Hovhannes Ŝiraz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hovhannes Ŝiraz

Hovhannes Ŝiraz (en armena lingvo: Հովհաննես Շիրազ) estis armena poeto. Lia verkista nomo venas de la fama verkisto Atrpet kiu pri li diris: «la poemoj de ĉi junulo havas la parfumon de la rozoj, freŝaj kaj roskovritaj samkiel tiu de Ŝiraz». Lia patro forpasis iom post la naskiĝo de Hovhannes pro la armena genocido kaj en sia infanaĝo li travivis situaciojn je ekstrema malriĉeco. Li studis en la Erevana Ŝtata Universitato kaj la Instituto pri Literaturo Maksim Gorki, publikigis sian unuan poemon Garnanamut —'Printempa ekiĝo'— en 1935.

Li ĝeedziĝis kun la poetino Silva Kaputikjan, havis unu filon, la skulptisto Ara Ŝiraz; kaj poste Hovhannes havis sep filojn pli kun sia dua edzino, inter ili Sipan Ŝiraz.