Sankta Mesrop Maŝtoc.

La kulturpalaco de Oŝakan havas sian popoldancan ensemblon kiu nomiĝas Angela Ŝahnabadjan kaj kiu funkcias de ĉirkaŭ jardeko. La ensemblo fariĝis laŭreato de la Internacia Festivalo Kars, laŭreato de internaciaj festivaloj en Kartvelio, gajninto de kelkaj konkursoj organizitaj de la kultura centro "Minora". Partoprenanto de konkursoj, partoprenanto de la evento dediĉita al la 15a datreveno de la lokaj aŭtonomiaj instancoj de Armenio (Gjumri 2011), partoprenanto de kelkaj aliaj koncertoj. La arta direktoro de la ensemblo estas Armen Muŝeghjan. En 2013 , la grupo akiris la duan lokon en la internacia danckonkurso okazinta en Batumo . La Latinamerika Danca Ensemblo de la Kultura Palaco ankaŭ partoprenas en kelkaj konkursoj kaj estas premiita. La estro estas Diana Muradjan[12].

La Junulara teatra trupo de la Palaco de Kulturo registris grandan sukceson, plurfoje gajnante la 1-an premion en la Granata Konkurso. Ĝi prezentis kelkajn teatraĵojn en la regionoj de Armenio kaj Arcaĥo

Kultura palaco de Oŝakan.

Estas pentrista klubo en la Kultura Palaco de Oŝakan. La membroj de la grupo partoprenis en kelkaj ekspozicioj. Same estas metia grupo en la lernejo apud la preĝejo Sankta Mesrop Maŝtoc.La verkoj de la grupo estis prezentitaj por vendado kaj ekspozicioj. La lernejo apud la katedralo, nomata Drpatun ankaŭ havas grupon de tapiŝfarantoj[13].

En 2011, Oŝakan estis rekonita kiel unu el la plej bonaj kulturaj komunumoj en Armenio ĉe la ekspozicio organizita en Gjumri okaze de la 15-a datreveno de la lokaj aŭtonomiaj korpoj de la Respubliko Armenio[14].

La 5- an de julio 2014 lanĉiĝis en Oŝakan la Tutarmenia Festivalo Mia Armenio. Ĉirkaŭ 36 grupoj el 12 landoj partoprenis la festivalon. Muzikbandoj venis el Kartvelio, Rusio, Kanado, Usono, Kuvajto, Aŭstralio, Francio, Ukrainio, Libano, same kiel el Arcaĥo kaj Armenio[15] .

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Katolikoso de ĉiuj armenoj. Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin.
  2. "ՀԱՅԱՍՏԱՆՅԱՅՑ ԱՌԱՔԵԼԱԿԱՆ ՍՈՒՐԲ ԵԿԵՂԵՑԻ" ԿԿ - HAYASTANYAYC ARAQELAKAN SURB YEKEGHECI RO. Electronic Register. Government of the Republic of Armenia.
  3. The Antiquities of the Christian Church, p. 466.
  4. (2016-11-01) Ancient Worlds: A Global History of Antiquity. Basic Books. ISBN 978-0-465-09473-8.
  5. (1984) Histoire de l'Arménie (france). Payot, p. 122.
  6. (2013-01-11) Christians in Asia before 1500. ISBN 9781136109782.
  7. (1895) A Brief Historical Sketch of the Holy Apostolic Church of Armenia. H. Liddell.
  8. (1877) The Armenian Church.
  9. Ehrman: Forgery and Counterforgery, pp455-458
  10. "The Aršakuni Dynasty (A.D. 12-[180?]-428)" by Nina Garsoïan, in Armenian People from Ancient to Modern Times, ed. R.G. Hovannisian, Palgrave Macmillan, 1997, Volume 1, p.81.
  11. (2009) “The Formation of Armenian Identity in the First Millenium”, Church History and Religious Culture 89, p. 269. 
  12. Armstats:Aragatsotn Marz. Alirita 16an de aprilo 2018.
  13. (2016) The Eerdmans Encyclopedia of Early Christian Art and Archaeology, eld., Paul Corby Finney. Grand Rapids, Miĉigano: William B. Eerdmans Publishing, p. 136. ISBN 978-0-8028-9016-0.
  14. Աշտարակի պոպոքը, Հմայակի սապոգը. մուրճերով մենամարտ ընկույզի համար. Alirita 16an de aprilo 2018.
  15. Welcome to the Institute of Radiophysics and Electronics - Institute of Radiophysics and Electronics, NAS RA. Arkivita el la originalo je 10an de junio 2019. Alirita 16an de aprilo 2018.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Retejo de la ambasadejo de Uno en Armenio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]