Loria reĝlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jorgat harasm.gif

La Loria reĝlando (armene: Լոռու Թագավորություն), ankaŭ konata kiel Reĝlando Taŝir-DzoragetKjurikjan, estis mezepoka malgranda armena reĝlando en la teritorioj de la nunaj modernaj ŝtatoj Armenio, Azerbajĝano kaj Kartvelio, dum la diseriĝo de la Armena reĝlando.

En la jaro 979 Smbat II Tierezakal donacis la provincon Lori al sia frato Kiurike la 1-a kun la titolo reĝo. La potenco supervivis sub regado de la ĉefa reĝa branĉo loĝanta en Ani. Ĝi iĝis speciale forta dum la regado de la reĝo Davido la 2-a de Lori (989-1048), kiu konkeris kelkajn teritoriojn de la emirlandoj Tbiliso kaj Ganĝo, kaj elektis Samŝvilde kiel rezidejon. Pli malfrue li klopodis akiri la sendependecon disde la Bagratidoj de Ani, sed li estis venkita de Gagiko la 1-a . En 1065 Lori Berd estis proklamita ĉefurbo de la reĝlando. En 1118 ĝi iĝis parto de la Kartvela reĝlando, ekde 1185 la dinastio Zakarjan de Kartvelio kaj Armenio regadis en la regiono.

Dum la ekzisto de ĉi tiu loka reĝlando, la dinastio sponsoris la konstruadon de pluraj preĝejoj kaj monaĥejoj en la nordo de la nuna Armenio, inkluzive de la prestiĝaj Sanahin kaj Haghpat (gravaj armenaj universitatoj dum Mezepoko) kaj Hagharcin, kie plejmulto el ili estis enterigitaj.