Armena literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La armena literaturo komenciĝis en Armenio ĉirkaŭ la jaro 400 a.K. La plimulto de la literaturaĵoj estis kreataj ĉirkaŭ Moseo de Ĥoreno, en la 5-a jarcento. Kun la paso de la jaroj, la elementoj de la origina armena literaturo ŝanĝis kiaj la historioj kaj mitoj kiuj estis tre gravaj tra la generacioj. Dum la 19-a jarcento, la verkisto Mikael Nalbandian agadis por la kreado de literatura armena identeco. La poemo de Nalbandian “kanto de la itala knabino” eble estis la inspiro por la nacia armena himno, Mer Hayrenik.

En la 12-a kaj 13-a jarcentoj rimarkeblas renaskiĝon de la armena literaturo kiu estas konsiderata kiel la arĝenta epoko de la literaturo en Armenio kies ĉefaj temoj estas religio kaj historio. Dum tiu epoko elstaras Nerses la 4-a Schnorhali (1102-1172), poligrafo, aŭtoro de religiaj poemoj, prievangeliaj komentoj kaj historio de la armenoj. De la 13-a jarcento ekiĝas lirika popola poezio, plena de sensuala mistikismo, kun eksterlandaj influoj, ĉefe de la trobadoroj. La pleja reprezentanto de tiu epoko estos Aruthin Sajadian (1712-1795), nomata Sajat Noja; menciendas, pro la verkaĵo pri profana amorado, al Nahapet Kuchak. Oni supozas ke en tiu epoko naskiĝis la populara epopeo de Davido de Sasuno, kiu konserviĝis kiel pervoĉa tradicio ĝis 1873[1] .

La politikaj okazintaĵoj je la fino de la 14-a jarcento okazigas literaturan dekadencon kiu daŭras ĉirkaŭ 4 jarcentojn, sed la historia literatura tradicio ne interrompiĝas. La renaskiĝo de la literaturo kaj de la klasika lingvo ŝuldiĝas al la agado de Meĥitaro (1676-1749), aŭtoro de klasika gramatiko, kaj de lia kongregacio (meĥitaranoj), kiu establiĝis en Venecio; ĝi havis humanistan influon, ĉefe en la literatura aspekto; al ili oni ŝuldas gravan vortaron kaj la presadon de originalaj kaj klasikaj verkaĵoj. Aldonendas grava faktoro por la literatura disvolvado: disvastigado de la preso kaj pliiĝo de lernejoj en Armenio dum la 19-a jarcento. Ekde tiu dato la literaturo en Armenio sekulariĝas kaj spertas proceson de alproksimiĝo al la okcidenta literaturo. En la orienta flanko, Armenio trovas inspiron en Rusio, dume la okcidenta trovas ĝin en Francio.

Arevelk, tagĵurnalo en la armena

En la moderna literaturo videblas unua ŝtupo kie regas tradiciismo kaj patriotismo sekvataj poste de realismo. Inter la ĉefaj aŭtoroj menciindas Ĥaĉatur Abovjan (1805-1848), kiun oni konsideras kiel la patro de la armena literaturo, aŭtoro de patriotismaj verkaĵoj; inter la poetoj el realisma skolo troviĝas Daniel Varuĵan (1884-1915). En la rakonta ĝenro elstaras Hakob Paronian (1842-1891), dramaturgo el popola stilo; la literatura kritikanto Ĉobanian, kaj la plej fama romanverkisto , Hakob Hakobjan (1835-1888), nomata Rafi. Ankaŭ menciidas la plej elstara dramaturgo, Gabriel Sundukjan (1825-1912), kiu bildigas la armenan socion loĝanta en Tbiliso (Kartvelio). Inter la elstaruloj dum la soveta Armenio troviĝas Avetik Isahakjan (1875-1957)[2] .

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la kreado de la armena alfabeto de Maŝtoc, ekiĝis la epoko de armena literaturo

Frua literaturo[redakti | redakti fonton]

Nur manpleno da fragmentoj pluvivis el la plej antikva armena literatura tradicio antaŭ la kristanigo de Armenio en la frua 4-a jarcento pro jarcentoj de granda penado de la Armena eklezio ekstermi la "paganan tradicion". Kristana armena literaturo komenciĝas ĉirkaŭ la jaro 406 kun la invento de la armena alfabeto de Mesrop kun la celo traduki bibliajn librojn en la armenan[3].

Sahak, la Katolikoso de Armenio, formis skolon de tradukistoj, kiuj estis senditaj al Edeso, Ateno, Konstantinopolo, Aleksandrio, Antioĥio, Cezareo en Kapadokio, kaj aliloke, por havigi kodeksojn kaj en la siria kaj la greka kaj traduki ilin. El la siria lingvo tradukiĝis la unua versio de la Nova Testamento, la versio de la Historio de Eŭzebo kaj lia Vivo de Konstantino (krom se tio devenas de la originala greka lingvo), la moralaj predikoj de Afraato, la Agoj de Gurias kaj Samuna, la verkoj de Efremo de Sirio (parte eldonita en kvar volumoj de la Mekitaristoj de Venecio). En ĉi tiuj unuaj jaroj de la 5-a jarcento estis kunmetitaj kelkaj el la apokrifaj verkoj, kiuj, kiel la Diskursoj atribuitaj al Sankta Gregorio kaj la Historio de Armenio, diritaj de Agatangelos, estas asertitaj esti la verkoj de ĉi tiuj kaj aliaj konataj viroj. Ĉi tiu frua periodo de armena literaturo ankaŭ produktis multajn originalajn komponaĵojn. Jeznik Koghbaci verkis "Refuton de la sektoj", kaj Korjun la "Historio de la Vivo de Sankta Mesrop kaj de la Komencoj de Armena Literaturo". Ĉi tiuj viroj, kiuj ambaŭ estis disĉiploj de Mesrop, finas tion, kion oni povas nomi la Ora Epoko de la armena literaturo.

La Ora Epoko estis plejparte komento kaj ekzegezo de hebrea kaj kristana literatura tradicio kaj la historio de la Armena Apostola Eklezio.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Statuo al Davido de Sasuno, heroo de la mezepoka epopeo, en Erevano.

Oni scias, ke Armenio estis nacio ofte okupita de proksimaj potencoj, kiel la Sasanida Imperio. La komenco de la mezepoko estis markita de la araba konkero de Armenio. La homoj tiam ekparolis pri granda heroo, kiu povus liberigi ilin kaj restarigi armenan suverenecon. Davido de Sasuno, konata kiel Sasunci Davit, estas la mezepoka armena ekvivalento de Heraklo. Dum pli ol mil jaroj la legendo pri Davido pasis de avoj al iliaj nepoj danke al la armena buŝa tradicio, kaj malfacilas klasifiki liajn rakontojn kiel antikvajn aŭ mezepokajn. En 1873, la rakonto unue estis surpaperigita fare de ĉefepiskopo Karekin Servancdianc, kiu kopiis vorton post vorto la rakonton kiel rakontite fare de kamparana rakontanto de Muŝ nomata Grbo. Aliaj versioj de la rakonto el diversaj regionoj de Armenio estis kopiitaj en la sekvaj jaroj, kaj dum la frua soveta epoko en Armenio, la rakontoj estis kompilitaj al "unuigita versio"; rakonto, kiu kunigis dekojn da izolitaj epizodoj, fragmentoj kaj preskaŭ kompletaj kvankam malsamaj versioj de la legendo. Unu el la plej famaj traktadoj de la rakonto estis la versa interpretado farita de Hovhannes Tumanjan en 1902. Lia poemo nur kovras la historion de Davido, kiu fakte estas nur unu el la 4 partoj de la rakonto, kvankam la centra parto.

La kvar partoj de la rakonto estas nomitaj laŭ siaj herooj: Sanasar kaj Baltasar (Sanasar jev Baghdasar), Leon-Mher (Arjuc Mher), Davido de Sasuno (Sasunci Tavit), kaj Mher la juna (Pokr Mher). Sanasar estas la patro de Leon-Mher, kiu estas la patro de David, kiu estas la patro de Mher la juna. Mher la juna estis malbenita neniam havi idaron kaj liaj superhomaj kapabloj estas ampleksaj kaj celas a tutan mondon, tiel ke li estas enfermita en montkaverno kie li atendas ĝis la fino de la mondo por veni kaj restarigi ordon. (simile al la okcidentaj legendoj de Reĝo ArturoBarbaroso.)

Malgraŭ la kristana gusto de la epopeo, multaj mirindaj estaĵoj, bonaj kaj malbonaj, influas la agon.

Unu el la prapatroj de la legenda Davido estas la Dzovinar, kiu konsentas edziĝi kun la 90-jaraĝa Reĝo de Bagdado por savi sian popolon. Sanasar kaj Baltasar estis iliaj du filoj. Sanasar translokiĝas al Sasuno, la fortikaĵo-urbo de Armenio, nun situanta en Turkio. Li havas tri infanojn, la plej aĝa el ili estas la Granda Mher de Sasuno, kun superhomaj kapabloj. La vera filo de Mher estas David de Sasuno. Tamen li ankaŭ ricevas alian filon de la araba reĝino de Egiptio. Li estas konata kiel Misra Melik, kiu laŭvorte signifas "La suvereno de Egiptio". Li probable estas la figuro de ĉio, kion indignis la armenoj; perfiduloj, kaj eksterlandaj subpremantoj. Tra la jaroj la duonfratoj batalis, kaj fine Davido tranĉas lian nemezon duone.

Religia literaturo[redakti | redakti fonton]

Gregorio de Narek kiel asketo. Miniaturo de la Libro de Lamentoj, monaĥejo de Skevra, 1173, folio 55b (Manuskripto 1568, Matenadarano, Erevano) ; la skribaĵo diras «veka».

La mezepoka periodo malfermiĝas per kompara malfekundeco. Ĝi plejparte gravis en la 8-a jarcento, tiu de Johano Ocneci, kromnomita la "Filozofo". "Diskurso kontraŭ la Pavlikianoj", "Sinoda Diskurso", kaj kolekto de la kanonoj de la konsilioj kaj la patroj antaŭ liaj tagoj, estas la ĉefaj verkoj liaj nun ekzistantaj. Proksimume samtempe aperis la tradukoj de la verkoj de kelkaj el la Patroj, precipe de Sankta Gregorio de Nyssa kaj Cirilo de Aleksandrio, el la plumo de Stefano, Episkopo de Sjuniko. Du jarcentojn poste okazis la famkonata "Historio de Armenio" fare de la katolikoso Johano la 5-a elvenis, kovrante la periodon de la origino de la nacio ĝis la jaro 925. Samtempulo lia, Annine de Mok, abato kaj la plej famkonata teologo de la tempo, komponis traktaĵon kontraŭ la tondrakianoj, sekto kristana miksita kun maniĥeismo. La nomo de Ĥosrov, Episkopo de Andzevacenc, estas honorita pro liaj interesaj komentoj pri la Breviero kaj Amaspreĝoj. Gregorio de Narek, lia filo, estas la armena pindaro, de kies plumo venis elegioj, odoj, panegiroj kaj moralpredikoj. Stepan Asoghtk, kies "Universala Historio" atingas ĝis 1004 p.K., kaj Grigor Magistros, kies longa poemo pri la Malnova kaj Nova Testamentoj montras multe da apliko, estas la lastaj menciindaj verkistoj en ĉi tiu periodo.

Kilikia renesanco[redakti | redakti fonton]

La moderna periodo de armena literaturo povas bone datiĝi de la renesanco de leteroj inter la armenoj en la 12-a jarcento. La Katolikosa Nerses kromnomita la Kompatema, estas la plej genia aŭtoro en la komenco de ĉi tiu periodo. Krom liaj poeziaj verkoj, kiel ekzemple "Elegio pri Edeso", ekzistas prozaj verkoj inkluzive de "Pastora Letero", "Sinoda Diskurso" kaj liaj "Leteroj". Ĉi tiu epoko donis al ni ankaŭ komenton pri Sankta Luko kaj unu pri la Katolikaj Epistoloj. Rimarkindas ankaŭ la Sinoda Diskurso de Nerses de Lambron, Ĉefepiskopo de Tarso, transdonita ĉe la Koncilio de Hromcla en 1179, kiu estas kontraŭ-monofizita en tono. La 13-a jarcento naskis Vartanon la Granda, kies talentoj estis poeto, ekzegeto kaj teologo, kaj kies "Universala Historio" estas vasta en la kampo, kiun ĝi traktas. Gregorio de Tatev en la sekva jarcento verkis sian "Demandlibro", kiu estas fajra polemiko kontraŭ la katolikoj. Grava religiema kaj lirika poeto de la fina mezepoko estis Hovhannes Tlkuranci (ĉ. 1450-1535).

Fremda regado[redakti | redakti fonton]

San Lazzaro degli armeni, en Venecio, fokuso de armena kulturo de la Mekitarista kongregacio.

La 16-a jarcento vidis Armenion en la manoj de Persio, kaj la produktado de literaturo estis bremsita. Tamen, migrante la armenojn al ĉiuj partoj de Eŭropo, la persa invado havis siajn bonajn efikojn. Armenaj presejoj estis establitaj en Venecio kaj Romo, kaj en la sekva jarcento (la 17-a) en Lemberg, Milano, Parizo, kaj aliloke. Malnovaj verkoj estis reeldonitaj kaj novaj donitaj. La venecia Mekitarista kongregacio estis la gvidantoj en ĉi tiu movado; sed iliaj publikaĵoj, kvankam multaj, estis ofte senkritikaj. Iliaj fratoj, la mekitaristoj de Vieno, estis same aktivaj en tiu laboro en societo al kiu apartenis Balgy kaj Katergjan, du konataj verkistoj pri armenaj temoj. Rusio, Konstantinopolo kaj Eĉmiadzin estas la aliaj centroj de armenaj literaturaj klopodoj kaj la lastnomita loko estas aparte inda, rimarkinda kiel hodiaŭ kun germanaj sciencaj metodoj kaj gusto. Rigardante reen al la kampo de armena literaturo, oni rimarkas trajton, kiun la nacia karaktero montrita en la flekseblaj armenoj havis por kanti la glorojn de sia lando en historio kaj kronikoj.

Armenaj aŝikoj[redakti | redakti fonton]

Disigitaj inter la Otomana Imperio kaj la Safavida Imperio, la armenoj evoluigis trobadoran tradicion. Trobadoro, nomata աշուղ (aŝug aŭ aŝik) en la armena, kutime iris de vilaĝo al vilaĝo, kaj de urbo al urbo, kaj deklamis sian literaturon al la homoj. Pli sukcesaj, kiel Sajat-Nova, partoprenis konkursojn en la kortego de kartvelaj reĝoj, islamaj ĥanoj aŭ armenaj melikoj. Ili ofte parolis pri siaj sentoj por la virinoj uzante la popularan lingvon plenan de fremdaj influoj, anstataŭ klasika armena, kiu tiutempe estis kaduka ekster preĝejoj kaj lernejoj.

19-a jarcento kaj frua 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Famaj verkistoj de ĉi tiu periodo inkluzivas Siamanton, Hakob Baronjan, Vahan Tekejan, Hovhannes Hovhannisjan, Levon Ŝant, Krikor Zohrab, Ruben Zardarjan, Avetis Aharonjan, Garegin Nĵdeh, Atrpet, Gostan Zarjan, Hrant Nazarianc kaj Nikol Aghpaljan.

La revigliĝintoj: armenaj romantikistoj[redakti | redakti fonton]

La 19-a jarcento vidis grandan literaturan movadon, kiu devis estigi modernan armenan literaturon. Ĉi tiu tempodaŭro, dum kiu floris la armena kulturo, estas konata kiel Reviviĝa periodo (Zartonk). La revigligaj aŭtoroj de Konstantinopolo kaj Tbiliso, preskaŭ identaj al la Romantikistoj de Eŭropo, interesiĝis pri kuraĝigo de la armena naciismo. Plej multaj el ili adoptis la nove kreitajn orientanokcidentan variantojn de la armena lingvo depende de la celata publiko, kaj preferis ilin ol klasikan armenan.

La vera kreinto de moderna armena literaturo estis Ĥaĉatur Abovjan (1804–1848). Abovjan estis la unua aŭtoro, kiu forlasis la klasikan armenan kaj adoptis la modernan lingvon por siaj verkoj, tiel certigante ilian disvastigon. La plej fama verko de Abovjan, Vundoj de Armenio, revenas al la temo de la sufero de la armena popolo sub fremda regado. Abovjan dediĉis sian vivon al verkado kaj edukado de aliaj pri la temo Armenio kaj ties popolo. La poemo de Mikael Nalbandjan "Kanto de la Itala Knabino" eble inspiris la armenan nacian himnon Mer Hajrenik. Raffi (Hakob Melik-Hakobjan) estis la grandioza romantikisto de armena literaturo. En siaj verkoj, Raffi revivigis la grandiozecon de la historia pasinteco de Armenio. En la romano Sparkoj , la herooj batalas por la liberigo de sia popolo. Ĉi tiu temo de subpremo sub fremda regado estas evidenta ankaŭ en liaj romanoj Ĝalaledin kaj La Malsaĝulo .

La revigliga periodo finiĝis en 1885–1890, kiam la armena popolo trapasis tumultajn tempojn. Rimarkindaj eventoj estis la Berlina Traktato de 1878, la sendependeco de balkanaj nacioj kiel Bulgario, kaj kompreneble, la Hamidaj masakroj de 1895–1896.

Armenaj realistoj[redakti | redakti fonton]

Gazetoj

Arpiar Arpiarjan

Kelkaj fakuloj asertas, ke la armenaj realismaj aŭtoroj aperis kiam fondiĝis la gazeto Arevelk (Oriento) (1884). Verkistoj kiel Arpiar Arpiarjan, Levon Paŝaljan, Krikor Zohrab, Melkon Gurĝjan, Tigran Gamsarjan kaj aliaj rondiris ĉirkaŭ la menciita gazeto. La alia tiutempa grava gazeto estis la ĵurnalo Hajrenik (Patrujo), kiu fariĝis tre populara, kuraĝigis kritikojn ktp.

Malgraŭ ĉi tiuj faktoj, la armenoj ne rajtis uzi vortojn kiel Armenio, nacio, patrujo, libereco kaj progreso en siaj ĵurnaloj kaj aliaj skribaj produktaĵoj.

Realisma ideologio Post 1885, armenaj aŭtoroj interesiĝis pri realisma reprezentado de la vivo, kune kun ĉiuj ĝiaj krudaĵoj. Tamen estas kelkaj aŭtoroj, kiuj konservis kelkajn romantikajn influojn, kvankam la plej multaj el ili ne.

Sovetia Armenio[redakti | redakti fonton]

La literatura tradicio de Ĥaĉatur Abovjan, Mikael Nalbandjan kaj Raffi estis daŭrigita. Tiun revigliĝon de tradicio efektivigis tiaj verkistoj kaj poetoj kiel Hovhannes Tumanjan, Jeghiŝe Ĉarenc kaj similaj. Ĉi tiu reviviĝo okazis sub la komunisma sistemo, multe limigante la sinesprimliberecon de la verkistoj.

Fine de la 1960-aj jaroj, sub Leonid Breĵnev, aperis nova generacio de armenaj verkistoj. Ĉar armena historio de la 1920-aj jaroj kaj de la genocido estis pli malkaŝe diskutita, verkistoj kiel Parujr Sevak, Gevorg Emin, Silva Kaputikjan kaj Hovhannes Ŝiraz komencis novan epokon de literaturo. Kun la malkresko de sovetia cenzuro, modernismaj kaj avangardaj artistoj aperis, kaj poetoj, kiel Henrik Edojan kaj Artem Harutjunjan, produktis poezion, kiu nek rimiĝis nek konvenis al socialisma realismo.

Sendependa Armenio[redakti | redakti fonton]

Nova generacio de verkistoj nuntempe kreskas en sendependa Armenio. La manko de sendependa, objektiva literatura kritiko malfaciligas kovri ĉi tiun plej modernan epokon de armena literaturo. Ekzistantaj streĉitecoj inter la soveterao "Verkista Unio de Armenio" kaj sendependaj literaturaj grupoj rezultigis reciprokajn kalumniojn eĉ pri temoj de klasifiko pri kiuj estas la verkistoj de Armenio.

Inter la plej popularaj nuntempaj verkistoj traktantaj aferojn de socia distopio kaj politika korupto estas Vahram Sahakjan kaj Vahe Avetjan. Ĉi-lasta loĝas en Svedio ekde finoj de la naŭdekaj jaroj kiel rezulto de persekutado fare de armenaj aŭtoritatoj.

Alia verkisto kies literaturon malfacilas klasifiki estas la uson-armena verkisto Armen Melikjan, kiu mallonge ekloĝis al Armenio en 2002 kaj ekverkis en la armena, la oficiala lingvo de Armenio. Melikjan malkonfesis fidelecon al armena kulturo aŭ literaturo post sia ekzilo kaj ostracismo, tamen lia plej freŝa verko "Vojaĝo al Virginlando" publikigita en Usono en 2010 rikoltante dek unu literaturajn premiojn traktas iujn el la plej fundamentaj aferoj, kiuj turmentas armenan socion, kiel ekzemple seksrilatoj, religia orientiĝo kaj politika korupto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2007) ' (armene), p. 29.
  2. Hacikyan, Agop Jack. (2005) The Heritage of Armenian Literature: From the Eighteenth Century to Modern Times. Wayne State University Press, p. 452. ISBN 0-8143-3221-8.
  3. Armenia man made structures. Arkivita el la originalo je 2011-05-31. Alirita 2006-12-27.