Gavar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gavar
Gavar Aerial view.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 1201–1205 [+]
Retpaĝaro gavariqaghaqapetaran.am [+]
Demografio
Loĝantaro 1 346  (1831) [+]
Loĝdenso 192 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 22′ N, 45° 8′ O (mapo)40.36666666666745.133333333333Koordinatoj: 40° 22′ N, 45° 8′ O (mapo) [+]
Alto 1 982 m [+]
Areo 7 km² ( 700 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Situo de Gavar
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Gavar [+]
Information icon.svg
vdr

Gavar (armene: Գավառ), estas urbo kaj urba municipa komunumo en Armenio funkcianta kiel administra centro de la provinco Gegharkunik. Ĝi situas inter la altaj montoj de Gegham okcidente de lago Sevan, kun meza alteco de 1982 metroj super la marnivelo. Situanta 98 kilometrojn oriente de la landa ĉefurbo Erevano, la urbo havis 20 765 loĝantojn laŭ la censo de 2011. Laŭ la oficiala takso de 2016, la loĝantaro de Gavar estas 19.500.[1]

La regiono ĉirkaŭ Gavar enhavas plurajn gravajn kulturajn kaj religiajn monumentojn: La mezepoka tombejo Noraduz kun multaj ĥaĉkaroj, la monaĥejo Hajravank sur monteto tuj apud la lago Sevan kaj monaĥejo Hacarat. Gavar estas grava eduka kaj ekonomia centro de la provinco Gegharkunik, kun pluraj lernejoj, biliotekoj kaj ŝtata urba universitato. La kuirarto de la urbo similas al la cetera armena kuirarto sed ankaŭ konservas pladojn el la origina devenloko de ĝiaj fondintoj.

Gavar estas la sidejo de la Diocezo de Gegharkunik de la Armena Apostola Eklezio kaj la loĝantoj estas precipe apostolaj armenoj.

Gavar estis malgranda urbeto en la 19-a jarcento. Tamen, el tiu epoko konserviĝas kelkaj domoj kaj pli grandaj konstruaĵoj kun tipaj armenaj ornamaĵoj, inkluzive de la preĝejo Surb Karapet, konstruita ĉirkaŭ 1830, kiu estas la plej malnova religia konstruaĵo de Gavar. Kun la kreskado kaj evoluo de la urbo, plejparto el ĝiaj registaraj konstruaĵoj kaj loĝdomoj amase konstruiĝis en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj pro kio la urbo havas precipe sovetan industrian aspekton. La placo apud la katedralo estas ĵus renovigita kaj iĝas la koro de la urbo.

Kvankam la urbo mem ne ricevas multajn turistojn kiel fina celo viziti la urbon, ĝi iĝas grava deirpunkto por la ĉirkaŭaj vidindaĵoj kaj vojoj por piedirantoj. Lastatempe en la urbo disvolviĝis ekoturismo kun pluraj hoteloj tiaspecaj proksime de ĝi.

Gavar situas ĉe la aŭtovojo M-10, kiu ligas la urbon kun nordorienta Armenio. La aŭtovojo H-39-Vojo Gavaron kun la ĉirkaŭaj urboj kaj vilaĝoj. Gavar havas startvojon ekde la sovetiaj jaroj, situanta norde de la urbo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis konata kiel Nor BajezetNovo-Bajazet ĝis 1959, nomita laŭ la okcidenta armena urbo Bajazet (historie konata kiel Darojnk kaj Arŝakavan). Inter 1959 kaj 1995, la urbo estis konata kiel Kamo, nomita laŭ la bolŝevika revoluciulo Kamo (Simon Ter-Petrosjan). La 4-an de decembro 1995 la urbo renomiĝis Gavar, kio signifas distriktoprovinco en la armena lingvo.

Kvankam ĝia oficiala nomo estas Gavar, la lokanoj nomas ĝin Kjavar (Քյավառ) ekde la 19-a jarcento.[2][3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo Hajravank proksime de Gavar
Monaĥejo Hacarat

Gavar estis fondita kiel Novo-Bajazet (Nova Bayazit) en 1830 ĉirkaŭ 8 km okcidente de la lago Sevan, de armenaj migrantoj de la urbo Bajazit (historie konata kiel Darojnk kaj Arŝakavan) de la Otomana Imperio. La loĝloko atingis la statuson de urbo en 1850.

Tamen la areo de nuntempa Gavar estis loĝata ekde la bronza epoko. Multaj historiaj tomboŝtonoj, devenantaj de la dua jarmilo a.K., estas eltrovitaj en Gavar. La restaĵoj de ciklopa fortikaĵo devenanta de la frua Ferepoko, troviĝas sur monteto en la centro de la urbo. Oni supozas, ke la fortikaĵo estis la reĝa ĉefurbo de la regiono Velikuĥi ene de la regno Urarto. Ĝi estis ĉirkaŭita de pli ol 22 malgrandaj fortikaĵoj. La regiono Velikuĥi estis konkerita de la urarta reĝo Sarduri la 2-a. Lia filo, Rusa la 2-a renomis la fortikaĵon honore al Ĥaldi; unu el la tri ĉefaj diaĵoj de Urarto. La Arcvakar-najbareco de Gavar ankaŭ estas hejmo de alia ferepoka fortikaĵo, devenanta de la dua jarmilo a.K.[4]

Post la establado de la praa Reĝlando Armenio, la teritorio de nuntempa Gavar estis inkludita ene de la kantono Gegharkunik norde de la historia provinco Sjunik de Granda Armenio.

Multaj aliaj mezepokaj monumentoj, inkluzive de monaĥejoj, ĥaĉkaroj (krucŝtonoj), tomboŝtonoj kaj kapelo ankaŭ troviĝas en la urbo. La kvartalo Hacarat (aparta vilaĝo ĝis la 1960-aj jaroj) estas hejmo de la monaĥejo Hacarat kun 2 preĝejoj devenantaj de la 7-a kaj 19-a jarcentoj.[5]

Dum la jarcentoj, la areo de nuntempa Gavar estis grave detruita, kun la plej nova okazanta detruo dum la 17-a jarcento, kiam ĝi estis detruita de ŝaho Abas la 1-a de Persio.

Katedralo de Gavar post pluvado.

En 1828, post la Rusa-Persa Milito, la regiono de Gegharkuni, kiel parto de la Erevana Ĥanlando, estis transdonita al la Rusa Imperio kiel rezulto de la Traktato de Turkmenĉaj subskribita la 21an de februaro 1828. En 1830, la armenaj migrantoj de Bajazit fondis la vilaĝon Novo-Bajazet. Kun la establado de la Erevana Gubernio en 1850, Novo-Bajazet iĝis la centro de la lastatempe formita Novobajazetskij Ujezd.

Novo-Bajazet, kune kun multaj aliaj regionoj de orienta Armenio iĝis parto de Sovetunio en decembro 1920. Post atingado de la statuso de urbotipa setlejo en 1950, la urbo iom post iom kreskis tra la jaroj. En 1959, la urbo estis konata kiel Kamo, nomita laŭ la bolŝevika revoluciulo Kamo. Ĝi iam estis hejmo de 36 400 homoj komence de la 1980-aj jaroj.[6]

Post la sendependeco de Armenio, la urbo renomiĝis Gavar en 1995 kaj fariĝis la provinca centro de la nove establita provinco Gegharkunik. Tamen granda parto de la sovetepoka infrastrukturo de la urbo kolapsis kaj la industria kapablo baraktis. Rezulte, la loĝantaro de Gavar draste malpliiĝis al 23 302 laŭ la censo de 2001, kaj poste al 20 765 laŭ la censo de 2011.

Urbocentro[redakti | redakti fonton]

Soveta modernisma konstruaĵo de Gavar.

Gavaro estas nepre sovetepoka urbo. Ĝi estis malgranda urbeto en la 19-a jarcento de kiam konserviĝas kelkaj strukturoj kiaj lernejoj, rusiaj koloniaj konstruaĵoj tipaj de kaŭkazaj landoj kaj la preĝejo de Surb Karapet. Dum la 1930-aj jaroj komenciĝis la plivastigo kaj urbigo de Gavar. El tiu epoko restas pluraj stalinismaj konstruaĵoj. En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj la urbo atingis sian pintan arkitekturan momenton kiam la registarejoj estis konstruitaj ĉirkaŭ la katedralo Sankta Dipatrino, la plej alta en Armenio ĝis la 1990-aj jaroj.[7]

La urbo, same kiel la tuta lando, suferis la konsekvencojn de la dissolvo de Sovetio kaj multaj konstruaĵoj ĝis nun troviĝas en malbona situacio, aliaj jam falis pro nezorgado. Lastatempe la ĉefa placo de la urbo estis renovigita samkiel aliaj malpli signifaj rekonstruadoj.

Geografio kaj klimato[redakti | redakti fonton]

Gavar en vintro 2009

Je meza alteco de 1982 metroj super la marnivelo, Gavar situas ĉe la bordo de la rivero Gavaraget. La urbon regas la montoj Gegham de la okcidento kaj la lago Sevan de la oriento. Je alteco de 3 597 metroj, monto Aĵdahak situas ĉirkaŭ 15 km sudokcidente de Gavar.

La urbo estas ĉirkaŭita de kelkaj vilaĝoj inkluzive de Noratus de la oriento, Karmirgjugh kaj Gandzak de la sudo.

Gavar havas humidan kontinentan (klimata klasifiko de Köppen) klimaton, kiun karakterizas malvarmaj vintroj kaj varmaj someroj. La jara pluvado estas 450 mm.[8]

Demografio[redakti | redakti fonton]

La granda plimulto de la loĝantaro en Gavar estas etnaj armenoj, kies prapatroj migris de la urbo Doğubeyazıt dum la 1820-aj kaj 1830-aj jaroj. Gavar havis pli ol 30.000 loĝantojn dum la sovetiaj jaroj. Tamen ĝi iom post iom malpliiĝis post la sendependiĝo de Armenio. El la komencaj ĉ. mil loĝantoj, kun la paso de la jaroj kaj industria aktiveco, la urbo iĝis grava regiona centro kaj ekloĝis eĉ 36 mil homoj en la 1980-aj jaro. Tamen, pro la ekonomia okazinta post la disfalo de Sovetunio la urbo preskaŭ duoniĝis kaj nuntempe ne atingas 20 mil loĝantojn kvankam multaj gavaranoj, nur foriras portempe.

Religio[redakti | redakti fonton]

La urba katedralo.

Homoj de Gavar estas ĉefe kristanoj kaj apartenas al la Armena Apostola Eklezio. La urbo havas multajn mezepokajn kapelojn kaj preĝejojn. La Preĝejo Surb Karapet de 1848 estas inter la bone konservitaj preĝejoj en Gavar. La Katedralo de la Sankta Diatrino de Gavar estas la sidejo de la Diocezo de Gegharkunik de la Armena Eklezio. Ĝi estis konstruita en 1905 ĉe la centra placo de la urbo, kun la klopodoj de tiama episkopo Ĥoren Muradbegjan kun helpo de la lokaj civitanoj. Ĝis la fino de la 1990-aj jaroj ĝi estis la plej alta preĝejo en Armenio laŭ alteco.[9]

La urbo ankaŭ estas hejmo de multaj aliaj preĝejoj inkluzive de:

Preĝejo Surb Karapet, la plej malnova preĝejo (19a jc.) de Gavar.
  • Monaĥejo Hatsarat kun la preĝejoj de la Sankta Dipatrino (7-a jarcento) kaj Sankta Gregorio la Iluminanto (19-a jarcento).
  • Monaĥejo Hajravank de la 9-a jarcento: situanta 7 kilometrojn norde de Gavar ĉe la bordo de la lago Sevan.
  • Kapelo Sankta Kruco (Surb Ĥaĉ) de la 17-a jarcento, renovigita en 1969.
  • Preĝejo Surb Karapet konstruita de Barsegh Arcruni en 1848 kaj tute renovigita en 2012.

La arkeologia ejo de la tombejo Noratus situas en la vilaĝo Noratus nur 4 kilometrojn oriente de Gavar. Ĝi estas hejmo por granda nombro da imponaj mezepokaj ĥaĉkaroj (krucŝtonoj).

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Memorejo pri la Dua mondmilito en Gavar

Gavar havas historian muzeon, kulturan palacon, draman teatron, multajn publikajn bibliotekojn kaj monumenton dediĉitan al la viktimoj de la Granda Patriota Milito dum la dua mondmilito.

La urbo havas instruan instruan centron (1923), muzikan lernejon (1945), kulturan palacon (1970), artan lernejon (1982), publikan bibliotekon (2002) kaj specialan lernejon de duduko nomata laŭ Gevorg Dabaghjan (2010). La komunumo administras junularan kreivan centron ankaŭ.

Gavar havas portalon, kiun uzas multaj eksterlandaj civitanoj. La nomo de la portalo estas Kjavar, ĉar la lokanoj prononcas la nomon de la urbo kun "kj" sono anstataŭ "g" sono komence de la nomo.

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

La kuirarto de Gavar estas proksime ligita kun la orientaj kuirartaj elementoj, karakterizitaj per diversaj spicoj, legomoj, fiŝoj kaj fruktoj.

Kjavari Kjufta (kofto de Gavar), la plej ŝatata plado de la urbo, estas farita el haketita viando spicita kun cepoj kaj rulita en bulojn antaŭ bolado en akvo. Servita en tranĉaĵoj, ĝi estas ornamita per butero. Homoj de Gavar ŝatas manĝi panon kun preskaŭ ĉio, kaj la du tradiciaj specoj de pano en Gavar estas lavaŝo kaj matnakaŝo.

La baklavo Kjavar estas multtavola bakaĵo kun histo-maldikaj folioj de folipasto, plenigita per nuksoj kaj sukero kaj finita per pluveto de varma mielo.

En junio 2017, la unua kunportebla restoracio nomata Kjavari estis malfermita en la centro de Erevano, ofertante tradiciajn pladojn de Gavar.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Statuo al la gavara komercisto kaj bonfaranto Hajrapet Ĥaĉatrjan.

Post ricevo de la statuso de urbotipa setlejo en 1950, la urbo fariĝis unu el la ĉefaj industriaj centroj de la Armena SSR. Ĝi estis hejmo de granda elektra kablofabrikejo konata kiel Kamokabel same kiel fabrikmaŝino.

Tamen, post la sendependiĝo de Armenio en 1991, la plej granda parto de la sovetepoka industrio terure malkreskis. Tamen la loka ekonomio pliboniĝas ene de malrapidaj paŝoj, ĉar multaj denaskaj komercistoj revenas al Gavar el Rusio kun la espero trovi novajn eblojn de investoj.

Nuntempe Gavar estas hejmo de la "Gavar-Meblofabrikejo" ekde 1948, la "Sevana Minerala Akvoplanto" fondita en 1953 (remalfermita en 2015), la "Aquatic LLC" por prilaborita kankro fondita en 2002, la "Kirakosjan" meblofabrikejo fondita en 2006, kaj la "Produkta Kooperativo Ŝuŝan" por nealkoholaĵoj.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Gavar havas medicinan centron, centran hotelon konatan kiel Ĥaldi, lokan televidstacion konatan kiel Kjavar TV kaj multajn filiojn de lokaj armenaj bankoj.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Gavar situas ĉe la aŭtovojo M-10, kiu ligas la urbon kun nordorienta Armenio. La aŭtovojo H-39 ligas Gavar kun la ĉirkaŭaj urboj kaj vilaĝoj. Gavar havas startvojon ekde la sovetiaj jaroj, situanta norde de la urbo.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Gavara Ŝtata Universitato.
Kulturpalaco de Gavar.

Eduko daŭre estas unu el la ĉefaj valoroj en la socio de Gavar. Alfabeteco-procento de 99% estis raportita jam en 1960. Nuntempe ekzistas naŭ publikaj edukaj lernejoj, ses infanvartejoj, kvar specialiĝintaj teknikaj mezaj altlernejoj, unu sporta lernejo, du muzikaj kaj artaj lernejoj, unu speciala lernejo por infanoj kun speciala edukado kun apartaj bezonoj kaj unu universitato en la urbo Gavar.

La Gavara Ŝtata Universitato estis malfermita en 1993 post la sendependeco de Armenio. Kun ĝiaj kvin fakultatoj la Gavara Universitato estas grava eduka centro por la tuta provinco Gegharkunik. La universitato donas diplomojn pri filologio, natursciencoj, homsciencoj, ekonomiko kaj edukado. Nuntempe pli ol 2 400 studentoj ĉeestas la universitaton.

La Speciala Lernejo Gavar estas la sola lernejo por mense kaj korpe handikapitaj infanoj en la regiono. Ĝi nuntempe faras paŝojn al plibonigo kaj disvolviĝo kun la helpo de siaj partneroj kaj sponsoroj survoje fariĝi ĉefa institucio inter la specialaj lernejoj en Armenio.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Piedpilko kaj ŝako estas popularaj en la urbo. La sporta lernejo de Gavar estis malfermita en 1971 kaj nuntempe donas trejnadon en multaj teamaj kaj individuaj sportoj, inkluzive luktosporton, korbopilkon, fucalon, boksadon, halterlevon, ktp.[10]

Hovhannes Goharjan el Gavar, ludis por la nacia futbala teamo de Armenio en 2009-2010.

En decembro 2011, la fama armena ludanto Henriĥ Mĥitarjan vizitis la urbon kune kun la prezidanto de la FFA Ruben Hajrapetjan por bonfaraj celoj.[11]

Elstaraj gavaranoj[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj famaj homoj, kiuj naskiĝis aŭ kreskis en la urbo Gavar:

  • Ivan Gevorkjan (1907-1989), sovet-armena kirurgo kaj sciencisto.
  • Samvel Koĉarjanc (1909-1993), sovetia armena inĝeniero kaj ellaboranto de la unuaj sovetiaj nukleaj eksplodiloj por balistikaj misiloj.
  • Frunze Dovlatjan (1927-1997), kinoreĝisoro, aktoro kaj manuskriptinto.
  • Hranuŝ Hakobjan (1954-), politikisto kaj iama Ministro de diasporo.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Supozata loĝantaro de Armenio estas ĉ. 01.01.2016
  2. Գեղարքունիքի ավանդապատումները. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2015-03-22. “Գավառ, որը ժողովրդի մեջ գործածական է Քյավառ ձևով”.
  3. Գեղարքունիք [Gegharkunik] (armene).
  4. Find Armenia:Gavar|dato=2010-08-22 }}
  5. Hatsarat, Gegharkunik
  6. Gavar portal:Kyavar
  7. Météo Climat stats for Gavar. Météo Climat. Alirita 11an de novembro 2019.
  8. Moyennes 1981-2010 Arménie (france). Alirita 11an de novembro 2019.
  9. Surp Karapet Church of Gavar
  10. Gavar sports school
  11. Henrikh Mkhitaryan and Ruben Hayrapetyan visited Gavar