Elaeagnus
Elaeagnus | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
mallarĝfolia eleagno (Elaeagnus angustifolia)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Eleagno (Elaeagnus) estas plantgenro kun ĉ. 45–90 specioj ene de la familio de la Eleagnacoj (Elaeagnaceae).
Nomo
[redakti | redakti fonton]La unua vortparto estas el greka vorto élaios kiu signifas olivarbon kaj ties frukton, la olivo. Pro la karneca, manĝebla drupo de la planto verŝajne ankaŭ la dua parto de la vorto venis de la latina vorto ágnos por ŝafido, ĉar la folio estas blanke pelta. Laŭ aliaj fontoj la dua vortparto venis de la greka gnos kiu signifas ekkonon respektive gnostikon.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Elaeagnus-specioj toleras froston kaj estas fortikaj, ĉiamverdaj aŭ deciduaj arbustoj aŭ malgrandaj arboj, kiuj kreskas alten sen apogo aŭ malofte grimpas. Kelkaj specioj havas dornojn. La folioj, la arboŝelo de junaj branĉoj kaj la florburĝonoj estas kovritaj de arĝentaj, blankaj aŭ brunecaj skvametoj, simile al la parenca hipofeo. La folioj staras alterne kaj la folirando estas plej ofte glata.
La floroj staras unuope aŭ multfoje kune en la foliakseloj. La duseksaj floroj havas simplan perianton. La floroj estas kvarnombraj. Petaloj mankas. La kvar blankaj aŭ interne flavaj sepaloj estas je la bazo kunkreskinta tube. La nur kvar stamenoj estas kunkreskintaj kun la kalikotubo.
La fruktoj estas globformaj ĝis oblongaj, glataj aŭ harkovritaj ŝajnfruktoj (drupoj). Nur la specio Elaeagnus mollis havas flugilojn.
Disvastigo
[redakti | redakti fonton]La specioj de eleagnoj nature kreskas en varm-moderaj latitudoj ĝis la subtropikoj de la norda duonglobo kaj unu specio en Aŭstralio. La centro de la specioj estas Azio. En Ĉinujo hejmiĝas ĉ. 67 specioj, el tiuj 55 nur en Ĉinujo.
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]La genronomo Elaeagnus estis elektita de Carl von Linné en sia verko Species Plantarum el la jaro 1753, kie la specioj Elaeagnus angustifolia kaj Elaeagnus latifolia estis listigitaj. Sinonimo estas Oleaster HEISTER EX FABRICIUS. En la genro Elaeagnus (eleagno) estas ĉ. 45 ĝis 90 specioj. Jen listo de la specioj:
- mallarĝfolia eleagno (Elaeagnus angustifolia L. )
- Elaeagnus caudata SCHLECHT. EX MOMIY.
- Elaeagnus commutata BERNH. EX RYDB. )
- Elaeagnus conferta ROXB.: Ĝi troviĝas en Hindujo, Bangladeŝo, Butano, Indonezio, Malajzio, Hindoĉinio kaj Ĉinujo.
- Elaeagnus'' ×''ebbingei'' BOOM ) = Elaeagnus macrophylla × Elaeagnus pungens
- Elaeagnus formosana NAKAI
- Elaeagnus glabra THUNB.: Ĝi hejmiĝas en Ĉinujo, Japanujo, Koreujo kaj Tajvano.
- Elaeagnus grandifolia HAYATA
- Elaeagnus infundibularis MOMIY.
- Elaeagnus kanaii MOMIY.
- Elaeagnus latifolia L.: Ĝi hejmiĝas en Hindoĉinio.
- grandfolia eleagno (Elaeagnus macrophylla THUNB. )
- Elaeagnus morrisonensis HAYATA
- multflora eleagno, (Elaeagnus multiflora THUNB. )
- Elaeagnus obovata LI
- Elaeagnus oldhamii MAXIM.
- dorna eleagno (Elaeagnus pungens THUNB. )
- Elaeagnus pyriformis HOOK. F.: Ĝi hejmiĝasd en Hindio kaj Butano.
- Elaeagnus ×reflexa C. MORREN & DECNE. = Elaeagnus pungens × Elaeagnus glabra
- Elaeagnus thunbergii SERV.
- Elaeagnus tricholepis MOMIY.
- Elaeagnus triflora ROXB.: Ĝi hejmiĝas en Indonezio, Malajzio, Filipinoj, Tajvano, Papua-Novgvineo kaj Kvinslando.
- Elaeagnus tutcheri DUNN : Ĝi hejmiĝas en Hongkongo.
- Elaeagnus umbellata THUNB. ( inkl. Elaeagnus parvifolia WALL. EX ROYLE ): Ĝi hejmiĝas en Afganio, Pakistano, Hindujo, Nepalo, Butano, Japanujo, Koreujo, Tajvano kaj Ĉinujo. En Nordameriko kaj Havajo ĝi estas neofito.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Haining Qin & Michael G. Gilbert: Elaeagnaceae in der Flora of China, Vol. 13, S. 251: Elaeagnus - Online.
- Kremer: Strauchgehölze. Niedernhausen, 2002. ISBN 3-576-11478-5