Armaviro (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Armenio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Armaviro (apartigilo).
Armaviro
Արմավիր քաղաք.jpg
Administrado
Poŝtkodo 0901–0918 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 38 635  (2020) [+]
Loĝdenso 4 540 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 9′ N, 44° 2′ O (mapo)40.1544.04Koordinatoj: 40° 9′ N, 44° 2′ O (mapo) [+]
Alto 870 m [+]
Areo 8,51 km² ( 851 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Situo de Armaviro
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Armavir, Armenia [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Armaviro (armene Արմավիր, konata kiel Hoktemberjan [Հոկտեմբերյան] dum la sovetia epoko ĝis 1992 kaj kiel Sardarabad, Sardarapat aŭ Sardar-Apat antaŭ 1932) estas urbo situanta sud-okcidente de Armenio. La censo de 1989 diskonigis la nombron de 46 900 loĝantoj sed tiu kvanto multe malpliiĝis: la censo de 2001 nur havis 32 034 loĝantojn; la kalkuloj por 2008 estas 26 387 loĝantoj. Ĝi estas provinca ĉefurbo de la samnoma provinco[1].

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Fondita en 1931 kiel Sardarapat, la urbo estis konata kiel Hoktemberjan (kun la signifo la urbo Oktobro) inter 1935 kaj 1995, nomita honore al la Oktobra Revolucio.

En 1992, la urbo estis nomita Armavir fare de la registaro de sendependa Armenio, laŭ la proksima pratempa urbo Armaviro, fondita en la 8-a jarcento a.K. de reĝo Argiŝti la 1-a de Urarto, kaj iĝis la ĉefurbo de la Armena reĝlando sub la Orontida dinastio en 331 a.K.

Historio[redakti | redakti fonton]

Armaviro, ene de la provinco Ajrarato, Granda Armenio.

Historie, la teritorio de nuntempa Armavir situas en la kantono Aragacotn en la centro de Ajrarato; la 15-a provinco de antikva Granda Armenio.

La sovetia 11-a Ruĝa Armeo invadis la Respublikon Armenio la 29-an de novembro 1920, kaj kelkajn tagojn poste Armenio fariĝis oficiala parto de Sovetunio la 2-an de decembro 1920. La sovetianoj proklamis Armenion kiel la Soveta Socialisma Respubliko sub la gvidado de Aleksandr Mjasnikjan. Tamen, en 1922, Armenio estis inkluzivita en la tiutempe ĵus kreita Transkaŭkaza Soveta Federacia Socialisma Respubliko.

Per la decido de la sovetia registaro, la setlejo Armaviro estis fondita kiel Sardarapat la 26-an de julio 1931, nur 8 km norde de la antikva urbo de Armaviro, por iĝi la regiona centro de la rajono Hoktemberjan kreita pli frue en 1930 (konata kiel rajono Ghurdughuli ĝis 1935). Ĝi estis origine fondita kiel stacidomo konektanta Erevanon kun Leninakan (Gjumri). La unua grava urba plano de la urbo estis enkondukita de arkitekto Aleksandro Tamanjan[2].

En 1935, la nomo de la setlejo estis ŝanĝita de Sardarapat al Hoktemberjan honore al la Oktobra Revolucio de 1917. Komence ĝi estis hejmo de armenaj familioj, kiuj migris de Ĝavaĥko, Ŝirako kaj Zangezuro. Dum la 1940-aj jaroj, multaj jezidoj kaj kurdoj de la proksimaj vilaĝoj ankaŭ ekloĝis en Hoktemberjan. Kun la rapida disvolviĝo de la loĝloko kiel industria akso, Hoktemberjan ricevis la statuson de urbo en 1947.[3].

La loĝantaro de la urbo plue kreskis en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj post la alveno de repatriitaj armenaj familioj de Irano, Sirio kaj Libano. En 1966, la Armavira filio de la Erevana Branda Kompanio estis malfermita. En 1967, Hoktemberjan fariĝis urbo de respublika subigo.

Post la sendependeco de Armenio en 1991, Hoktemberjan estis renomita Armavir la 7-an de novembro 1995, por iĝi la provinca centro de la lastatempe formita provinco Armaviro, laŭ la administraj reformoj de Armenio en 1995.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de monteto ĉirkaŭ la ruinoj de Argiŝtiĥinili, 6 kilometrojn de Armaviro

Nuntempa Armaviro okupas areon de 8,51 km² ene de la fekunda Ararat-ebenaĵo, je vojdistanco de 47 km okcidente de la ĉefurbo Erevano.

La teritorio ĉirkaŭ Armaviro estas inter la plej gravaj regionoj de Antikva Armenio. La urbo estas konstruita 6 km nordoriente de la pratempa urbo Argiŝtiĥinili kaj 8 km norde de historia Armaviro. La regiono koincidas kun la kantono Aragacotno de la antikva armena reĝlando.

La urbo estas ĉirkaŭita de multaj grandaj vilaĝoj inkluzive de Sardarapat, Norapat, Mrgaŝat, Majsisjan kaj Noravan.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Armaviro havas malvarman duonaridan klimaton (laŭ la klimata klasifiko de Köppen BSk), kun iom malvarmaj vintroj kaj varmaj someroj. La averaĝa temperaturo en januaro estas –3,2 ° C kaj +25 ° C en julio. La jara pluvado ĉirkaŭas 305 mm.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Katedralo Sankta Gregorio de Narek.

Ĉirkaŭ ĝia fondado en 1931, la urbo estis origine loĝita fare de la armenoj de Ĝavaĥko, Ŝirako kaj Zangezuro. Poste, jezidoj, kurdoj kaj asirianoj de la proksimaj vilaĝoj ankaŭ ekloĝis en Armaviro. Multaj armenoj de Irano, Sirio kaj Libano estis transloĝigitaj en Armaviro dum la 1950-aj jaroj kaj 1960-aj jaroj, kiel parto de la armena repatriiga procezo.

La loĝantaro de la urbo atingis sian pinton kun ĉirkaŭ 47 000 dum la lastaj jaroj de Sovetunio. Post la sendependeco de Armenio kaj la rezultinta ekonomia krizo, ĝi draste malpliiĝis, montrante 32.034 en la censo de 2001, 29.319 en la censo de 2011 kaj ĉirkaŭ 28.900 laŭ la oficiala takso de 2016.

La preĝejo Sankta Gregorio de Narek de la urbo estis malfermita la 30-an de majo 2014 kaj nomita laŭ la fama mezepoka sanktulo.  Ekde ĝia konsekro en 2014, la preĝejo fariĝis la sidejo de la Diocezo de Armavir de la Armena Apostola Eklezio.

La kuracadon en la urbo servas la Medicina Centro Armaviro, kun kapacito de 280 litoj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Parko Charles Aznavour en Armaviro

La teritorio de nuntempa Armaviro estas ĉirkaŭita de multaj arkeologiaj lokoj, kiuj estas konsiderataj ĉefaj centroj de antikva armena civilizo, inkluzive de la proksimaj setlejoj Mecamoro, antikva Armaviro kaj antikva Argiŝtiĥinili.

Nuntempe Armaviro estas servata de kultura centro ofte konata kiel Ruĝa Klubo. Ĝi ankaŭ estas hejmo de muzika lernejo, lernejo de artoj, kvin publikaj bibliotekoj, kaj teatra grupo. Estas privata zoologia/botanika ĝardeno ĉe la nordorienta najbareco de la urbo.

En 2016, la urbo festis la 85-an datrevenon de sia fondo, kun la ĉeesto de delegitoj de la rusaj urboj Armaviro kaj Ŝaĥti.

Transportado[redakti | redakti fonton]

Armavira stacidomo

La urbo Armaviro estas fondita surbaze de la fervoja stacidomo funkcianta ekde 1927, kiel fervojkruciĝo inter Erevano kaj Leninakan / Gjumri. La stacio estis renovigita dum la unua jardeko de la 21-a jarcento. En novembro 2009, la stacio estis provizita per elektra lokomotivo, kiu ligas Armaviron kun la stacio Aragacavan kaj la nordokcidenta Armenio[4].

La urbo ankaŭ estas ligita kun Erevano kaj centra Armenio per la aŭtovojo M-5. La regiona vojo H-17 ligas Armaviron kun Gjumri kaj aliaj partoj de norda Armenio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekde ĝiaj komencoj, Armavir iom post iom disvolviĝis kiel grava centro por industrioj, kaj ankaŭ por servoj. La industrio de la urbo ĉefe baziĝas sur manĝaĵ-prilaborado kaj konstruado de materialoj.

La kotonteksejo de Armaviro malfermita en 1928 estis la unua industria fabriko de la urbo. La Hoktemberjan Konservejo malfermiĝis en 1943, estis inter la plej grandaj nutraĵ-prilaboraj fabrikoj en Sovetunio. La filio Armaviro de la Erevana Branda Kompanio funkcias ekde 1966. Aliflanke, la vitrofabriko de Armaviro estas grava vitra uja produktanto por la tuta respubliko. Estas akvopuriga instalaĵo ĉe la orientaj antaŭurboj de la urbo.

Kiel provinca centro, Armaviro estas hejmo de multaj filioj de elstaraj bankoj nuntempe funkciantaj en Armenio.

Armavira aerbazo estis konstruita proksime de la urbo dum la frua 20-a jarcento kaj iĝis unu el la plej grandaj jetpilotaj trejncentroj por la sovetia aerarmeo .

Edukado[redakti | redakti fonton]

Armaviro havas 10 publikajn lernejojn, 12 infanvartejojn, 2 mezajn altlernejojn, 3 sportlernejojn, kaj lernejon por infanoj kun specialaj bezonoj. Armaviro ankaŭ estas hejmo de la Militista kaj Sporta Kolegio Tigrano la Granda.

La provinca medicina centro Armavir situas ankaŭ en la urbo.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Armavira centra placo

FC Armavir estis la futbala klubo kiu reprezentis la urbon dum la sovetiaj jaroj. Ĝi estis fondita en 1965 kiel FC Sevan Hoktemberjan . Post la kolapso de Sovetunio, FC Armavir partoprenis la armenajn ligojn ĉefe tra la 1990-aj jaroj. La klubo dissolviĝis en 2003 pro monaj malfacilaĵoj. La klubo kutimis ludi siajn hejmmatĉojn ĉe la Jubilea Stadiono, kiu havas sidlokojn por 10.000 spektantoj. En 1985, la stadiono aranĝis unu grupan matĉon dum la FIFA Monda Junulara Ĉampioneco aranĝita de Sovetunio. Nuntempe ĝi servas al la junaj teamoj de la futbala lernejo Armaviro[5].

En februaro 2017, la Futbala Federacio de Armenio lanĉis la konstruadon de futbala akademio en Armaviro. Kun proksimuma kosto de 3 milionoj da usonaj dolaroj, la konstruado estas kune financita de FFA, UEFA kaj FIFA.

Luktosporto inkluzive de ĵudo, taja bokso kaj tekvondo ankaŭ estas popularaj en la urbo. La pokala turniro de ĵudo de la urbestro ĉiujare okazadas en Armaviro. La sporta lernejo de la urbo estis tute renovigita en 2007[6].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Արմավիրի մարզպետարան. Alirita 2020-07-21.
  2. Armavir town. Arkivita el la originalo je 2016-02-06. Alirita 2016-02-06.
  3. Արմավիրի թեմ. Diocese of Armavir.
  4. Armavir Aragatsavan new locomotive
  5. Working visit of President Serzh Sargsyan to Armavir marz
  6. The renovation of Armavir Sport School is almost completed