Tavuŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tavuŝa provinco)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tavuŝo
Administrado
Poŝtkodo 3901–4216 [+]
Retpaĝaro tavush.mtad.am [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 40° 53′ N, 45° 8′ O (mapo)40.88333333333345.133333333333Koordinatoj: 40° 53′ N, 45° 8′ O (mapo) [+]
Areo 2704 km² ( 270 400 ha) [+]
Situo de Tavuŝo
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Tavush Province [+]
Information icon.svg
vdr

Tavuŝo (armene: Տավուշ , estas provinco de Armenio. Ĝi situas ĉe la nordoriento de Armenio kaj limas kun Kartvelio en la nordo kaj kun Azerbajĝano en la oriento. Enlande ĝi limas kun la provincoj Gegharkunik en la sudo, Kotajko en la sudokcidento kaj Lori en la okcidento. La ĉefurbo kaj plej granda urbo de la provinco estas Iĝevano[1].

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la provinco devenas de Tavuŝ; varianto de la originala nomo de kantono Tuĝkatak de la historia provinco Utiko de Antikva Armenio. Ĝi unue aperis dum la 9-a jarcento kiel la nomo de la bagratida fortikaĵo de la 9-a jarcento proksime de nuntempa Berd.

Post la invado de tjurklingvaj triboj dum la 11-a jarcento, la nomo de Tavuŝ estis turkigita kiel Tovuz .

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lago Goŝ

Tavuŝo havas areon de 2 704 km² (9% de la tuta areo de Armenio). Ĝi okupas la nordorientan parton de Armenio. Ĝi limas kun Kartvelio norde kaj Azerbajĝano oriente. Enlande ĝi limas kun la provinco Gegharkunik sude, la provinco Kotajko sudokcidente kaj la provinco Lori okcidente. La teritorio estas ĉefe montaj kaj ŝtonaj montoflankoj kovritaj per verda tapiŝo de alpaj herbejoj. Tavuŝo estas foje nomata malgranda armena Svislando. La meza alteco de la regiono estas ĉirkaŭ 900 metroj super la marnivelo.

Surbaze de la historiaj dividoj de Antikva Armenio, la nuntempa teritorio de la provinco okupas partojn de la Varaĵnunik Kantono, provinco Ajrarato, la Dzorapor kaj Koghbapor anguloj de Gugarko, kaj la Aghve kaj Tuĝkatak (Tavuŝ) anguloj de Utiko.

La provinco tute kuŝas inter la montoj de la Malgranda Kaŭkazio. Ĝi estas ĉirkaŭita de la Miapor-montoj de la oriento, la Somĥeti montoj de la nordo, la Gugark montoj de la oriento kaj la Kenac montoj de la sudo. La plej alta pinto de Tavuŝo estas la Miapor-pinto kun alteco de 2993 metroj, dum la plej malalta pinto situas je alto de 380 metroj en la rivero Debed proksime al la vilaĝo Debedavan.

La provinco estas ĉefa fonto de akvo en Armenio. La ĉefa fonto estas rivero Aghstev kun ĝiaj alfluantoj Getik, Voskepar kaj Sarnaĝur. Malgrandaj riveroj inkluzivas Aĥum, Tavuŝ kaj Ĥndzorut.

Tavuŝo ankaŭ riĉas pro siaj montaj fontoj, minerala akvo kaj malgrandaj lagoj kiel la Lago Parz kaj Lago Goŝ.

La plej granda parto de la tavuŝa teritorio estas kovrita de densaj arbaroj, ĉefe ĉirkaŭ la urboj Diliĝano, Iĝevano kaj Berdo. La provinco havas kelkajn protektitajn arbarojn inkluzive de la Nacia Parko Diliĝano, Rezervejo Aĥnabad, Arĝatĥelni Hazel, Gandzakar, Iĝevana Rezervejo kaj la Zikatar Rezervejo.

Montoj Kenac sude de Tavuŝo

Historio[redakti | redakti fonton]

Statuo de Aŝoto la 3-a en Iĝevano.

La teritorioj de nunaj Lori kaj Tavuŝo kune kun la najbara Kartvelio, fariĝis parto de la Rusa Imperio en 1800-1801. La teritorioj fariĝis oficiala regiono de Rusio laŭ la Traktato de Gulistano subskribita inter Imperia Rusio kaj Kaĝara Persio en oktobro 1813, post la rusa-persa milito de 1804-1813. En 1840, la Elizavetpola distrikto estis formita kaj la plej multaj el la teritorioj de Tavuŝo estis inkluditaj en tiu nova administra divido de la Rusa Imperio. Poste en 1868, la Elizavetpola Gubernio estis establita kaj Tavuŝo iĝis parto de la lastatempe formita Kazaĥskij distrikto de la gubernio[2].

De 1930 ĝis 1995, nuntempa Tavuŝo estis dividita en 3 distriktojn ene de la Armena SSR: Iĝevan- Rajono, Nojemberjan-Rajono, kaj Ŝamŝadin-Rajono. Kun la teritoria administracia reformo de 1995, la 3 rajonoj kunfandiĝis por formi la Provincon Tavuŝo.

En julio 2020, Tavuŝo fariĝis la ĉefa batalkampo por la kolizioj kun Azerbajĝano[3].

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Koghb estas la plej granda kampara komunumo de Tavuŝo

Tavuŝo estas la dua malplej loĝata provinco en Armenio. Laŭ la oficiala censo de 2011, Tavuŝo havas loĝantaron de 128.609 (62.083 viroj kaj 66.526 virinoj), formante ĉirkaŭ 4,3% de la tuta loĝantaro de Armenio. La urba loĝantaro estas 54 186 (42,1%) kaj la kampara 74,423 (57,9%). La provinco havas 5 urbajn kaj 55 kamparajn komunumojn. La plej granda urba komunumo estas la provinca centro de Iĝevano, kun loĝantaro de 21 081. La aliaj urbaj centroj Diliĝano, Berd, Nojemberjan kaj Ajrum[4][5][6][7].

Kun 4 420 loĝantoj, la vilaĝo Koghb estas la plej granda kampara komunumo Tavuŝo.

Etnoj kaj religio[redakti | redakti fonton]

La plimulto de la loĝantaro de la provinco Tavuŝo estas etnaj armenoj, kiuj apartenas al la Armena Apostola Eklezio. La reguliga korpo de la eklezio estas la Diocezo de Tavuŝo, estrita de episkopo Bagrat Galstanjan. La katedralo Surp Nerses en Iĝevano estas la sidejo de la diocezo[8].

En la urbo Berd loĝas ĉirkaŭ 200 udioj, kiuj ankaŭ apartenas al la Armena Eklezio.

Eta komunumo de jezidoj troviĝas en Diliĝano[9].

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵo Berdavan de la 10a jarcento
kapelo Crviz de la 5a jarcento
Monaĥejo Kiranc de la 8a jarcento

Fortikaĵoj kaj arkeologiaj lokoj[redakti | redakti fonton]

  • Fortikaĵo Tavuŝ de la 10-a jarcento,
  • Fortikaĵo Berdavan de la 10-a jarcento,
  • Kastelo Tevrakar, 5a-7a jarcentoj a.K.
  • Fortikaĵo Aghĝkaberd,
  • Ponto Sranoc, 13a-14a jarcentoj.

Preĝejoj kaj monaĥejoj[redakti | redakti fonton]

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Tavuŝo havas 3 regionajn televidajn staciojn:

  • "Ijevan TV" kun sidejo en Iĝevano,
  • "Kamut TV" kun sidejo en Nojemberjan (ekde 1994),
  • "Tavuŝ TV" kun sidejo en Nojemberjan (ekde 2010)[10].

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kampara pejzaĝo de Iĝevano.

Agrikulturo[redakti | redakti fonton]

Tavuŝo havas malbonan agrikulturan indekson kun nur 4,8% de parto en la totala jara agrikultura produkto de Armenio. Ĉirkaŭ 41% (1.108 km²) de la tuta areo de la provinco estas kultiveblaj teroj, el kiuj 23% (256 km²) estas plugitaj. La loĝantaro en multaj kamparaj komunumoj ĉefe okupiĝas pri terkultivado, brutbredado kaj porkbredado. La ĉefaj kultivaĵoj estas grajnoj kaj vinberoj.

Lastatempe abelbredaj bienoj ankaŭ estis malfermitaj en multaj komunumoj.

Industrio[redakti | redakti fonton]

Tavuŝo havas la plej malbonan industrian indekson inter la armenaj provincoj kun parto de 0,8% en la ĉiujara totala industria produkto de Armenio. La ekzistanta industrio estas ĉefe regata de nutraĵa prilaborado kaj produktado de alkoholaj trinkaĵoj.

Armena tapiŝo el Iĝevano.
  • Iĝevan estas la ekonomia centro de Tavuŝo. Dum la sovetia periodo, la urbo travivis rimarkindan industrian progreson precipe en la sferoj de tapiŝproduktado kaj lignoprilaborado. Multaj industriaj fabrikoj de la sovetiaj tagoj ankoraŭ funkcias en Iĝevano, inkluzive de la "Iĝevana Lignoprilaboro-Entrepreno" fondita en 1936, la "Iĝevana Vino-Branda Fabriko" fondita en 1951 (aparte fama pro sia granata vino), la "Iĝevana Mekanika Entrepreno" fondita en 1954, la teksejo "Ĝraŝogh Iĝevanaj Tapiŝoj" fondita en 1959, kaj la "Ijevan Bentonit Combine" por minado fondita en 1967. La tapiŝejo de Iĝevano estis la plej granda en Kaŭkazo kaj la 3-a en la tuta Sovetunio. La urbo ankaŭ famas pro siaj manfaritaj tapiŝoj. Post la sendependiĝo de Armenio, multaj malgrandaj industriaj plantoj estis fonditaj, inkluzive de la ŝtona prilaborado de ŝtonoj "Karart" (ekde 2003). En 2014 la kompanio "Vector" por programevoluo malfermiĝis en Iĝevano.
  • Aliaj ĉefaj industriaj fabrikoj en la provinco inkluzivas la "Berdavan Wine Factory" en la vilaĝo de Berdavan, la manĝaĵ-prilabora fabriko "Maga" en Varagavan kaj la manĝaĵ-prilabora fabriko "Vital Echogarden" en Ajgedzor, la "Tavuŝa Tekstil-fabriko" en Ĉoratan, la kunven-prilabora fabriko "Bavagarm" en Teghut, kaj la fabriko de betono "Filishin" en Hagharcin[11].
  • Diliĝano estas fama pro sia minerala akvo, estante prilaborita kaj enboteligita de la "Diliĝana Mineralakva Fabriko" fondita en 1947. La urbo ankaŭ estas la hejmo de la kompanio "Aramara" por fajna lignoprilaborado fondita en 1993,  kaj la "Dili" fabriko por laktaĵoj kreita en 2005.
  • La urbeto Ajrum estas hejmo de la "Ayrum Cannery" (ekde 1937), kaj la nutraĵa fabriko "Ayrum Fruits" (ekde 2014).

Turismo[redakti | redakti fonton]

Turismo kaj rilataj servoj ankoraŭ disvolviĝas en Tavuŝo. La kultura heredaĵo kaj la naturaj monumentoj de la regiono allogas multajn turistojn.

La urbo Diliĝano estas grava turisma celloko por lokanoj kaj eksterlandanoj. Ĝi ankaŭ estas konsiderata financa centro, ĉar multaj el la operacioj de la Centra Banko translokiĝis al Diliĝano en 2013. La urbo ankaŭ famas pro la sanatorioj kaj minerala akvo. Aliaj turismaj celoj inkluzivas la vilaĝojn Aĉaĝur, Goŝ, Teghut kaj Jenokavan.

Multaj arbaroj de la provinco estas listigitaj inter la protektitaj areoj de Armenio, inkluzive de la Diliĝana Nacia Parko, la Aĥnabad rezervejo, la Arĝatĥelni rezervejo, la Gandzakar, Iĝevana kaj Zikatar rezervejoj.

Lagoj Goŝ kaj Parz kaj Iĝevana Dendroparko estas ĉefaj celoj por ekoturismaj amantoj.[12]

Edukado[redakti | redakti fonton]

Tavuŝo ĵus fariĝis signifa eduka centro ene de Armenio. En 2014, la Diliĝana Monda Kolegio, parto de la tutmonda eduka movado United World Colleges, estis malfermita en Diliĝano.

Inter 2013 kaj 2015, la konstruado de la Centra Lernejo Diliĝano, filio de la Eduka Fondaĵo Ajb, finiĝis en Diliĝano. En aŭtuno 2015, la ĵuskonstruita pintnivela lernejo estis oficiale malfermita.

Ekde 1994 filioj de la Erevana Ŝtata Universitato funkcias en Iĝevano.

Ekde la lernojaro 2015-2016, Tavuŝo havas 81 lernejojn.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Diliĝana stadiono

Piedpilko estas populara en Tavuŝo. La provinco estis reprezentita en la Armena Unua Ligo fare de Impulse FK de Diliĝano kaj FC Bentonit Iĝevano. Tamen ambaŭ kluboj estis devigitaj dissolviĝi pro monmalfacilaĵoj.

Diliĝana stadiono kaj Arnar Stadiono estas la 2 plej grandaj sportejoj de la provinco. Malgrandaj stadionoj ankaŭ troviĝas en Nojemberjan kaj la vilaĝo Aĉaĝur.

Arnar Stadiono aranĝis la lastan matĉon de la Armena Sendepdenda Pokalon en 2008 kie Ararat Erevano gajnis la titolon venkante Bananc.

Iĝevano estas la ejo de la ĉiujara internacia konkurso de vetkuro MultiForce, kiu allogas partoprenantojn de Armenio kaj de la najbaraj landoj.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tavush population, 2011 census
  2. ruseАкты собранные Кавказской Археографической Коммиссиею. Том 1. Тифлис, 1866. С. 436-437. Грузия разделяется на 5 уездов, из коих 3 в Карталинии: Горийский, Лорийский и Душетский, и 2 в Кахетии: Телавский и Сигнахский.
  3. "Armenia-Azerbaijan Border 'Calm' After Deadly Clashes", azatutyun.am.
  4. RA Tavush Marz. Marzes of the Republic of Armenia in Figures, 2002–2006. National Statistical Service of the Republic of Armenia (2007).
  5. Community mergers in Armenia
  6. Հայաստանի 328 համայնքների միավորմամբ կձևավորվի 34 համայնք. ԱԺ-ն քննարկում է ծրագիրը
  7. About the municipal communities of Tavush
  8. Armstat: Tavush
  9. New IT company opens in Armenian Ijevan
  10. Aramara fine woodworking
  11. UWCD - Home. dilijanschool.org.
  12. Tavush Province schools