Erevana gubernio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erevana Gubernio (1902)

Erevana Gubernio estis unu el la gubernioj de la Rusa Imperio, kun ĝia centro en Erevano (nuna ĉefurbo de Armenio). Ĝia areo estis 27,830 kvadrataj. kilometroj. Ĝi inkludis kio nun estas la plej granda parto de centra Armenio, nuna provinco Iğdır de Turkio, kaj la Naĥiĉevano eksklavo de Azerbajĝano. Ĉe la fino de la 19-a jarcento ĝi limis kun Irano, Otomana Imperio, Elizavetpola Gubernio, Tiflisa Gubernio kaj Karsa Oblasto.

En 1828, la ĥanatoj de Erevano kaj Naĥiĉevano iĝis parto de la Rusa Imperio laŭ la Traktato de Turkmenĉajo. Ili estis inkluditaj en ununura administra unuo nomita Armena Oblasto. En 1850 la oblasto estis reorganizita en gubernio, kaj antaŭ 1872 ĝi konsistis el 7 ujezdoj. En 1918 la plej granda parto de la Erevana Gubernio iĝis parto de la Armena Demokratia Respubliko.