Gegharkunik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Armena provinco Gegharkunik

Gegharkunik (armene Գեղարքունիք) estas unu el la provincoj (marzoj) de Armenio, situanta en la oriento de la lando, ĉe la landlimo kun Azerbajĝano. Plejmulton de ĝia areo (5 348  km²) okupas la lago Sevan, alloga turismaĵo de la regiono. La provinca ĉefurbo estas Gavar kun ĉirkaŭ 25 000 loĝantoj; la tuta provinca loĝantaro estas ĉirkaŭ 215 371 personoj (2002).

Gegharkunik estas dividita en 5 distriktoj kaj inkluzivas la eksklavon Arcvaŝeno, kiu estas en la azera teritorio kaj nuntempe kontrolata de tiu lando.

Etimologio kaj simboloj[redakti | redakti fonton]

Blazonŝildo de la provinco Gegharkunik.

La nomo Gegharkunik estas derivita de Gegham , reĝo de la kvina generacio de la dinastio Hajkazuni kaj unu el la posteuloj de la legenda patriarko kaj fondinto de la armena nacio Hajko. Gegham estis la patro de Sisak (fondinto de la dinastio Siunia), kaj Harma (avo de Ara la Bela). Gegham-montaro kaj la lago Gegham (nuntempe konata kiel Lago Sevan) ankaŭ estis nomitaj laŭ Gegham.[1].

La regiono Gegharkunik estis ligita al Uelikulki, menciita en urartaj fontoj. La vorto "Uel" verŝajne estas frua (prarmena) versio de "Gegh" (prahindeŭropa u respondas al g en armena, l kun la armena gh).

Armena mevo estas la simbolo de la provinco. Ĝi estas prezentita sur la blazono Gegharkunik adoptita la 4-an de majo 2011, flugante super la Lago Sevan kaj ĝia duoninsulo, ĉirkaŭita de la montoj Sevan. La tritikaj spikoj ambaŭflanke de la blazono reprezentas la agrikulturan karakterizaĵon de la provinco, dum la malfermita libro malsupre reprezentas la intelektan kaj kulturan heredaĵon de la regiono[2].

Geografio[redakti | redakti fonton]

Monto Armaghan (2829 m.) de la Geghama montaro
Papavoj ĉe la randoj de lago Sevan

La provinco Gegharkunik okupas la orienton de la centra parto de nuntempa Armenio. Kun areo de 5.349 km 2 (18% de totala areo de Armenio), ĝi estas klasifikita unua inter la provincoj de Armenio laŭ la totala areo.

Historie la nuna teritorio de la provinco ĉefe okupas la kantonojn Gegharkunik kaj Sotk de la historia provinco Sjuniko de Antikva Armenio, kune kun partoj de la kantonoj Mazaz kaj Varaĵnunik de la provinco Ajrarato.

Gegharkunik situas en la oriento de nuntempa Armenio, ĉirkaŭante la lagon Sevan. Ene de Armenio, ĝi havas limojn kun la provinco Tavuŝo, Kotajko kaj Ararato okcidente kaj la provinco Vajoco-Dzoro sude. La distriktoj Dashkasan kaj Gadabay de Azerbajĝano, kaj la regiono Ŝahumjan de Arcaĥa Respubliko formas la orientan limon de la provinco.

La armena eksklavo Arcvaŝeno de la provinco Gegharkunik estas nuntempe okupita kaj regita de Azerbajĝano.

Gegharkunik havas montan pejzaĝon. La teritorion regas la montoj Gegham okcidente, la montoj de Vardenis sude, montoj Sevan oriente, montoj Miapor nordoriente kaj montoj Kenac norde. La alteco de la montoj varias inter 2500 kaj 3500 metroj.

La plej alta punkto de la provinco estas monto Aĵdahak de la montoj Gegham kun alteco de 3597 metroj ĉe la okcidenta parto de la teritorio. Lago Sevan okupas la centran parton de la provinco, kuŝanta je alteco de 1900 metroj super marnivelo kaj kovras areon de 1260 km 2 (ĉirkaŭ 23,5% de la areo de Gegharkunik).

Gegharkunik estas apartigita de Vajoco-Dzoro per la 82 kilometrojn longa montaro Vardenis, kie la plej alta pinto estas Monto Vardenis je 3.522 metroj.

La klimato de Gegharkunik estas malvarma kaj neĝa vintre, dum la somero estas karakterizita per varma kaj humida klimato. La jara pluvado varias inter 500 kaj 600 mm sub 2000 metroj, dum ĝi povas atingi ĝis 1000 mm en la montaj areoj.

Lago Sevan estas la plej granda akv-areo en Armenio kaj Suda Kaŭkazio. Kun volumo de ĉirkaŭ 32,92 miliardoj da m³ da akvo, Sevan gravegas por la tuta regiono[3].

Getik, Gavaraget kaj Masrik estas la ĉefaj riveroj de la provinco.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la oficiala censo de 2011, Gegharkunik havas loĝantaron de 235.075 (119.180 viroj kaj 115.895 virinoj), formante ĉirkaŭ 7.8% de la tuta loĝantaro de Armenio. La urba loĝantaro estas 71.423 (30,4%) kaj la kampara estas 163.652 (69,6%). La provinco havas 5 urbajn kaj 87 kamparajn komunumojn. La plej granda urba komunumo estas la provinca centro de Gavar, kun 20 765 loĝantoj. La aliaj urbaj centroj de estas Sevan, Martuni, Vardenis kaj Chambarak.

La katedralo de Gavar, ĉefsidejo de la diocezo de Gegharkunik

Kun 9,880 loĝantoj, la vilaĝo Vardenik estas la plej granda kampara komunumo de Gegharkunik. Vardenik ankaŭ estas la plej granda kampara komunumo en Armenio[4].

Etnoj kaj religio[redakti | redakti fonton]

La provinco Gegharkunik estas preskaŭ tute loĝata de etnaj armenoj, kiuj apartenas al la Armena Apostola Eklezio. La reguliga korpo de la eklezio estas la Diocezo de Gegharkunik, estrita de episkopo Markos Hovhannisjan. La Katedralo Sankta Dipatrino en Gavar estas la sidejo de la diocezo.

En 1992, la eksklavo Arcvaŝeno estis okupita de Azerbajĝano kaj ekloĝita de azerbajĝananoj. Armena loĝantaro estis forpelita.

La vilaĝoj Ĉkalovka (antaŭe Aleksandrovka ) kaj Semjonovka estis fonditaj de rusaj molokanoj dum la unua duono de la 19-a jarcento. Nuntempe tre malmultaj molokanoj ankoraŭ loĝas en la du vilaĝoj.

La regionoj de Vardenis kaj Ĝambarak kutimis havi signifan malplimulton de azera loĝantaro. Tamen, post la eksplodo de la milito en Montara Karabaĥo en 1988, la azerbajĝananoj estis forpelitaj kaj anstataŭigitaj per armenaj rifuĝintoj, kiuj estis delokigitaj de pluraj regionoj de Azerbajĝano.

Administrataj dividoj[redakti | redakti fonton]

Gegharkunik nuntempe estas dividata je 57 municipaj komunumoj (hamajnkner), el kiuj 5 estas urbaj komunumoj kaj 52 estas kamparanaj.[5][6][7]

Municipo Tipo Areo (km2) Loĝantaro
(2017)
Centro Vilaĝoj
Municipo Ĝambarak Urba Ĝambarak Antaramej, Arcvaŝen, Ajgut, Barepat, Dprabak, Dzoravank, Getik, Kalavan, Martuni, Ttujur, Vahan
Municipo Gavar Urba 16 19,500 Gavar
Municipo Martuni Urba 10 12,200 Martuni
Municipo Sevan Urban Sevan Gagarin
Municipo Vardenis Urba Vardenis Ajrk, Azat, Geghamabak, Ĝaghacadzor, Kut, Nerkin Ŝorĵa, Norabak, Ŝatĝrek, Ŝatvan Verin Ŝorĵa

La kamparanaj komunumoj inkluzivas:

Dum la lastaj jaroj pluraj kamparanaj loĝlokoj en Gegharkunik estis forlasitaj, inkluzive de vilaĝoj Ĉapkut, Ĉiĉakli, Karakoyun, Karmirĥarab, Kizilĥaraba, Nŝĥark kaj Zariver.


Kulturo[redakti | redakti fonton]

Katedralo de Gavar.

Estas kulturaj palacoj kaj multaj publikaj bibliotekoj en la urbaj setlejoj de la provinco. Geologia muzeo funkcias en Sevan surbaze de la Sevana Botanika Ĝardeno. Gavar estas hejmo de historia muzeo kaj dramteatro.

La kuirarto de Gavar estas proksime ligita kun la orientaj kuirartaj elementoj, karakterizitaj per diversaj spicoj, legomoj, fiŝoj kaj fruktoj. Unu el la famaj dolĉaĵoj de la urbo estas la baklavo Kjavar, kiu estas multtavola bakaĵo kun histo-maldikaj folioj de fila pasto, plenigita per nuksoj kaj sukero kaj finita per pluveto de varma mielo.

La somera prezidenta loĝejo de Armenio situas ĉe la Sevana duoninsulo.

Fortikaĵoj kaj arkeologiaj lokoj[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵo Berdkunk
  • Petroglifoj de Monto Aĵdahak: Granda nombro da prahistoriaj petroglifoj estis trovita en la ĉirkaŭaĵoj de Monto Aĵdahak. Plej multaj bildoj prezentas homojn en scenoj de ĉasado kaj batalado, kaj ankaŭ astronomiajn korpojn kaj fenomenojn: la Suno, la Luno, konstelacioj, la stela ĉielo, fulmo kaj multaj aliaj.
  • Ciklopea Fortikaĵo de Lĝaŝen: la loko estas hejmo de praa setlejo, tombejo kaj ciklopea fortikaĵo devenantaj de la 4-a jarmilo - 7-a jarcento a.K.
  • Sevsar Antikva Astronomia Observatorio: ĉe la okcidentaj deklivoj de Monto Sevsar, devenanta de la 3a-1a jarmiloj antaŭ Kristo.
  • Fortikaĵo Berdkunk de la unua jarmilo a.K.
  • Tejseba arkeologia ejo de la urarta periodo, 8-a jarcento a.K.
  • Fortkaĵo Odzaberd, 8-a jarcento a.K.
  • Tombejo Noratus de la 10-a jarcento

Preĝejoj kaj monaĥejoj[redakti | redakti fonton]

  • Monaĥejo Ŝoghagavank, de la 5-a jarcento
  • Preĝejo Sankta Tadeo de Ddmaŝen , 7-a jarcento
  • Monaĥejo Hacarat de la 7-a jarcento
  • Sevanavank, monaĥeja komplekso de la 9-a jarcento
  • Monaĥejo Hajravank de la 9-a jarcento
  • Makenjac Vank, monaĥeja komplekso de la 9-a jarcento
  • Monaĥejo Kotavank de la Sankta Dipatrino, 9-a jarcento
  • Preĝejo Sankta Johano de Cagkaŝeno, 9-a jarcento
  • Monaĥeja komplekso Ŝogavank de la 9-a jarcento
  • Monaĥejo Vanevan, malfermita en 903

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Gegharkunik havas kvar regionajn televidajn staciojn:

  • Zangak TV, kun sidejo en Martuni, funkcias ekde 1996
  • Kjavar TV, kun sidejo en Gavar, funkcianta ekde 1997
  • Sevan TV (STV 1), kun sidejo en Sevan, funkcianta ekde 1999
  • Geghama TV, kun sidejo en Sevan, funkcias ekde 2010

Transportado[redakti | redakti fonton]

Sotk transctacio

La provinco estas ligita kun aliaj partoj de Armenio per la aŭtovojoj M-4, M-10 kaj M-14. La Aŭtovojo M-11, kiu trapasas Martuni kaj Vardenis, ligas la provincon kun la urbo Karvaĝar de la Arcaĥa Respubliko.

Sevan havas fervojan stacidomon, kiu ligas la urbon kun Erevano tra fervojo. La provinca centro Gavar havas startvojon ekde la sovetiaj jaroj, situanta norde de la urbo.

Brutbredado proksime de Sevan

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de la provinco Gegharkunik havas ĉefe agrikulturan orientiĝon, inkluzive terkultivadon kaj brutbredadon. Ĝi havas parton de 18% en la ĉiujara totala agrikultura produkto de Armenio. Ĉirkaŭ 65% (3,487 km 2) de la tuta areo de la provinco estas kultivebla, el kiuj 27.3% (951.5 km 2 ) estas plugitaj. Ĉirkaŭ 60.000 bienoj en Gegharkunik estas administrataj de la privata sektoro. La ĉefaj kultivaĵoj estas terpomo kaj grajnoj[8].

Fiŝkaptado kaj fiŝbredado ankaŭ regas en la provinco. Lastatempe abelbredado grave disvolviĝis.

Industrio[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale, Gegharkunik havas malbonan industrian indekson kun malmulto da funkciantaj firmaoj. Nuntempe la provinco havas kontribuon de nur 2% en la ĉiujara totala industria produkto de Armenio.

  • La orminejo Sotk apud Vardenis estas unu el la plej grandaj oraj minejoj en Armenio. Ĝi estas posedata kaj funkciigita de la kompanio "GeoProMining Gold". La urbo Vardenis estas hejmo de la "Pretiga Fabriko Samelon Vardenis" por alkoholaj trinkaĵoj kaj nealkoholaĵoj, fondita en 2000. Ĝi ankaŭ enhavas la fabrikon "Gnel Khachatryan" por laktaĵoj, kaj ankaŭ multajn malgrandajn meblajn fabrikadojn.
  • La urbo Sevan estas hejmo de la bierproduktantoj "Lihnitis Sevan Brewery" fondita en 2007, kun diversaj bieroj sub la marko "Kellers". Ĝi ankaŭ estas hejmo de la pano kaj bakeja fabriko Sevan funkcianta ekde 1947, same kiel la Sukera Fabriko Sevan fondita en 2003. La sukeraĵejo "Yerknain Manana" kaj la mineja fabriko "Tuff-Granite" ankaŭ estas bazitaj en Sevan.
  • Gavar estas hejmo de la "Fabriko de Mebloj Gavar" ekde 1948, la "Sevan Mineral Water Plant" fondita en 1953 (remalfermita en 2015), la "Aquatic LLC" por prilaborita kankro fondita en 2002, la "Kirakosyan" meblofabriko fondita en 2006 , la "Ŝuŝan-Produktada Kooperativo" por nealkoholaĵoj, "Artsrun kaj Filoj" por laktaĵoj en la urbo Martuni, kaj la "Atast-Manĝaĵo" en Verin Getaŝen.
Harsnaqar Hotel ĉe la Akvoparko de Sevan
Rezervejo de juniperoj
  • Ĝambarak estas hejmo de la fromaĝfabriko Ĝambarak kaj ankaŭ la fabriko "La-Mar Stone Stone Mining". Martuni estas hejmo de la panfabriko "Arev-1" (ekde 1995), kaj la prilaborejo de kafo "Golden Lens" (ekde 1998).
  • La vilaĝo Karmirgjugh estas hejmo de la tapiŝfabriko "Jengojan" fondita en 1958 (privatigita en 1996). La "Arax-2-Produktada Kooperativo" por laktaĵoj funkcias en la vilaĝo Akunk ekde 1996. La fabriko de nealkoholaĵoj "Tarzu-Levon" funkcias en vilaĝo Dzovazard ekde 1999. La "AMA Compressor LLC" por industria ekipaĵo funkcias en la vilaĝo Gagarin ekde 2003. La fabrikantoj de inteligentaj sistemoj "Sahakyan LLC" funkcias en vilaĝo Ddmaŝen ekde 2012.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Turismaj servoj en Gegharkunik estas laŭsezonaj. La urboj Sevan, Ĝambarak kaj Martuni kune kun iliaj ĉirkaŭaj strandoj estas ĉefa somera celloko por lokanoj kaj eksterlandanoj kun multaj hoteloj kaj feriejoj. La kultura heredaĵo kaj la naturaj monumentoj de la regiono allogas ankaŭ la turistojn[9].

Dum la lasta jardeko, multaj novaj hoteloj kaj kuraclokaj feriejoj estis malfermitaj laŭ la marbordo de Lago Sevan, inkluzive la Hotelon kaj Akvan Parkon Harsnaqar, la Best Western Bohemian Resort Sevan, la Akhtamar Sevan Hotelo, la Hotelo Tufenkian Avan Marag de Capatagh, la Ripozejo Blua Sevano proksime al Covagjugh, la Maria Resort Sevan kaj la dometoj Lavanda City.

En februaro 2011, la Sevan-ŝnuro estis malfermita norde de la urbo, en la areo konata kiel "maŝtocner", survoje al la vilaĝo Covagjugh. Ĝi havas longon de 1.130 metroj.

Multaj arbaroj de la provinco estas listigitaj inter la protektitaj areoj de Armenio, inkluzive de la Nacia Parko Sevan, la Ŝirmejo Getik kaj la Ŝirmejo Juniper Woodlands de la montoj Sevan. La Sevana Botanika Ĝardeno ankaŭ estas ĉefa celloko por la amantoj de ekoturismo.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Altlernejo en Gavar.

Gegharkunik havas 126 publikajn lernejojn.

Tri ĉefaj edukaj institucioj nuntempe agantaj en Gegharkunik estas:

Sporto[redakti | redakti fonton]

Dum la mallonga somero de la regiono, Sevan kaj la proksimaj strandoj eniras popularan plaĝan sezonon. Multaj profesiuloj kaj amatoroj vizitas la regionon por praktiki diversajn akvajn sportojn, inkluzive de stranda futbalo, plaĝa volano kaj tabulvelado. La malaperintaj futbalaj teamoj de FK Aĥtamar Sevan kaj Lernagorc Vardenis FK reprezentis la provincon ĉe la enlandaj konkursoj dum la 1990-aj jaroj. Alaŝkert FK reprezentis la urbon Martuni inter 1990 kaj 2000 antaŭ la translokiĝo al Erevano. Estas futbalaj stadionoj kun malgrandaj sidlokoj en Sevan, Martuni, Vardenis kaj la vilaĝo Lĝaŝen.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://www.academia.edu/33109045/Indo-European_wel-_in_Armenian_mythology._Journal_of_Indo-European_studies_2016_1-2_pp._129-146
  2. Coat of arms of Gegharkunik
  3. Gegharkunik agroweb
  4. Lake Sevan
  5. RA Gegharkunik Marz. Marzes of the Republic of Armenia in Figures, 2002–2006. National Statistical Service of the Republic of Armenia (2007).
  6. Gegharkunik Province communities
  7. Հայաստանի 328 համայնքների միավորմամբ կձևավորվի 34 համայնք. ԱԺ-ն քննարկում է ծրագիրը
  8. Armstat, Gegharkunik Province
  9. The new ropeway of Sevan will be opened on 15 February 2011
  10. Gegharkunik Province schools (el Retarkivo {{{1}}})