Saltu al enhavo

Dioramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
naturgrandeca dioramo pri la etno de monpaoj en la muzeo Jawaharlal Nehru, Arunaĉal-Pradeŝo, Barato
dioramo en la naturhistoria muzeo de Milano (Italio)

La vorto dioramo en moderna lingvouzo signifas tri-dimensian naturgrandecan aŭ miniaturan modelon de aranĝita sceno el la vivo de homoj aŭ bestoj, de natura pejzaĝo, evento el la homa historio kun multaj partoprenantaj homoj (ekzemple historia armea batalo) aŭ panoramo de historia homa loĝloko, foje enfermita en vitra montrofenestro de muzeo.

Laŭ Francisko Azorín dioramo estas Instalaĵo por montri bildojn, speciale iluminitajn, videblajn el mallumo (1822).[1] Kaj li indikas etimologion el la greka dia + orma (tra + vido).[2]

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La vorto "diorama" en 1822 aperis en la franca lingvo kaj komence signis tipon de bildo-vida aparato. La vorto devenas de la malnovgreka vorto διοράω (diorám), "mi travidas". La dioramo estis inventita de Louis-Jacques-Mandé Daguerre kaj Charles Marie Bouton kaj unue prezentita en Londono la 29-an de septembro 1823.

La dioramo de Daguerre konsistis de peco de parte travidebla materialo pentrita sur ambaŭ flankoj. Kiam lumigita de antaŭe, la sceno estis montrita en unu stato kaj per lumigado de malantaŭo en alia fazo aŭ aspekto. Scenoj en taglumo ŝanĝiĝis al lunlumo, trajno estus montrata antaŭ kaj post akcidento, aŭ pejzaĝo montrata antaŭ kaj post tertremo.

La moderna dioramo

[redakti | redakti fonton]

La nuna, populara kompreno de la termino "dioramo" signifas parte tri-dimensian, naturgrandecan aŭ miniaturan modelon de pejzaĝo kaj tipe montras historiajn eventojn, naturajn scenojn aŭ urbajn panoramojn, por celoj de edukado aŭ amuzo.

Unuafoje dioramaoj en muzeo estis uzataj en Rumanio laŭ instigo de la instruisto Grigore Antipa en 1907.

Modernaj muzeaj dioramoj ekzistas en multaj naturhistoriaj muzeoj. Tipe, tiuj ekranoj uzas deklivon por reprezenti kio vere devus esti ebena surfaco, enhavas pentritan fonon de malproksimaj objektoj, kaj ofte uzas falsan perspektivon, zorgeme modifante la skaligon de objektoj metitaj sur la ebeno por plifortigi la iluzion de pli distanca vidaĵo ol vere eblas en la limigita muzea spaco disponebla por la dioramo. Ofte la malproksima pejzaĝa fono aŭ ĉielo estas pentrita sur kontinua surfaco kurbigita por ke la spektanton ne distru anguloj. Ĉiuj de ĉi tiuj teknikoj celas prezenti realisman impreson de granda sceno en kompakta spaco. foto aŭ unuokula vido de tia dioramo povas esti speciale konvinka pro tio ke en tiu kazo ne ekzistas distro de la ambaŭokula percepto de profundo.

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 56.
  2. Azorín, samloke.