Katedralo de la Sankta Savinto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La katedralo tute rekonstruita.
La katedralo dum rekonstruado.

La Katedralo de la Sankta Savinto (armene: Սուրբ Ամենափրկիչ Եկեղեցի), estas 19-a-jarcenta katedralo en Gjumri, Armenio. Ĝi okupas la sudan flankon de la Placo Vartananc en la centro de Gjumri. Ĝi estis konstruita inter 1858 kaj 1872 kaj konsekrita en 1873.[1]

Dum la 1850-aj jaroj, armena katolika preĝejo kaj greka ortodoksa preĝejo estis konstruitaj en la centro de Aleksandropolo-Gjumri. Sentante sin insultitaj pro ĉi tiu fakto, la fervoruloj de la Armena Apostola Eklezio (kiuj konsistigis la plimulton de la loĝantaro de la urbo) decidis konstrui novan preĝejon en la mezo de la 2 kirkoj, kiu aspektus pli granda kaj pli impona. La konstruado de la preĝejo estis lanĉita en 1858, gvidita de la arkitekto Tadeos Andikjan, konata kiel la majstro de majstroj. Ĝi estis kompletigita en 1872 kaj konsekrita en 1873. La konstruado plenumiĝis per donacoj de la loĝantaro de Aleksandropolo kaj la familio Drampjan.

La dezajno de la preĝejo estis derivita de la arkitekturo de la Katedralo de Ani. Tamen la katedralo de la Sankta Savinto estas multe pli granda ol la Katedralo de Ani.

La katedralo postvivis la tertremon en 1926. Komence de la 1930-aj jaroj ĝi estis konfiskita de la sovetia registaro kaj la belfrido estis detruita en 1932. Poste en 1964, la sonorilturo estis restarigita. Tamen, dum la sovetia regado, la katedralo estis uzata kiel muzeo, kaj poste kiel klasika muziko-koncertejo.

Dum la ruiniga tertremo en 1988, la Katedralo de la Sankta Savinto estis grave difektita kaj estis sub tuta renoviga procezo ekde 2002.

Referencoj[redakti | redakti fonton]