Eleagnacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eleagnacoj
ramnoida eleagno (Elaeagnus rhamnoides)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

fabedoj Fabidae

Ordo: rozaloj Rosales
Familio: eleagnacoj Elaeagnaceae
Juss. [1]
eleagno Cannabis
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La eleagnacoj[2] (latine Elaeagnaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo rozaloj (Rosales). Ĝi enhavas 4 genrojn kaj ĉirkaŭ 110 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas eleagno[2].

Tiu plantoj disvastiĝis sur la norda hemisfero kaj ĝis la orienta Aŭstralio. Ili estas plej ofte dornaj kaj sekec-rezistaj arbustoj. En Mezeŭropo plej gravas la ramnoida eleagno (Elaeagnus rhamnoides, sin. ramnoida hipofeo Hippophae rhamnoides). Multaj specioj estas uzataj de la homo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de Elaeagnus latifolia.
haraj folioj kaj kvarnombraj floroj de Elaeagnus angustifolia.
fruktoj de Elaeagnus multiflora.

La plej multaj specioj havas radiktuberetojn kun simbiozaj, nitrogenfiksaj bakterioj de la genro Frankia (aktinorizo). [4]

Habito kaj folioj[redakti | redakti fonton]

Estas ĉiamverdaj aŭ deciduaj, malgrandaj arbojarbustoj. Kelkaj specioj estas „vergoplantoj“. Kelkaj specioj havas dornojn. Ofte estas kserofitoj.

La folioj plej ofte estas alterne sidantaj kaj spiralformaj, malofte kontraŭsidantaj aŭ ŝajne verticile. Preskaŭ ĉiam estas folitigoj; ili povas esti ankaŭ tre mallongaj. La simpla foliplato estas ofte ledra kaj havas glatan randon. Minimume je la malsupra surfaco estas arĝentaj haroj. Stipuloj mankas.

Infloreskoj kaj floroj[redakti | redakti fonton]

La floroj staras unuope aŭ en faskoj, mallongaj grapolojspikoj. La floroj estas duseksaj aŭ unuseksaj. Se la floroj esta unuseksaj la specioj estas plej ofte dioikaj.

La radioforme simetriaj floroj estas kvarnombraj kaj odoras ofte. Ekzistas relative longa hipantio. Plej ofte estas kvar (du ĝis ok) sepaloj. La koloro estas blanka, kremblanka ĝis flava. Petaloj mankas. Ekzistas plej ofte kvar aŭ ok, malofte du aŭ dekdu fekundaj stamenoj. La tre malongaj filamentoj estas inter si liberaj, sed kunkreskintaj kun la sepaloj. Ofte estas nur unu epigea karpelo kun nur unu anatropa ovolo. La karpelo ŝajnas hipogea. La longa pistilo havas flankan stirigmon. Polenigado okazas fare de insektoj (entomofilio) aŭ de vento (anemofilio).

Fruktoj kaj semoj[redakti | redakti fonton]

Po floro kreskas unu akeno, kies bazo fariĝas en matura stato karneca. Tial ili aspektas kiel beroj aŭ drupoj (pseŭodrupoj) kunpo unu semo. La maturaj, intensive koloraj fruktoj estas manĝataj de birdoj, kiuj ekskrementas la semojn ne digestitaj.

Enhavosubstancoj kaj kromozomnombro[redakti | redakti fonton]

En la ĉeloj estas estas kalcisalaj kristaloj. En la fruktoj estas taninoj kaj plej ofte vitamino C. Ankaŭ ekzistas ofte alkaloidoj. Se enestas pro-antocianidino, tiam estas cianidino kaj delfinidino. Elagata acido estas trovita en ĉiu de la tri genroj. Plej ofte ankaŭ troviĝas saponinoj.

La kromozomnombro estas n = 6, 10, 11, 13.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

mapo de la disvastigo de la familio eleagnacoj.

La tuta disvastigejo de la familio eleagnacoj etendiĝas de la moderaj zonoj sur la norda hemisfero trans la tropikoj ĝis la okcidento de Aŭstralio. Du genroj kun 74 specioj ekzistas en Ĉinio, el tiuj 59 nur tie [5].

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La familio eleagnacoj estis en la jaro 1789 sub la nomo Elaeagni de Antoine Laurent de Jussieu en Genera Plantarum, p. 74-75 publikigita. L tipogenro estas eleagno (Elaeagnus L.), kies nomo venas de la greka nomo por olivoj (Olea europaea) kaj Vitex agnus-castus.

La familio Elaeagnaceae jam estis metita en la ordoj Rhamnales, Proteales kaj Thymelaeales. Hodiaŭ la eleagnacoj formas ene de la ordo de la Rozaloj kune kun la familioj Dirachmaceae kaj Rhamnaceae unu kladon.

La familio eleagnacoj havas tri genroj kun ĉ. 50 ĝis 100 specioj:

  • hipofeoj (Hippophae L., Syn.: Rhamnoides Miller): kun ĉ. sep specioj estas disvastigita de la nordokcidenta Eŭropo ĝis la orienta Azio. Ĉiu el la sep specioj ankaŭ kreskas en Ĉinio, kun la centro de la speciodiverseco sur la Qinghai-Xizang-altebenaĵo, kvar specioj nur aperas en Ĉinio. La plej multaj specioj kreskas en sejzone hunidaj regionoj. [5] Ĉiuj estas dioikaj.
  • eleagno (Elaeagnus L., sin.: Oleaster Heister ex Fabricius): kun 45 ĝis 90 specioj havas vastan kreskoregionon. Ĝi etendiĝas de Sudeŭropo ĝis Azio kaj Nordameriko. Sole en Ĉinio aperas 67 specioj, de tiuj 55 nur tie.[5] Ili havas duseksajn florojn kaj estas monoikaj.
  • bubalberoj (Shepherdia Nutt., sin.: Lepargyrea Raf.): La tri specioj estas disvastigitaj en la norda kaj okcidenta Nordameriko. Ĉiuj estas dioikaj.

Laŭ WFO kaj TPL[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (23 maj. 2020)[1],[3], la familio havas 4 genrojn. Jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[6]:

Utiligado[redakti | redakti fonton]

La fruktoj de multaj specioj estas manĝeblaj. Tial eleagno- kaj hipofeo-specioj estas kultivataj en multaj regionoj de la mondo. La fruktoj enhavas multe da vitamino C. Kelkaj estas uzataj kiel ornamplantoj en parkoj kaj ĝardenoj. Ĉar ili vivas sibioze kun nitrogenfiksaj bakterioj de la genro Frankia (aktinorizo) ili ankaŭ povas bone kreski sur malfekundaj grundoj. Tial kelkaj specioj, precipe Elaeagnus angustifolia, estas uzata en rekultivado. [5][8]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Elaeagnaceae ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 2,2 eleagno en PIV ĉe vortaro.net
  3. 3,0 3,1 Elaeagnaceae ĉe The Plant List
  4. David R. Benson: Frankia und Elaeagnaceae. Arkivigite je 2007-04-25 per la retarkivo Wayback Machine
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Haining Qin & Michael G. Gilbert: Elaeagnaceae, S. 251 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven & Deyuan Hong (Hrsg.): Flora of China, Volume 13 - Clusiaceae through Araliaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2007. ISBN 978-1-930723-59-7
  6. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  7. hipofeo en PIV ĉe vortaro.net
  8. Ŝablono:PFAF