Saltu al enhavo

Okcident-armena lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okcident-armena lingvo
Mapo
dialekto • lingvo • moderna lingvo
armena lingvo
Parolantoj 1 395 240
Skribo armena alfabeto
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 hyw
  Glottolog west2348
Angla nomo Western Armenian
Franca nomo arménien occidental
vdr
Antikva manskribaĵo en la armena lingvo.

La Okcident-armena lingvo estas unu el la du dialektoj aŭ variantoj de la armena lingvo (hindeŭropa lingvo) parolata de la armena diasporo, ĉefe en Usono, Eŭropo kaj Meza Oriento escepte de Irano. Ĝi ankaŭ estas parolata de malgranda komunumo en Turkio. Ĝi disvolviĝis dum la 19-a jarcento kaj baziĝas sur la armena dialekto de Konstantinopolo (hodiaŭ Istanbulo). Sed la Okcident-armena lingvo estas parolita de nur malgranda procento de Armenoj en Turkio, kun 18 procentoj inter la ĝenerala komunumo kaj 8 procentoj inter junuloj.[1] La Okcidenta Armena lingvo en Turkio estas difinita kiel ja endanĝerigita (Endanĝeraj lingvoj).[2]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. “Review of Istanbul’s Armenian community history”. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2010-12-14 .
  2. UNESCO: 15 Languages Endangered in Turkey, by T. Korkut, 2009. Arkivita el la originalo je 2009-03-31. Alirita 2010-12-14 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]