Lori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Situo de provinco Lori

Lori (armene Լոռու մարզ, kartvele ლორე) estas provinco en norda Armenio. Ĝi limas norde kun Kartvelio, okcidente kun provinco Ŝirako, sude kun Aragacotno kaj Kotajko, en la oriento kun Tavuŝo. La administra centro de la provinco estas Vanadzor. La area surfaco estas 3.789 km² kaj loĝas tie 253.351 homoj (stato 2002). La klimato estas relative milda, ĉar montara ĉeno protektas norde kontraŭ la malvarmaj fluoj. Estas diversaj riveroj, kiel Pambak.

En la provinco troveblas la klostroj de Haghpat kaj Sanahin, ambaŭ mondaj kulturheredaĵoj. Ili estis konstruitaj de la 10-a ĝis la 13-a jarcentoj kaj formis - krom la Geghard-klostro, kun siaj bibliotekoj kaj lernejoj la spiritan centron de la mezepoka Armenio[1].

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Blazonŝildo de Lori.

La nomo Lori (Լոռի, konata kiel Loré ლორე en kartvela lingvo) de armena origino (el la armena "koturno"), aperis unue en la 11-a jarcento kiam reĝo Davido la 1-a Sentera fondis la fortikan urbon Lori. La fortikaĵ-urbo iĝis la ĉefurbo de la reĝlando Taŝir-Dzoraget en 1065. La nomo Lori poste disvastiĝis tra la regiono kaj anstataŭigis la originan nomon Taŝiro[2].

Geografio[redakti | redakti fonton]

Montaro Pambak kaj vilaĝo Dsegh

Situanta norde de nuntempa Armenio, Lori kovras areon de 3,789 kvadrataj kilometroj (12,7% de suma areo de Armenio). Ĝi limas kun la provinco Tavuŝo oriente, la provinco Kotajko sudoriente, la provinco Aragacotno sudokcidente kaj la provinco Ŝirako okcidente. La provinco limas kun la regiono Kvemo Kartli de Kartvelio.

Historie, la teritorioj de la nuna Lori estas rilataj al la anguloj de Taŝiro, Boghnopor kaj Dzorapor de Gugarko provinco de Antikva Armenio.

Lori estas montara regiono, regata de la teritorioj de Ĝavaĥo, Bazum, Pambak, Gugark, Halab kaj Somĥeti. La plej alta pinto de la provinco estas Monto Aĉkasar de la montaro Ĝavaĥo kun alteco de 3196 metroj. La plej malalta pinto estas 380 metroj en la valo de Debed en la nordoriento de la provinco.

La ĉefa akvoresurso de la provinco estas la rivero Debed kun ĝiaj alfluantoj Dzoraget, Pambak kaj Marcaget.

La klimato estas karakterizita per ekstreme malvarmaj neĝaj vintroj kaj mildaj someroj. La jara pluvnivelo estas inter 600 kaj 700 mm (24 kaj 28 in).

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Sankta Georgo de Dsegh, 7a jarcento
Preĝejo Sankta Signo kaj la monaĥejo Haghpat, 10a jarcento

Elfosadoj faritaj en 1931 atestas, ke la regiono de nuntempa Lori estis plej verŝajne loĝata dum la unua duono de la dua jarmilo antaŭ nia erao. Poste la regiono fariĝis parto de la reĝlando Urarto inter la 8a kaj 6a jarcentoj a.K. Post la aĥemenida invado, la regiono iĝis parto de la 18-a Satrapio de Irano. Kun la establado de la Reĝlando Armenio en 331 a.K., la regiono iĝis parto de la reĝlando ene de la historia provinco Gugarko, la 13-a provinco de Granda Armenio. En la kurso de la 4-a jarcento, la regiono estis regita fare de membroj de la nombela familio Mihran[3].

Post la dispartigo de Armenio en 387 inter la Orientromia imperio kaj Sasanida Irano, kaj la posta kolapso de arsakida Armenio en 428, Orienta Armenio inkluzive de Gugarko falis antaŭ la regado de la sasanidoj de Irano. En 658, Armenio estis konkerita de la arabaj invadantoj. Ĉe la fino de la 9-a jarcento, la plej granda parto de la provinco Gugarko iĝis parto de la Bagratida Armenio. En 979, reĝo Kiurike la 1-a fondis la reĝlandon Taŝir-Dzoraget sub la regado de la Kiurikjana dinastio kaj la protektorato de la bagratidaj reĝoj de Armenio. La ĉefurbo de la reĝlando estis Macnaberd (ĝis 1065) kaj la fortikaĵo Lori. La kiurikjanoj regis la reĝlandon ĝis 1118 kiam Taŝir-Dzoraget fariĝis parto de la Kartvela reĝlando[4].

La selĝukoj invadis la regionon en la frua 12-a jarcento, sed ilia regado ne daŭris longe kaj en 1118-1122 la kartvela reĝo Davido la Konstruanto konkeris Lori kaj donis la regadon al la nobrla familio Orbeljan. La Orbelijan-familio nesukcese ribeliĝis en 1177, post kiam Kipĉak nomita Kubasar estis nomumita spasalari (reganto) de Lori. Poste en 1185, la provinco fariĝis regata de la dinastio Mĥargdzeli post kiam reĝino Tamara de Kartvelio nomumis Sargis Mĥargrdzeli kiel ties guberniestro. Tamen, la regiono estis detruita de la mongola invado en 1236, kaj la zakarida dinastio malkreskis en la dua duono de la 14-a jarcento. Post falo de la Kartvela reĝlando en 1490, Lori restis parto de reĝlando Kartli ĝis la 16-a jarcento[5].

Lori estis aneksita fare de la safavida Irano kiel rezulto de la Paco de Amasja en 1555 kaj iĝis parto de la provinco Kartli-Kaĥeti de Irano. Post la murdo de Nader Ŝaho en 1747, la kartvelaj reĝlandoj Kartli kaj Kaĥeti sendependiĝis kaj unuiĝis en ununuran reĝlandon antaŭ 1762.

En 1800-1801, kune kun la kartvelaj provincoj Kartli kaj Kaĥeti, Lori kaj Tavuŝ estis aneksitaj de la Rusa Imperio por iĝi parto de la Kartvelia Gubernio. Lori iĝis oficiale parto de la Rusa Imperio per la Traktato de Gulistano subskribita la 1-an de januaro 1813, inter Imperia Rusio kaj kaĝara Irano, post la Rusa-Persa-Milito de 1804-1813 .

En 1862, Lori estis transdonita en la jurisdikcion de la Tbilisa gubernio. En 1880, Lori iĝis parto de la distrikto Borĉali de la Tbilisa gubernio. En la frua 20-a jarcento, Lori estis plejparte loĝita de armenoj, kun pluraj rusaj kaj grekaj vilaĝoj. En majo 1918, la otomanaj turkaj trupoj moviĝis direkte al Erevano kaj Karakilisa (nun Vanadzor). La 25-an de majo 1918, la armenoj gviditaj fare de Garegin Nĵdeh batalis kontraŭ la turkaj trupoj gviditaj fare de Vehib Paŝao, ĉe la najbareco de Karakilisa. La 28-an de majo 1918, la turkoj retiriĝis de Karakalisa, Aparan kaj Sardarapat, pavimante vojon al la deklaro de la Unua Respubliko Armenio en la sama tago[6].

Malfrue en 1918, Armenio kaj Kartvelio estigis limmiliton super Lori. Lori estis postulita de Kartvelio post 1918, kiam Kartvelio deklaris sian sendependecon disde la Rusa Imperio. Komence, Kartvelio regis nordan Lori, sed estis devigitaj retiriĝi de armenaj trupoj dum la mallonga kartvela-armena milito. En januaro 1919, la britoj peris pacan interkonsenton, kiu lasis nordan Lori kiel neŭtrala zono inter la du landoj. Kiam Armenio estis invadita de turkaj trupoj en novembro 1920, Kartvelio okupis la tutan provincon, kun permeso de la armena registaro. Sekvante la sovetiĝon de Armenio en decembro 1920, Lori estis integrita en soveta Armenio la 6-an de novembro 1921[7] .

Dum la soveta periodo, nuntempa Lori estis dividita en la Rajonojn Kalinino, Tumanjan (Alaverdi ĝis 1969), Kirovakan, Aragac, Spitak kaj Stepanavan. Post la sendependeco de Armenio, la 6 rajonoj kunfandiĝis laŭ la administra reformo de 1995, por formi la Provincon Lori.[8].

Demografio[redakti | redakti fonton]

Sub la Rusia Imperio pluraj armenoj ekloĝis en Lori

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la oficiala censo de 2011, Lori havas loĝantaron de 235.537 (111.675 viroj kaj 123.862 virinoj), formante ĉirkaŭ 7.8% de la tuta loĝantaro de Armenio. La urba loĝantaro estas 137 784 (58,5%) kaj la kampara estas 97 753 (41,5%). La provinco havas 8 urbajn kaj 105 kamparajn komunumojn. La plej granda urba komunumo estas la provinca centro Vanadzor, kun 86.199 loĝantoj. La aliaj urbaj centroj estas Alaverdi, Stepanavan, Spitak, Ŝamlugh, Taŝiro, Aĥtala kaj Tumanjan.

Kun 4.578 loĝantoj, la vilaĝo Mecavan estas la plej granda kampara komunumo Tavuŝo.

Etnoj kaj religio[redakti | redakti fonton]

Ortodoksa preĝejo Naskiĝo de la Virgulino Maria de Vanadzor
Molokanaj terkultivistoj en Fioletovo

La plimulto de Lori estas etnaj armenoj, kiuj apartenas al la Armena Apostola Eklezio. La reguliga korpo de la eklezio estas la Diocezo de Gugark, estrita de ĉefepiskopo Sebuh Ĉulĝjan. La katedralo Sankta Gregorio de Narek en Vanadzor estas la sidejo de la diocezo[9]. Tamen, malgrandaj komunumoj de etnaj rusa molokanoj estas ĉefe trovita en la vilaĝoj de Fioletovo kaj Lermontovo, kaj en malpli nombroj en la vilaĝoj Sverdlov, Miĥajelovka, Privolnoje, Puŝkino, Medovka kaj la urbo Taŝir. La totala nombro de molokanoj en Lori estas 3,882 individuoj. Estas malmultaj ortodoksaj rusoj kaj ukrainoj en Vanadzor, Stepanavan kaj la vilaĝo Amrakic.

Laŭ la Diocezo de Gugark, en februaro 2016, Lori estas hejmo de 259 didomoj, el kiuj 3 monaĥejoj, krom 36 preĝejoj kaj 23 kapeloj, aktivas. La 793 individuoj de la jezida komunumo troviĝas en la sudaj vilaĝoj de la provinco inkluzive de Lermontovo kaj Lernanck. Lori ankaŭ estas hejmo de eta greka komunumo de 655 individuoj, kiuj parolas la pontan dialekton. Malgrandaj grekaj komunumoj troveblis en la urboj Alaverdi, Aĥtala, Stepanavan, Nojemberjan kaj Vanadzor. La plimulto de la vilaĝo Jaghdam estas greka[10].

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Inter la 11-a kaj 13-a jarcentoj, la monaĥejoj Haghpat, Sanahin, Kobajr kaj Bardzrakaŝ en Dsegh funkciis kiel centroj de armena kulturo, teologio kaj scienco. Fakuloj kiel Hovhannes Imastaser, Grigor Tuteordi, Davit Kobajreci, Grigor Magistros laboris en ĉi tiuj monaĥejoj. La Domo-muzeo de Hovhannes Tumanjan en Dsegh estas inter la rimarkindaj kulturaj strukturoj en Lori.

Preĝejo Sankta Georgo de Sverdlov

Fortikaĵoj kaj arkeologiaj lokoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo Kajcon de la 10-a jarcento,
  • Fortikaĵo Kajan de la 10-a jarcento,
  • Fortikaĵo Aĥtala de la 10-a jarcento,
  • Fortikaĵo Lori de la 11-a jarcento,
  • Ponto de Sanahin de 1195,
  • Ponto de Jaghdam de la 13-a jarcento
  • Fortikaĵo Sedvi de la 13-a jarcento.

Preĝejoj kaj monaĥejoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo Odzun de la 5-a jarcento.
  • Preĝejo Sankta Georgo de Sverdlov de la 6-a jarcento,
  • Monaĥejo Horomajr de la 7-a jarcento proksime de Odzun,
  • Preĝejo Sankta Gregorio la Iluminanto de Dsegh, 7-a jarcento,
  • Monaĥejo Hnevank, 7a-12a jarcentoj,
  • Monaĥejo Sankta Johano de Ardvi , 8a-13a jarcentoj,
  • Monaĥejo Sanahin de la 10-a jarcento,
  • Monaĥejo Haghpat de la 10-a jarcento,
  • Preĝejo de la Kvardek Martiroj de la 11-a jarcento,
  • Monaĥejo Ĥorakert de 1251 en Ĝiliza,
  • Monaĥejo Sankta Signo de Sedvi proksime al Kaĉaĉkut, de la 13-a jarcento,
  • Preĝejo Sankta Dipatrino de Vanadzor, malfermita en 1831,
  • Rusa preĝejo Sankta Nikolao la Mirinda, de Amrakic, malfermita en 1848,
  • Preĝejo Gjulagarak de 1876.
  • Rusa Preĝejo de la Naskiĝo de Beata Virgulino Maria de Vanadzor, malfermita en 1895.

Transportado[redakti | redakti fonton]

Lori estas ligita al aliaj partoj de Armenio per fervojo, aŭtovojo kaj reto de regionaj vojoj. La M-6-Aŭtovojo pasanta tra la provinco, ligas la ĉefurbon Erevano kun la kartvela ĉefurbo Tbiliso. La Aŭtovojo M-8 ligas Lori kun la provinco Tavuŝo oriente[11][12][13].

La provinca centro Vanadzor havas stacidomon, kiu ankaŭ ligas la urbon kun norda kaj centra Armenio. En aprilo 2012, la ponto Zamarlu estis malfermita ĉe la fervoja sekcio Vanadzor-Ajrum por sekurigi la trairon de la trajnoj sur ĉi tiu segmento. Nuntempe la fervoja sekcio Vanadzor-Fioletovo estas konstruata ene de la kadroj de la armena fervoja disvolviĝa programo.

La Flughaveno Stepanavan situanta proksime al la urbo Stepanavan estas nuntempe en rekonstruo kaj estas atendita esti preta[14].

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo[redakti | redakti fonton]

Terkultivaj areoj de Lori

La agrikulturo de Lori formas ĉirkaŭ 7,5% de la jara totala agrikultura produkto de Armenio.  Ĉirkaŭ 40% de la loĝantaro en Lori okupiĝas pri agrikulturaj agadoj, inkluzive terkultivadon kaj brutobredadon. Preskaŭ 66.3% (2,511.5 km 2) de la tuta areo de la provinco estas kultiveblaj regionoj, el kiuj 17% (421 km 2) estas plugitaj. La ĉefaj kultivaĵoj de la provinco estas grajnoj, sekvataj de terpomo kaj legomoj[15].

Estas granda kokejo en la urbo Spitako.

Industrio[redakti | redakti fonton]

Minejo Teghut

La provinco havas kontribuon de proksimume 6% en la ĉiujara totala industria produkto de Armenio. Lori estas grava centro por metalurgia komerco, konstruado de materialoj, same kiel laktaĵoj[16].

La urbo Vanadzor estas la ĉefa industria centro de la provinco. La industrio de la urbo estas sufiĉe diversa kun multaj firmaoj specialigitaj pri vestaĵa fabrikado, kemiaj produktoj, konstrumaterialoj kaj laktaĵoj. La plej grandaj vestoproduktantoj de la urbo estas la vestfabriko "Dav-Gar" fondita en 1962, la Kudra Fabriko fondita en 1977 (privatigita en 1996), la "Sarton" Kudrofabriko fondita en 1990, "Ruz-Dan" vestfabriko fondita en 2000. La plej grandaj kemiaj plantoj de Vanadzor inkluzivas la "Vanadzor ChimProm" fonditan en 1929, la "Gipk" entrepreno por polimeraj materialoj fondita en 1967, kaj la "Gary Group" por polimeraj materialoj fondita en 1998. La "Beton" entrepreno fondita en 1988, la fabriko "Bionik" fondita en 2004, kaj la fabriko "Karaberd" estas specialigitaj pri konstrumaterialoj. La "DIET LLC", la fabrikoj "K&K" kaj "Katnagorts" estas specialigitaj pri laktaĵoj. Aliaj ĉefaj industriaj plantoj de Vanadzor inkluzivas la elektromekanikan fabrikon "Ardvin" fonditan en 1956, la entreprenon "Gems De Luxe" fonditan en 1996 kaj la fabrikon "Jerutsogh" por hejtado de ekipaĵoj. La Termocentralo Vanadzor funkcias ekde 1961[17][18].

Aliaj rimarkindaj industriaj plantoj en Lori inkluzivas la Entreprenon de Produktado de Elektraj Produktoj "Bhez-Plazma" fonditan en 1960 en Stepanavan, la fabrikon "Fratoj Titanjan" por konstrumaterialoj fondita en 1964 en Alaverdi, la fabriko "INSI-NTK" por kosmetikaĵoj kaj parfumoj fondita en 2006 en Hobardz, la "Katnarat Laktaĵa Fabriko" fondita en 2009 en Katnarat, la "Tutjan" linoleo-fabrika entrepreno fondita en 2010 en Hartagjugh, la "Grig Stone" minindustria kaj ŝtonprilabora fabriko en Stepanavan, la "Hoosh" ŝton-prilabora fabriko en Taŝiro, kaj la fabriko "Sanasar Janjughazjan" por karbonataj nealkoholaĵoj en Vardablur.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Avan Dzoraget Resort

La monta naturo, la milda somera klimato kaj la verdaj arbaroj de Lori allogas multajn vizitantojn dum la somera sezono. Multaj sanatorioj, hoteloj, feriejoj kaj kuraclokoj servas la provincon, ĉefe ĉirkaŭ Vanadzor, Stepanavan, Alaverdi, Dsegh kaj laŭ la riveroj Dzoraget kaj Deped. La Monaĥejoj de Haghpat kaj Sanahin estas en la listo de monda heredaĵo de Unesko. Lori havas 3 naturajn protektejojn, inkluzive de la Rifuĝejo Gjulagarak, la Rifuĝejo Margahovit, kaj la Rifuĝejo de Rhododendron caucasicum proksime de la rivero Aghstev.

La Dendroparko Stepanavan same kiel la Botanika Ĝardeno de Vanadzor estas ĉefaj celoj por ekoturismaj amantoj.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Gugarko estis unu el la ĉefaj edukaj centroj tra la historio. La historia Universitato de Sanahin malfermiĝis en 966 p.K. per la klopodoj de la bagratida reĝino Ĥosrovanuŝ, situis en la areo de nuntempa Sanahin.

Nuntempe Vanadzor havas 2 universitatojn: la "Vanadzora Ŝtata Universitato nomata laŭ Hovhannes Tumanjan", kaj "Armena-Rusa Internacia Universitato Mĥitar Goŝ". Branĉoj de la Erevana Ŝtata Universitato kaj Nacia Politeknika Universitato de Armenio ankaŭ funkcias en la urbo.

La Ŝtata Altlernejo de Alaverdi ofertas ŝancon en pedagogiaj studoj kun daŭro de du jaroj, dum la filio Tumanjan de la "Norda Universitato" ofertas diplomojn pri flegado kaj denta protezo.

Ekde la eduka jaro 2015–2016, Lori havas 162 lernejojn.

La Teknologia Centro Vanadzor funkcias ekde oktobro 2016. Ĝi celas antaŭenigi la komercan kaj teknologian medion en la tuta regiono Lori.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Vanadzora skiejo

Piedpilko, manpilko kaj vintraj sportoj estas popularaj en Lori. Estas futbalaj stadionoj en Vanadzor, Alaverdi, Aĥtala kaj Tumanjan.

Lori Vanadzor, FK Vanadzor, Debed FK kaj FK Aĥtala reprezentis la provincon en la hejmaj futbalaj konkursoj. Tamen ili ĉiuj dissolviĝis pro monaj malfacilaĵoj.

La FFA Vanadzora Futbala Akademio malfermis siajn pordojn la 29-an de oktobro 2016. En 2017 la nove fondita Lori FK debutis en la Armena Unua Ligo, reprezentante la urbon Vanadzor.

Vanadzor estas grava centro por vintraj sportoj en norda Armenio kun skiejo proksime al la urbo.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tadevosyan, Aghasi. (2007) Historical Monuments of Armenia: Akhtala. Yerevan, Armenia: "Var" Center for Cultural Initiatives. ISBN 978-99941-2-070-3.
  2. Hewsen, Robert H.. (2001) Armenia: A Historical Atlas. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 0-226-33228-4.
  3. Lori province description. Arkivita el la originalo je 2015-09-25. Alirita 2015-11-11.
  4. rusehttp://gumilevica.kulichki.net/HE1/he129.хтм "Северо-Восточная Армения, продолжавшая называться Урарту, составляла 18-ю сатрапию и в то время, по всей вероятности, еще не вполне арменизировалась по языку; в ее состав входили наряду с армянами, урартами-алародиями и хурритами-матиенами также и восточные протогрузинские племена - саспиры."
  5. Hacikyan, Agop Jack. (2000) The Heritage of Armenian Literature: From the Oral Tradition to the Golden Age 1. Detroit: Wayne State University Press. ISBN 9780814328156.
  6. Toumanoff, Cyril. Introduction to Christian Caucasian History, II: States and Dynasties of the Formative Period. Traditio 17 (1961), p. 38.
  7. Suny, Ronald Grigor. (1994) The Making of the Georgian Nation. Bloomington: Indiana University Press, p. 55–56. ISBN 9780253209153.
  8. ruseАкты собранные Кавказской Археографической Коммиссиею. Том 1. Тифлис, 1866. С. 436–437. Грузия разделяется на 5 уездов, из коих 3 в Карталинии: Горийский, Лорийский и Душетский, и 2 в Кахетии: Телавский и Сигнахский.
  9. Molokans of Armenia
  10. Churches in Lori province
  11. Community mergers in Armenia
  12. Lori Province communities
  13. Հայաստանի 328 համայնքների միավորմամբ կձևավորվի 34 համայնք. ԱԺ-ն քննարկում է ծրագիրը
  14. President Serzh Sargsyan conducted a working visit to Lori and Tavush marzes
  15. Lori Province schools. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2015-12-07.
  16. VTC, About us
  17. Vanadzor football academy
  18. Vanadzor Football Academy is open