Gjumri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gjumri (stacidomo).
Gjumri
Gyumri new mix 2014.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3101–3126 [+]
Retpaĝaro www.gyumricity.am [+]
Demografio
Loĝantaro 121 976  (2011) [+]
Loĝdenso 2 640 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 47′ N, 43° 50′ O40.78333333333343.833333333333Koordinatoj: 40° 47′ N, 43° 50′ O [+]
Alto 1 509 m [+]
Areo 46,2 km² (4 620 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Situo de Gjumri
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Gyumri [+]
v  d  r
Information icon.svg
ĝenerala vidaĵo de la nuna Gjumri

Gjumri (armene Գիւմրի) estas la historia urbo (en Armenio) Koumari, hodiaŭ nomata Gjumri. Dum la regado de la Rusia Imperio ĝi estis nomata Aleksandropolo kaj dum la sovetia periodo Leninakan. Ĝi estas la dua plej grava urbo de Armenio post Erevano, la landa ĉefurbo. Ĝi troviĝas proksime de la landlimo kun Turkio. La nuna nomo, Gjumri aŭ Gumru venas de la unua armena respubliko.

En tiu ĉi urbo estis subskribita la Traktato de Aleksandropolo, interkonsento inter Armenio kaj Turkio kiu metis finon al la milito inter ambaŭ ŝtatoj kaj per ĝi ankaŭ finiĝis la revo pri la Granda Armenio kiun projektis la Traktato de Sevres en (1920).

La urbo estis severe damaĝita pro la tertremo de la 7-a de decembro 1988 en la areo de Spitak; tiu ĉi katastrofo detruis la duonon de la konstruaĵoj de la urbo, kaŭzinte la morton de pli ol 15 000 personoj. Nuntempe la loĝantaro estas ĉ. 272 815-persona. Ĝi estas la provinca ĉefurbo de Ŝirako.