Ak-kojunlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Map Aq Qoyunlu 1478-es.svg

Ak-kojunlo (transliterumita kiel Aq Qoyunlu, turkmene: آق قویونلو [Akgoýunly] azere, آق قویونلو aŭ آغ قویونلو [Ağqoyunlu], turke: Akkoyunlu, otomana turka: آق قوینلو, perse: آغ قویونلو aŭ آق قوینلو), ankaŭ nomataj turkmenoj de la Blanka Ŝafo, estis oguza triba federacio kiu regis partojn de kio nun estas orienta Turkio, Armenio, Azerbajĝano, norda Irako kaj okcidenta Irano de 1378 ĝis 1508.

Laŭ bizancaj kronikoj, la Ak-kojunloj ĉeestis en orienta Anatolio ekde minimume 1340. Ili ankoraŭ estis ĉefoj de nomadaj tribaj grupoj, kiuj vagadis tra la areoj de Erzincan kaj la Imperio de Trabzon.