Gregorio de Narek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sankta
Gregorio de Narek
Grigor Narekatsi 1.jpg
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 950
en Yemişlik, Rshtunik, Vaspurakana reĝlando
Morto ĉ. 1003
en Narekavank, Rshtunik, Vaspurakana reĝlando
Etno armenoj [#]
Lingvoj armena lingvo [#]
Profesio
Okupo poeto • teologo • verkistofilozofo [#]
Aktivaj jaroj 970-aj jaroj– [#]
Sanktulo, Doktoro de Eklezio
Kanonizo ĉ. 1005
Festotago 27-a de aprilo laŭ la roma rito
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Grigor Narekaci (armena: Գրիգոր Նարեկացի; Gregorio de Narek) (ĉ. 950 - 1003/1011) estis armena mistika kaj lirika poeto, monaĥo kaj teologo. Li estas sanktulo de la Armena Apostola Eklezio kaj estis deklarita Doktoro de la Eklezio de Papo Francisko en 2015.

Filo de episkopo, Narekaci estis edukita de parenco kiu vivis en la monaĥejo Narekavank, ĉe la suba bordo de la lago Van (moderna Turkio). Li estis bazita tie preskaŭ sian tutan vivon. Li estas plej konata pro la Libro de Lamentoj, grava peco de mistika literaturo.

Narekaci ankaŭ verkis multajn aliajn verkojn. Lia unua konservita laboro estas komentaĵo pri la Kanto de Kantoj («Մեկնութիւն երգոց երգոյն Սողոմոնի», Meknutiun yergots yergoyn Soghomoni), skribita en 977, la jaro kiam li estis ordinita pastro. Ara Baliozian konsideras ĝin prozo-majstraĵo. Li poste skribis himnojn, panegirojn pri diversaj sanktaj estuloj, homiliojn, multajn ĉantojn kaj preĝojn kiuj ankoraŭ estas kantataj hodiaŭ en armenaj preĝejoj. Narekaci ankaŭ verkis ĉirkaŭ du dekojn da personaj poemoj, kiuj estas la unuaj religiaj poemoj en armena literaturo, kaj spiritaj kantoj nomitaj gandz, ambaŭ en verso kaj prozo. Narekaci ankaŭ komponis muzikon por siaj odoj, sed ili ne estas konsiderataj ŝarakanoj.

Narekaci estis la unua grava armena lirika poeto kaj estas konsiderata la plej amata persono en armena kristanismo. Robert W. Thomson priskribis lin kiel la "plej signifan poeton de la tuta armena religia tradicio," dum Jos Weitenberg deklaris lin la "plej elstara teologia, mistika kaj literatura figuro de armena kulturo." Oni listigas Narekatsi kiel unu el la tri viziuloj de la armena tradicio, kune kun Mesrop Maŝtoc kaj Jeghiŝe Ĉarenc.