Ramnoida hipofeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ramnoida hipofeo
Ramnoida hipofeo en Nederlando
Ramnoida hipofeo en Nederlando
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Elaeagnaceae
Genro: Hipofeo Hippophae
L. 1753
Specio

Hippophae rhamnoides

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Ramnoida hipofeomardorno (Hippophae rhamnoides) estas dioika arbusto; ekzistas viraj kaj inaj plantoj. La radikoj estas longaj kaj profundaj kaj atingas longecon vertikale de 3 metroj kaj horizontale de 12 metroj. La planto troviĝas nature antaŭ ĉio en nefermitaj kalkoriĉaj dunoj. Ĝi estas kserofito kaj ankaŭ bone rezistas kontraŭ salo kaj polvosablo. En Centra Azio ĝi (Hippophae rhamnoides subsp. carpatica) kreskas en dezertecaj ĉirkaŭaĵoj, en Alpoj (Hippophae rhamnoides subsp. fluviatilis) en nefermitaj kampoj kaj ĉe riverbordoj. La origina hejmlando de hipofeo estas Nepalo.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

La beroj estas acidaj kaj riĉaj je vitamino C, vitamino E (karotenoidoj), flavonoidoj, plantosteroloj, lignanoj kaj mineraloj. Ili estas ankaŭ oleriĉaj kaj en la semoj kaj en la sarkokarpo. La pulpo enhavas inter 0,5 kaj 5 % da oleo, la semoj proksimume 10 %, depende de la origino kaj vario. Rikoltado de la beroj okazas inter aŭgusto kaj decembro. El la beroj oni produktas sukon kaj ankaŭ brandon kaj likvoron. La beroj estas ankaŭ uzataj por kosmetiko.

Dum vintro la beroj povas ekfermentadi, pro tio birdoj kiel sturno, turdo kaj litorno povas ebriiĝi.