Katolika Proksim-Orienta Bonfara Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katolika Proksim-Orienta Bonfara Asocio
neprofitcela organizaĵo
Komenco 1926 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Nov-Jorko
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

La Katolika Proksim-Orienta Bonfara Asocio (angle Catholic Near East Welfare Association mallongigita kiel CNEWA) estas papa agentejo fondita en 1926 kaj dediĉita al pastora kaj humanitara subteno en Nordorienta Afriko, Mezoriento, Orienta Eŭropo kaj Barato. Ĝi funkcias specife en areoj de koncentrita amasa malriĉeco, militoj kaj delokiĝoj, provizante homan dignon kaj traktante bazajn bezonojn por vundeblaj loĝantaroj. Kiel katolika organizo CNEWA uzas la reton de orientaj katolikaj eklezioj kaj sindonemaj religiemaj fratinoj por provizi la plej efikan kaj tutecan humanitaran subtenon sendepende de kredaro aŭ religia aparteno[1].

La regionaj oficejoj de CNEWA dungas lokanojn, kiuj kunlaboras kun lokaj eklezioj kaj kristanaj institucioj por identigi bezonojn kaj efektivigi solvojn kiel rimedon por "labori ekde la fundo." CNEWA ĉeestas en regionoj lastatempe malstabilaj, kiel Sirio, Irako kaj Palestino, kaj ĝiaj operacioj rapide respondas al la konstante ŝanĝiĝantaj bezonoj de la homoj. Kun rango de 95,43 en la Charity Navigator, CNEWA provizas 86,6% de ĝiaj financoj akiritaj por programa subteno[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The CNEWA Story. Alirita 2018-03-06.
  2. Charity Navigator - Rating for Catholic Near East Welfare Association (CNEWA) (angle). Arkivita el la originalo je 2018-02-27. Alirita 2018-03-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]