Parujr Sevak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parujr Sevak
Persona informo
Naskonomo Պարույր Ռաֆայելի Ղազարյան
Naskiĝo 24-an de januaro 1924 (1924-01-24)
en Zangakatun
Morto 17-an de junio 1971 (1971-06-17) (47-jaraĝa)
en Erevano
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Grave of Paruyr Sevak
Lingvoj armena
Ŝtataneco Sovetunio
Alma mater Faculty of Armenian Philology • Literatura instituto Maksim Gorkij • Institute of Literature of National Academy of Sciences of Armenia
Memorigilo Parujr Sevak
Okupo
Okupo verkisto • poeto • literatursciencisto • politikisto
Verkoj Q13050854
vdr
Tomboŝtono de Sevak.

Parujr Sevak (armene: Պարույր Սևակ ) (24an de januaro 1924 - 17an de junio 1971) estis armena poeto, tradukisto kaj literatura recenzisto. Li estas konsiderata unu el la plej grandaj armenaj poetoj de la 20a jarcento[1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sevak naskiĝis kiel Parujr Ghazarjan ( armene : Պարույր Ղազարյան ) en vilaĝo Ĝanakĉi (nuna Zangakatun), Armena SSR, Sovetunio, filo de Rafael Ghazarjan kaj Anahit Soghomonjan la 24an de januaro 1924. Juna Parujr studis en la vilaĝa lernejo kaj poste en 1940 translokiĝis al Erevano por studi ĉe la filologia fakultato de la Erevana Ŝtata Universitato. Li studentiĝis en 1945[2].  La saman jaron li komencis postbakalaŭran studon de armena literaturo ĉe la Akademio de Sciencoj, Abeghjan Instituto de Literaturo.  En 1951 Sevak iris al Moskvo por studi ĉe la Gorkij Instituto de Monda Literaturo. Pot diplomiĝo en tiu instituto Parujr laboris tie en 1957-1959 kiel tradukprofesoro.

Inspirita de la okcident-armena poeto Ruben Sevak, Parujr Ghazarjan adoptis la nomon Parujr Sevak kiel sian plumnomon[2].

En 1960 Sevak revenis al Erevano kaj komencis sian fekundan kaj signifan literaturan, sciencan kaj publikan aktivismon.  Li komencis labori ĉe la Abeghjan Instituto de Literaturo kiel scienca esploristo.  De 1966-1971 Sevak laboris kiel la Sekretario de la Estraro de la Uniĝo de Armenaj Verkistoj de Armenio[2].

En 1967 Sevak fariĝis doktoro pri filologio post disertacia defendo.  En 1968 li estis elektita en la Supera Konsilio de la Armena SSR[2].

Sevak mortis la 17-an de junio 1971 en aŭtoakcidento dum veturado reen al Erevano. En antaŭaj jaroj, li esprimis sian kritikon pri la koruptado de la sovetia reĝimo kaj pro tio, multaj armenoj kredas, ke li estis murdita de la soveta registaro. Lia edzino, Nelly Menaghariŝvili, ankaŭ mortis en la aŭtoakcidento. Li estis entombigita en la postkorto de lia hejmo, en Zangakatun, kiu poste fariĝis muzeo malfermita al ĉiuj.

Literatura verko[redakti | redakti fonton]

La poemo La Nesilentebla Sonorilturo de Sevak estas dediĉita al armena komponisto Komitas Vardapet kaj al la memoro de la Armena genocido.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Senmorta Komando (Անմահները հրամայում են) - 1948
  • Senkompromisa Intimeco (Անհաշտ մտերմություն) - 1953
  • Amvojo (Սիրո ճանապարհ) - 1954
  • La Nesilentebla Sonorilturo (Անլռելի Զանգակատուն) - 1959
  • Viro ĉe la rando (Մարդը ափի մեջ) - 1964
  • Sajat Nova (Սայաթ Նովա) - 1969
  • Estinta lumo (Եղիցի լույս) - 1969
  • Viaj Konatoj (Ձեր ծանոթները) - 1971

Heredaĵo kaj memoro[redakti | redakti fonton]

Unu el la ĉefaj stratoj de la distrikto Kanaker-Zejtun de Erevano estas nomita laŭ Sevak.  Lernejo numero 123 de Erevano ankaŭ portas lian nomon.

En popola kulturo[redakti | redakti fonton]

  • Filmo "Parujr Sevak" (1984) reĝisorita de Levon Mkrtĉjan, Armenfilm

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Portraits of hope: Armenians in the contemporary world, by Huberta von Voss - 2007 - p. 116
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Կենսագրություն (). ParuyrSevak.com. Alirita 3a de aŭgusto 2012.