Latina Patriarkato de Jerusalemo
Latina Patriarkato de Jerusalemo | ||
---|---|---|
Episkoplando | ||
La ĉefenirejo de la Baziliko de la Sankta Tombo en Jerusalemo | ||
![]() Blazono | ||
Landoj | Israelo, Palestino, Kipro, Jordanio | |
- koordinatoj | 32° N, 35° O (mapo)31.7777835.22709Koordinatoj: 32° N, 35° O (mapo) [+] | |
Loĝantaro | 5 935 350 [+] (1970) | |
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||

La Latina Patriarko de Jerusalemo estas titolo de la latina episkopo de Jerusalemo, kiu havas jurisdikcion sur la fidelularo latina katolika en Israelo kaj en Palestino, Kipro kaj Jordanio, sed ne sur katolikoj de la orientaj katolikaj eklezioj. La melĥitoj kaj la maronitoj establis plurajn eparĥiojn en tiuj regionoj.
La titolo de Latina Patriarko de Jerusalemo estas la plej antikva (1099) ekzistanta. Ĝi estas nur simbola kaj ne signifas esti estro de proprajura eklezio kiel estas la patriarkoj de iuj orientaj katolikaj eklezioj. Analogajn patriarkajn titolojn havas la episkopoj de Venecio, Lisbono kaj Goao.